Kiuj estas “rusiaj esperantistoj”?

La 30an de aŭgusto 2022 la Estraro de UEA publikigis raporton pri revizio de la ĉefdelegitoj, en kiu ĝi decidis “provizore ne renomumi ĉefdelegiton en Rusio”, kaj rezulte de ĉi tiu decido Svetlana Smetanina perdis (ĉu nur “provizore”?) sian ĉefdelegitan postenon. Legu pli ĉe https://sezonoj.ru/2022/08/smetanina-2/.

Post du monatoj, la 31an de oktobro Smetanina sendis al la Komitato de UEA leteron, en kiu ŝi petis la Komitaton kaj la Estraron restarigi ŝin kiel la ĉefdelegiton de UEA por Ruslando. La sekvan tagon, la 1an de novembro, Valerij Sipoviĉ “De la nomo de rusiaj esperantistoj” dissendis al pluraj adresoj sian tekston, titolitan “Protesta letero de rusiaj esperantistoj” kun kvin postuloj.

Ĉi-sube ni publikigas ambaŭ tekstojn, ne korektinte la faktajn (ekzemple, “eksprezidanto de UEA Osmo Buller”) kaj lingvajn erarojn kaj mistajpojn, nur foriginte la tro oftajn kursivigojn. Feliĉe, en la subskribo de la dua teksto mankas la artikolo antaŭ la vorto “rusiaj” en la esprimo “De la nomo de rusiaj esperantistoj”, kaj do temas ne pri la opinio de la tuta Ruslanda esperantistaro, sed nur de Sipoviĉ kaj de tiuj, kiuj konsentas kun lia teksto.

La red.

Deklaro de Svetlana Smetanina al la Komitato de UEA

Estimataj komitatanoj!

Mi, Svetlana Smetanina, deklaras, ke nek la 26 de julio 2022 j, nek en iu alia dato mi mesaĝis en Facebook aŭ ajna socia reto miajn opiniojn por au kontraŭ okazanta milito en Ukrainio. Des pli al la adreso de M.Ĵelve, kun kiu mi kontaktis laste en la jaro 2016.

Havante propran opinion pri la milita operaco far Ruslando mi NENIAM kaj NENIE publike afiŝis ĝin. Ĝi restas kun mi kaj ĉe mi. Domaĝe, ke M.Ĵelve kaj ankaŭ UEA – Estraro ne kontaktis rekte min kaj ne ĝustigis falsajn informojn kvazaŭ esprimitaj de mia nomo.

Lige kun tio mi petas Komitaton kaj Estraron de UEA kredi min kaj restarigi plene mian ĉefdelegitecon kiel reprezentanto de Ruslando.

Samideane
Svetlana Smetanina
31.10.2022

Protesta letero de rusiaj esperantistoj

(Malferma letero al UEA – Estraro)

Kiel antaŭ la Granda Patrolanda milito ankaŭ nun preskaŭ tuta Eŭropo subtenas novajn naziistojn, enfosiĝintajn en teritorio de Ukrainio. Kiel en 30-aj jaroj de la pasinta jarcento oni aplaŭdis Hitleron same nun Eŭropo aplaŭdas klaŭnon Zelenskij, kiu laŭ incito de Okcidento freneze daŭrigas militon kontraŭ popolo de Donbaso.

Ne restis flanke ankaŭ Esperanto-movado. Anstataŭ subteni Ruslandon en ĝia batalo kontraŭ novnaziismo la Estraro de UEA laŭ instigo de la prezidantino de latva E-asocio Margarita Ĵelve sub preteksto kvazaŭ de apogo de rusiaj esperantistoj de milito en Ukrainio provokis sovaĝan rusofobion. La atako venis al la punkto, ke en la pasinta UK en Montrealo respondeculoj de UEA malŝaltis la eblecon de virtuala partopreno al esperantistoj de Ruslando kaj Belorusio. Samtempe ili faris nekredeblan misuzon kontraŭ siaj kolegoj: multjara aktivulino de E-movado en Ruslando kaj mondskale Svetlana Smetanina kaj prezidanto de REU Aleksandr Lebedev.

Aleksandron Lebedev oni eksigis el studentaro de A.Mickeviĉ-Universitato (u.Poznano, Pollando), por S.Smetanina laŭ propono kaj insisto de eksprezidanto de UEA Osmo Buller oni decidis haltigi la agadon kiel ĉefdelegito de UEA en Ruslando. “Sekurigis sin” ankaŭ la redaktoro de Edukado.net Katalin Kovaĉ, foriginte Svetlanan de la organizado de la Tutmonda KER-sesio en Moskvo novembre 2022, kies ĉefmotoro ŝi estis dum lastaj 10 jaroj.

Anstataŭ pliĝustigi justecon de la informo, ricevitan de Ĵelve kaj ricevi oficialan skriban informon de S.Smetanina la Estraro de UEA montris miraklan rapidecon kaj juran analfabetecon akceptinte kaj publikiginte sian decidon. Sed ja S.Smetanina ne unufoje parolis pri sia neimplikiĝo en disvastigo de falsa informo de ŝia nomo en FB pri subteno de milito en Ukrainio. Adekvata homo ne povas esti propagandisto de milito same li/ŝi ne povas kaj ne devas ĝoji pri disvastigo de naziismo en Eŭropo, precipe en la najbara Ukrainio.

Krom tio, kaj la plej ĉefa. La UEA-Estraro ignoras la Statuton. La ĉapitro 3, p.c diras pri “plifaciligo de ĉiuspecaj spiritaj kaj materiaj rilatoj inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko kaj lingvo”. Kaj la ĉapitro 5 diras, ke “UEA estas neŭtrala… kaj la respekto de la homaj rajtoj… kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj”.

Responde al la atako de kelkaj memroj de UEA-Estraro ni, rusiaj esperantistoj, postulas jenon:

1. Ĝis la 01.12.2022 plene restarigi rajtojn de Svetlana Smetanina kiel ĉefdelegito de UEA en Ruslando;
2. Rekomendi al gvidantoj de Interlingvistikaj studoj en A.Mickeviĉ-Universitato revenigi Aleksandron Lebedev al studentaro;
3. Pardonpeti antaŭ S.Smetanina kaj A.Lebedev pro senbaza kalumnio de ilia propra opinio kaj pozicio;
4. Rekomendi al K.Kovaĉ restarigi S.Smetanina kiel ĉeforganizanton de KER-sesioj en Moskvo;
5. Danki s-inon Svetlana Smetanina pro ŝia pli ol 50-jara altruista agado favore al Esperanto ne nur en Ruslando, sed tutmonde.

De la nomo de rusiaj esperantistoj
Valerij Sipoviĉ, esperantisto ekde 2004 jaro

P.S. Bv aprobi ĉi leteron. Kiel diris L.Zamenhof, – “Silento estas konsento!” Se vi havas kion oponi, bv sendi vian opinion al suba adreso: 9995009@list.ru aŭ per tel.: +7 985 999 50 09. Via opinio estas atendita ĝis la 5 de novembro 2022.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/10/smetanina-3

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Kiuj estas “rusiaj esperantistoj”?

  1. Margarita diras:

    Povraj rusiaj esperantistoj! La malica Margarita Želve kune kun Osmo Buller pripensis ruzan planon kiel ofendi la packolombinon Smetanina kaj UEA – la senkulpan cignon Lebedev. Strange, kial rusiaj esperantistoj postulas nur pardonpeton, povintus postuli ankaŭ monpremion pro la paca agado! 😄
    Tio, ke Svetlana Smetanina kontaktis min laste en 2016 ne estas vero. Multon ŝi forigis en Facebook, tamen ne ĉion. Mi sukcesis fari ekrankopiojn kaj povas pruvi, ke ŝi komentis mian mesaĝon afiŝitan la 26-an de julio ĉijare. Do aŭ S. Smetanina havas tre kurtan memoron (pri kio mi forte dubas 😄) aŭ impertinente mensogas. Multaj esperantistoj legis, teruriĝis kaj ankaŭ komentis agresemajn tekstojn de Smetanina, defendantajn la militon kaj la militan krimulon – raŝiston putler, tamen ili malaperis, kiam ŝi forigis siajn komentojn.

  2. Benoit Philippe diras:

    Estimata Valerij Sipovič, vi devus por chiuj legantoj nemiskompreneble difini kelkajn esencajn terminojn, kiujn vi kutimas uzi – ekzemple la vortojn “naziismo” au “klauno”… se vi volas eviti ke oni konsideros vin nekapabla kompetente paroli pri la materia kaj spirita katastrofo kiu – jam de multaj jaroj – komencas okazi al homoj en via shtato kaj en Ukrainio. Permesu al mi ke mi rekomendas al vi kaj al viaj eventualaj amikoj atentan relegon de la Dekalogo.
    Benoît PHILIPPE el Dresdeno

Respondi