La 11a Moskva KER-sesio

moskva

La 11a Moskva KER-sesio (la 10a Tutmonda KER-ekzameno) bonorde okazis la 26an de novembro en la Domo de Infana Kreado ĉe Taganka. La ekzamenon partoprenis dek aliĝintoj. Inter la moskvanoj kaj apudmoskvanoj estis du sanktpeterburganoj (Artjom Bojko kaj Denis Bronj) kaj unu dimitrovgradanino (Julia Dunajeva). Du personoj plenumis la taskojn de la nivelo B1 (Svetlana Skaznjova kaj Julia Dunajeva), du de B2: (Vadim Fedulov kaj Leonid Polevoj), kvar de C1 (Viktor Lagutin, Tatjana Voyard, Timofej Kruĉinin, Denis Bronj) kaj du de C2 (Petro Fedosov kaj Artjom Bojko).

La organiza helpanto estis la afabla direktorino de la ekzamenejo Natalja Andrejevna Lazareva, kiu senpage disponigis al ni klasĉambron por la tuta tago, bezonatajn helpilojn (de monitoro ĝis teotasoj) kaj multobligis necesajn dokumentojn. Ŝi solene malpakis la koverton kun la ekzamena materialo kaj faris tion precize je la 11a horo, en la momento, kiam la KER-ekzameno startis en la tuta mondo. Donace de la administrantaro la KER-partoprenantoj ricevis belajn notkajerojn.

Al la ekzamenotoj estis prezentita Nikolao Gudskov, membro de la Esperanta Akademio, kiu salutas kaj asistas ĉiujn KER-sesiojn en Moskvo. Antaŭ la starto de la ekzameno oni spektis la salutfilmeton de Katalin Kováts, la iniciatintino kaj ĉeforganizantino de ĉiuj tutmondaj KER-sesioj. Irina Gonĉarova, la ĉefrespondeculino de la 11a Moskva KER-sesio, en sia bondeziro emfazis la gravecon de la ekzamen-partopreno kiel agon, subtenan por la tutmonda Esperanto-movado.

La proceduro de la ekzameno laŭorde kaj senstumble pasis laŭ la reglamento, en trankvila amika etoso. Ni certas, ke ĉiuj ekzamenitoj sukcese faris la taskojn – kaj deziras al ili ricevi la plej multajn poentojn!

En la dispono de la ĉeestintoj estis riĉa teo-kafa tablo, kiun beligis torto, alportita de unu el la ekzamenatoj. Post la ekzameno la regalaĵojn aktive konsumis la nemalmultaj restintaj partoprenantoj, ĉefe tiuj, kies ekzameno daŭris 3,5 kaj 4 horojn. Ni multe ĝojis, babilis, teumis kaj mojosumis, fotante nin kun Esperanta flago. Fine ni kune ordigis la ejon.

La partoprenintoj de la ekzameno ŝajnis esti kontentaj pri siaj laboroj kaj pri la ekzamenoj ĝenerale. De kelkaj aŭdeblis, ke al ili ĉio multe plaĉis. Ja la KER-ekzameno estas bonega ŝanco ne nur kontroli siajn sciojn de la lingvo, sed ankaŭ konatiĝi kun samideanoj kaj kune ĝui la laboran kaj ripozan Esperantan etoson. Por samideanoj ja estas granda valoro almenaŭ iam esti kune, ĉu ne?

La 11a Moskva KER-sesio estis organizita de la Moskva Esperanto-Asocio MASI, kaj sep el la dek partoprenantoj estas MASIanoj.

Koran dankon al la senlaca Katalin Kováts, al ĉiuj ekzamenitoj, helpintoj kaj subtenintoj! Vivu KER-ekzamenoj! Vivu la Moskvaj KER-sesioj!

Irina Gonĉarova
ĉefrespondeculo de la 11a Moskva KER-sesio

Ĝi estas artikolo el la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/11/ruslando-36

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi