Novjara mesaĝo de la prezidanto de AIS

wandelKaraj AIS-anoj kaj sciencemuloj,

Mian lastan novjaran mesaĝon vi ricevis antaŭ du jaroj. De tiam okazis multe, kaj en la mondo – pandemio, milito, futbalo:) kaj en Esperantujo – denove ĉeesta UK en Montrealo kaj 3a Virtuala Kongreso kun riĉa scienca programo, kiu daŭre estas spektebla (ĝis 31.12023). Nia Akademio Internacia de la Sciencoj okazigis plurajn sesiojn: en 2021 SUS-37 kadre de la Germana-Pola-Fervoista kongreso, kaj en 2022 SUS-38 kadre de Baltiaj Esperanto-Tagoj en Klajpedo, la 75a sesio de IKU-AIS dum la 107a UK en Montrealo, kaj la respektivaj IKU-SUS libroj de 2021 kaj 2022 kiuj estas senpage elŝuteblaj. Dum SUS-38 kaj IKU-75 okazis hibride mia AIS-kurso “Spacteleskopoj: de Hubble ĝis James Webb”, fine de kiu ekzameniĝis ĉ. 60 personoj kiuj ricevis AIS-atestojn kaj estis lotumitaj du ekzempleroj de la nova 4a eldono de Kosmo kaj Ni.

Laste kaj espereble ne balaste, AIS provas nun restarigi sian datumbazon de retadresoj, kiu perdiĝis kun la fermo de la Yahoo-retlistoj antaŭ du jaroj. Se vi deziras plu ricevi niajn (maloftajn) cirkulerojn, bonvolu respondi la inviton de AIS-anoj baldaŭ sendota al multaj antaŭaj AIS-anoj per io-grupoj aŭ sendi mesaĝon al renato@esperanto.org.

Venontsemajne komenciĝos du paralelaj sesioj de la 14a Internacia Vintra Universitato (IVU), okazontaj dum la Novjara Renkontiĝo en Wiesbaden (8 IVU-prelegoj) kaj LUMINESK en Heilbonn (5 IVU-prelegoj). En iliaj programretpaĝoj aperas la jena prezentaĵo:

Kiel plurfoje en la pasinteco, ankaŭ ĉi-jare okazos kadre de la NoRo (respektive Luminesk) la Internacia Vintra Universitato (IVU), jam 14a sesio. IVU estas iniciato de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), simila al la Internacia Kongresa Universitato dum la UK, kiu okazas en la jarŝanĝaj kunvenoj en Germanio ekde 2007, komence dum la Internacia Festivalo kaj sekve dum la NoRo kaj LUMINESK. La IVU-prelegoj povas trakti plej diversajn temojn kaj estas popularnivelaj. La konstanta rektoro de IVU estas prof. Amri Wandel, prezidanto de AIS. Vi rekonas la IVU-prelegojn per la indiko IVU.

Dum LUMINESK okazos la 2an de januaro la jarkunveno de AIS.

Pli poste troviĝas la limdato por IKU-AIS proponoj por Torino (31.1.2023), SUS-39 dum la 100a Germana Kongreso fine de majo (proponoj bonvenaj ĉe mi) kaj la 76a sesio de IKU-AIS en Torino.

Fine, persona tamen scienca noto: antaŭ du tagoj publikiĝis mia artikolo pri nova solvo de la Fermi-Paradokso, kiu jam estis diskonigita en multaj sciencpopularaj novaĵretejoj kaj pluraj lingvoj, i.a. de la renoma revuo TIME.

Mi elkore deziras feliĉajn jarfinajn festojn kaj sanan, pacan kaj sukcesan novan jaron,

Prof. Amri Wandel
Prezidanto de Akademio Internacia de la Sciencoj

Ĝi estas artikolo el la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/12/ais

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi