Unesko-Kuriero: Tradukado: De unu mondo al alia

«“Temas pri diro de preskaŭ la samo”, laŭ vortoj de la itala verkisto Umberto Eco. Estas tuta mondo en ĉi tiu “preskaŭ”. Traduki estas alfronti la alion, la malsamon, la nekonataĵon. Ĉi tio ofte estas la esenca antaŭkondiĉo por ĉiu, kiu volas aliri universalan, multoblan, diversan kulturon. <…> En epoko karakterizita de la serĉado de identeco, tradukado restas neanstataŭigebla kuracilo kontraŭ memizoliĝo. Ĉar sen ĝi, kiel skribis la franc-usona aŭtoro George Steiner, “ni vivus en provincoj ĉirkaŭataj de silento”», – skribis Agnès Bardon, la ĉefredaktoro de Unesko-Kuriero en la ĉefartikolo de la dua ĉi-jara eldono de la Kuriero.

“Tradukado: De unu mondo al alia” estas la ĉefa temo de ĉi tiu eldono, temo speciale interesa por la esperantistoj. Ĝin traktas jenaj artikoloj, kiuj konsistigas duonon de la tuta eldono:

Nicolas Froeliger. Parto de nia komuna humaneco
Lori Saint-Martin. Ĉu tradukistoj bezonas simili la aŭtorojn, kiujn ili tradukas?
Daliri Oropeza. En Meksiko, per desegnaĵoj oni tradukas vortojn
“Ni devas rezisti la tutmondiĝon de lingvoj”: Intervjuo kun Barbara Cassin
Xin Hongjuan: Donkiĥoto: De la kastilia al la ĉina kaj reen
Marina Ilari. Humuro: Vera enigmo por tradukistoj
“Ĉe Unuiĝintaj Nacioj, lingvo ne estu baro”: Intervjuo kun Lama Azab
Nick Dall. Alportante afrikan sciencon en la vortaron
Roshanak Taghavi. Subtekstado: Malantaŭ la scenoj
Joss Moorkens. La tradukisto, ĉu endanĝerigita specio?

Unesko-Kuriero aperas en ses oficialaj lingvoj de Unesko kaj ankaŭ katalune, Esperante, portugale, kaj koree. La Esperanta versio (54-paĝa) de la aprila-junia Kuriero estas senpage elŝutebla (pdf) en la retejo de Unesko: https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000381067_epo.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperos en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/11/unesko-30

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Lingvoj, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi