La Akademio konferencis Zamenhof-Tage

akademioLa Zamenhof-festo estis origine Tago de la Esperanto-libro, kaj jam duan fojon la Akademio de Esperanto elektis tiun daton por sia Konferenco de la Akademio kaj proklamo de sia Laŭro de la Akademio. Dek akademianoj prelegis per Zoom pri dek aspektoj de nia lingvo, kiuj meritas pluan atenton. Merkredon, la 14an de decembro ekde la 14a UTC:

Marc van Oostendorp, gvidanto de la laborgrupo de la Akademio pri KER-ekzamenoj, prezentis tiujn ĉi Esperanto-ekzamenojn, kiujn gvidas Katalin Kováts nome de UEA sed kunlabore kun la Akademio, interalie la novan C2-nivelan ekzamenon kaj la eblecon trapasi la ekzamenon rete.

Brian Moon, vicprezidanto de la Akademio, atentigis pri kelkaj ekzemploj de neregula uzo de la lingvo, kiuj plej ĝenas lin, ekzemple: nerekta parolo, participoj, vortordo (“nur”…), kaj vortoj kiel “deviga”, “karakterizaĵo”, “negoci”, “finsemajno”…

Bak Giwan, direktoro de la sekcio pri gramatiko, esploris, kial oni diras, ke Esperanto estas eŭropa lingvo. Kio estas eŭropa lingvo? Ja Esperanto ne havas la trajtojn de hind-eŭropa lingvo kaj pro aglutineco kaj vortordo, gramatike ĝi ne estas eŭropa lingvo.

François Lo Jacomo, sekretario de la Akademio, komentis malnovan prelegon lian (1979), en kiu li distingis eksteran normon (truditan de instanco) kaj internan normon (rezultantan de efektiva lingvo-uzado), demandante sin, ĉu lia vidpunkto evoluis depost tiu prelego.

Alexander Shlafer prezentis la sorton de la litero ĥ, kiu iom ĥaose estis anstataŭigita per k (kemio, psikologo, kronologio…) pro prononc-malfacilo, kiu en multaj lingvoj ne ekzistas. Ĉu la Akademio relaboru pri tio?

La duan tagon, ĵaŭdon la 15an de decembro ekde la 14a UTC:

Renato Corsetti pridiskutis diglosion aŭ dutavolan lingvon: la grekdevena vorto “diglosio” estas bela ekzemplo de prestiĝa lingvo komprenebla de eŭropaj kleruloj kontraste kun ĉiutaga lingvo uzebla tutmonde de simplaj homoj. La “bona lingvo” preferas infankuracisto ol pediatro, kaj kial ne koristo (kiel dentisto) anstataŭ kardiologo?

Kirilo Brosch prezentis la libron Esperanto – Lingua Franca and Language Community, kiu aperis ĉi-jare, kunverkita de Sabine Fiedler kaj li. Komparante Esperanton kun etnolingvoj, ĝiaj 30 ĉapitroj interlingvistike esploras plej multajn aspektojn de nia lingvo.

Duncan Charters prelegis pri interkultura komunikado, kun premiso, ke lingvo kaj kulturo estas neapartigeblaj. Denotacioj kaj konotacioj de vorto kiel “verda” varias de iu kulturo al alia, do por akiri interkulturan komunikan kompetenton, necesas toleremo kaj kompatemo.

Grant Goodall esploris pli ol cent jarojn da (mal)amikeco inter Esperanto kaj lingvistiko: komence, naskiĝanta lingvistiko interesiĝis pri Esperanto kaj planlingvoj, sed poste venis kritikoj pri tiu ne-denaska lingvo, kiu kontraŭus la lingvan diversecon. Nuntempe, lingvistoj plivastigis sian esplorkampon kaj esperantistoj subtenas lingvan diversecon tiel, ke tiuj kondiĉoj favoras novan amikecon.

Carlo Minnaja konkludis la konferencon per proklamo de la Laŭro de la Akademio. Kreita pasintjare, tiu ĉi premio estas aljuĝita ĉiujare al verko arte signifa, lingve perfekta kaj evidente kontribuanta al evoluigo de esperantlingva kulturo. Ĉi-jare gajnis Sesdek ok de Sten Johansson (Mondial 2020).

Ĉiuj dek prelegoj estas daŭre spekteblaj ĉe https://mallonge.net/uq.

François Lo Jacomo

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/12/akademio-18

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi