Donacu librojn por Afriko okaze de la 8a Afrika Kongreso de Esperanto

afrikoDe la 26a ĝis la 30a de decembro 2022 okazos la 8a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) en Tieso, Senegalo, sub la temo “Esperanto – ŝanco kaj ne minaco por Afriko”: https://eventaservo.org/e/8-ake.

UEA finance subtenas la kongreson kaj aldone kunlaboras kun esperantistoj el la tuta mondo por okaze de la 8a AKE venigi librojn al Senegalo – de kie la libroj atingos aliajn afrikajn landojn pere de la diversaj kongresanoj. Tre bonvena kaj dankata estas ĉiu mondonaco al la konto Afriko ĉe UEA kun mencio “AKE-8”: https://uea.org/alighoj/donacoj/afriko.
Ni strebas atingi minimume 1000 EUR, do se 10 esperantistoj donacos po 100 EUR, ni atingos la minimuman celon. Antaŭdankon al ĉiuj donacantoj!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1084.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi