Pozitiva rezulto de “memizoliĝo”

verda simioRoman Dobrzyński. Verda simio. — Varsovio: Pola Esperanto-Asocio, 2021. — 160 p.

Pandemio estas plago, pri kio oni ne povas dubi. Sed la “memizoliĝo”, kiu estis la rimedo (ĉu sukcesa?) kontraŭ ĝi batali, por kreaj naturoj povas esti stimulo fari ion, por kio sen tio ne estus tempo. Tiel okazis al la Esperanto-veterano Roman Dobrzyński, kiu, fermita hejme, decidis trarigardi siajn malnovajn arkivojn kaj trovis tie materialon de unu el siaj plej fruaj aktivadoj – kabaredo “Verda simio”, kaj li decidis tion prilabori kaj publikigi.

“Verda simio” funkciis en 1958-64 per fortoj de tiamaj polaj studentoj-esperantistoj. Ĝi prezentiĝis en diversaj Esperanto-aranĝoj, inkluzive de UKoj, kaj kolektis grandajn spektantarojn kaj varman akcepton kaj laŭtan ridon. Tio estis epoko, kiam en Orienta Eŭropo ĝenerale, kaj en Pollando speciale, okazis renaskiĝo de la Esperanto-movado kaj granda entuziasmo de ĝiaj partoprenantoj – tial multaj tiamaj iniciatoj aperis brilaj kaj sukcesaj. Samtempe, la nomo de la kabaredo aludas al la tradicieco de la iniciato (unuavice, al la Ŝvarca “Verda kato”). Bedaŭrinde, vivaj aferoj, kiel teatro, kabaredo ktp, vivas nur dum la prezentoj, malofte fiksiĝas por la historio, kaj tial forgesiĝas. Tial publikigi ion el tiamaj tekstoj estas valora afero en si mem, kaj, se la tekstoj havas artan signifon, la afero fariĝas kontribuo al la kulturo ĝenerale, ne nur por historio.

La unuan parton de la libro (Simiado) konsistigas 19 monologoj kaj skeĉoj, kiuj prezentiĝis en diversaj jaroj de la kabaredo, kaj unu humuraĵo (Maldikigi vortaregojn!), kiu aperis jam post 60 jaroj kaj en 2019 ricevis la unuan premion en BK, sed laŭ la karaktero ĝi tre similas al la tekstoj de Verda simio. La vigleco de la stilo, karaktero de la humuro, kiu foje elvokas tujan ridon, temoj priesperantaj kaj pli ĝeneralaj – ĉio montras, ke dum la lastaj ses jardekoj ne multo ŝanĝiĝis en la karaktero de bonaj ŝercoj, ankaŭ de la movado kaj, finfine, de la homa naturo! Do, preskaŭ ĉio restas aktuala aŭ almenaŭ komprenebla kaj gaja ankaŭ hodiaŭ. Doloraj trajtoj de la movado, prilingvaj diskutoj ktp, kiuj bezonas satiran aliron, ripetiĝas ĉiam denove, kaj tial ili estas same interesaj al la nuna leganto, kiel tio estis al la vivaj spektantoj de la prezentoj.

La duan parton (Gramoj da epigramoj) konsistigas aro da epigramoj de la verdsimia deveno kaj kelkaj tradukoj de epigramoj de polaj poetoj. Pluraj estas simplaj humuraĵoj, iuj temas pri la movado, iuj enhavas bonajn vortludojn. Ankaŭ pri ili eblas diri, ke ili havas ekstertempan karakteron, kaj, se oni ne scius pri ilia malnova deveno, ili akcepteblus kiel novverkitaj eroj:

Promeso de permeso al kareso
Estas premiso de kompromiso al kiso.

Aŭ:

Ĉiuj min forgesis
En mizer’ kaj ploro.
Sole vi memoras,
Karaj kreditoroj.

La trian parton de la libro (Vivo estas kabaredo), kiun mi legis kun plej granda intereso, ne havas rektan rilaton al la kabaredo mem, sed konsistas el anekdotoj en la origina senco de la vorto (t. e., la realaj amuzaj okazintaĵoj) el la vivo de la aŭtoro aŭ de liaj konatoj. Ofte temas pri kunpuŝiĝo de homoj el malsamaj landoj kaj (foje) aĝoj, amuzaj kolizioj de diversaj kulturaj tradicioj. Estas ridinde, sed ankaŭ edife! Nur unu malgranda ekzemplo: dum vizito al Ĉinio en la urbego Hefejo la aŭtoro tre miris, kial ĉiuj ĉirkaŭe gapas lin. Helpe de ĉiĉerono unu virino klarigis sian intereson: “Mi neniam vidis tiajn homojn. Mi pensis, ke ili ekzistas nur en televido”.

Notindas, ke la libron ornamas ilustraĵoj de la redaktorino de la libro Ewa Tracz, plenumitaj tre trafe kaj kun bona gusto.

Konklude, la libro estas facila, tre gaja, sed samtempe saĝa legaĵo, utila por ĉiu homo. de ĉiu aĝo, kiu bone aŭ eĉ meznivele posedas Esperanton. Do, legu kaj ĝuu!

Nikolao Gudskov

Ĉi tiu recenzo aperis la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №3 (313).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/11/recenzo-133

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi