BET-57 okazos en Ventspils

bet-57

Latvia Esperanto-Asocio invitas partopreni la 57ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-57) – la plej popularan Esperanto-aranĝon en la Baltiaj landoj, kiu havas jam pli ol 60-jaran historion (la unua BET okazis en 1959 ĝuste en Latvio). BET-57 okazos la 15-22an de julio 2023 en la Teknika Lernejo de Ventspils (Ventspils Tehnikums). Ventspils estas la sesa plej granda urbo de Latvio (pli ol 37 mil loĝantoj). Ventspils situas 188 km de la ĉefurbo Rigo en la nordokcidenta parto de Latvio ĉe la enfluejo de la rivero Venta en la Baltan Maron.

Kotizo (ĉiuj prezoj estas en eŭroj):

Landoj laŭ kategorioj ĝis 31.03.2023 ĝis 30.06.2023 poste kaj surloke
Kategorio A 50 70 90
Kategorio B 70 90 110

A: Iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; B: Ĉiuj aliaj landoj.

Loĝado
1. En la studenta hotelo de la Teknika Lernejo (strato Jūras 14): 20 eŭroj diurne por persono en dulita ĉambro (duŝejo kaj necesejo en la ĉambro), 150 m ĝis la BETejo;
2. En Ĉemara kampadejo (latvalingve: Piejūras kempings) (strato Vasarnīcu 56), 2 km ĝis la BET-ejo: a) 10-20 eŭroj por persono en 4-5-litaj dometoj (unu aŭ duĉambraj), nur ekde 16.07.2023, kvanto limigita, b) po 5 eŭroj por persono loko en la propra tendo, nur ekde 16.07.2023;
3. En hoteloj de Ventspils (diversaj prezoj).
La prezoj estas provizoraj kaj povas plialtiĝi.

Aliĝado: Baldaŭ ekfunkciuos reta aliĝilo ĉe www.esperanto.lv, nun plenigu la aliĝilon kaj sendu al margarita.zelve@gmail.com aŭ al Latvia Esperanto-Asocio, p.k. 150, LV-1050, Rigo, Latvio. Samtempe pagu la aliĝkotizon.

Pageblecoj:
1. Al la bankkonto de Margarita Želve: Swedbank, SWIFT: HABALV22, IBAN: LV71HABA0551022317372;
2. Al la UEA-konto de Latvia Esperanto-Asocio lase-b, kun indiko: “Por BET-57” (Nur aliĝkotizoj).
La aliĝkotizo ne estas repagebla. Aliĝo sen pago de la kotizo ne validas.

Atingeblecoj: De Rigo al Ventspils eblas veturi buse (busoj oftas, preskaŭ ćiuhore), la biletojn eblas aĉeti rete: https://www.autoosta.lv/time-table/?lang=en

Kontaktoj:
Rete: margarita.zelve@gmail.com;
Telefone: + 371 26407174 (Margarita Želve)
Poŝte: Latvia Esperanto-Asocio, p.k. 150, LV-1050, Riga, Latvio

La detalaj informoj (kiel atingi la BETejon, ekskursoj, programo k. a.) aperos en Informilo №2 en majo 2023.

Bonvenon al Latvio!

Organiza komitato de BET-57

Foto: La havena elveturejo de Ventspils, aŭtoro: Algirdas, Lithuania. lv wiki, CC BY-SA 3.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=1248126

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/12/bet-139.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi