Jubileoj kaj memordatoj en novembro 2022

novembro

1. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Roman Dobrzyński (1937-1955- ), ĵurnalisto en la Pola Televido TVP kaj esperantisto, redaktoro de Pola Esperantisto (1963-65) kaj Kontakto (1966-69), vicprezidanto de TEJO (1966-69), prezidanto de PEA (1986-89), vicprezidanto de UEA (1989-91), kunfondinto (1988) kaj prezidanto (1992-97) de Fondumo Zamenhof; kreinto de pluraj Esperanto-filmoj, aŭtoro de kelkaj libroj, inkluzive de la pollingva libro Ulica Zamenhofa (2001) bazita sur interparoloj kun Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, poste aperinta en Esperanto (2003) kaj en 13 aliaj lingvaj versioj; honora membro de UEA (2005), laŭreato de la premio de la Fondaĵo Grabowski (2005).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 73-74).

1. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Glebo Malcev (Глеб Мальцев, 1972-1988- ), rusa esperantisto, idisto kaj volapukisto loĝanta en Litovio; poeto, verkisto, komponisto, muzikisto, grafikisto, ĵurnalisto, kritikisto, tradukisto kaj eldonisto; redaktoro de Mondcivitanoj kaj ĉefo de Frodo-Eldonejo (1992); fondinto kaj gvidanto de la internacia punka/hardkora/krusta/grinca/brukora/merdkora/verdmetala/nojza bando Piĉismo (1993- ), enkondukinta internaciajn planlingvojn al ekstrema muzika sceno; lia diskografio entenas ĉ. centon da vinilaĵoj, K-diskoj kaj kasedoj eldonitaj tutmonde, inkluzive de la albumoj: Subita Merdo (1993), Framasona Anekdoteto (1994), Buĥtismo (1995), 10-jariĝo de Ĉernobilo (1996), P.P.P. (1997), Esperantocore, Ĉiĉismo (ambaŭ 1998), toH, tlhIngan Hol DajatlhIaH ‘e’ DaneH’a’?, Pened Balid Yohanesa, Ĥ-ĥ-ĥ-ĥ-ĥ….., Mi (ĉiuj 2000), Treko Stelala, Ni(m)FOmanio (ambaŭ 2001), Bored Of The Conlangs, Babelo (ambaŭ 2002), Idiotroniko (2002-2006), A Tribute To The Disclose (2008), Yr (2011) kaj XIX (2019), plus alkoholroka projekto Zakusko mankas (2012); tradukinto de Kris de E. Limonov (1992) kaj Ladak de N. Roerich (1992), aŭtoro de pluraj muzikaj recenzoj en La Ondo de Esperanto kaj aliloke.

1. Antaŭ 80 jaroj mortis Johannes Dietterle (1866-1942), germana instruisto, pastoro, volapukisto kaj esperantisto, direktoro de Reĝa Saksa Esperanto-Instituto / Esperanto-Instituto por la Germana Regno (1916-32), kiu sub lia gvido okupiĝis pri instruado, ekzamenado, informado, disvastigado, statistikado de Esperanto kaj kompletigo de la Esperanto-Biblioteko; organizinto de la unua (kaj sola) “censo” de esperantistoj (1926), kompilinto de la Originala Verkaro de Zamenhof (1929), membro de la lingva Komitato (LK, 1923-32), membro kaj vicprezidanto de la Akademio de Esperanto (AdE, 1923-32); aŭtoro de kelkaj Esperanto-lerniloj; membro de ICK pri instruado, literaturo kaj statistiko (1923-32); komitatano de UEA (1927-30). En 1932 Dietterle abrupte ĉesigis sian Esperanto-aktivadon.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 72-73).

1. Antaŭ 25 jaroj mortis Carl Støp-Bowitz (pron: stöp-búvic, 1913-1928-1997), norvega zoologo, terminologo, poligloto kaj esperantisto; disvastiganto de Esperanto inter sciencistoj, rektoro de IKU (1991); prezidanto (1946-49б 1981-96) kaj vicpezidanto (1949-1980) de ISAE; sekretario (1933-47) kaj dum 30 jaroj prezidanto (1947-77) de NEL; komitatano (1956-97) kaj vicprezidanto (1974-80) de UEA, prezidanto de LKK de la 37a UK (Oslo, 1952); membro de AdE (1949-97), fondinto kaj gvidanto de la Akademia sekcio pri prononcado (1958-73), gvidanto de la Akademia komisiono pri aprobo de fakaj terminaroj (1986-97); aŭtoro de ĉ. 50 sciencaj studoj en Esperanto kaj de kelkaj libroj: Esperanto – moderna lingvo: Studo baze de la Fundamento (Kun V. Setälä kaj E. Vilborg, 1965), Bazaj nocioj de biologio (1972), Elementa ekologio (1974), Enkonduko en ĝeneralan biologion (1974), Segmentumitaj animalaj grupoj (1974), Elementa zoogeografio (1976), Zoologia kaj botanika nomenklaturoj (1994), La Esperanto-movado (1996); honora membro de UEA (1981), la unua laŭreato de la premio Popović de ISAE (1975), laŭreato de la Reĝa Ora Medalo (1991) ricevita ĉefe pro la Esperanto-aktivado.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 269-271).

8. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Hans Bakker (1937-1946-2015), nederlanda inĝeniero, organiza konsilisto kaj esperantisto; estrarano de Institucio Hodler’68 (1982-88), estrarano de UEA pri financo kaj administrado (1992-95); estrarano de la landa asocio Eo Nederland (1996-2006) kaj kunredaktoro de ĝia revuo Fen-X (1996-2011); kiel komisiito de UEA li dum pli ol dudek jaroj (1980-2001) konstruadis la Esperanto-movadon en Afriko kun helpo de multaj esperantistoj; honora membro de UEA (2002), laŭreato de la premio Onisaburo Deguĉi (1987), la Esperantisto de la Jaro 2000 (kun M. La Torre kaj J. Lindstedt); en 2002 la reĝino de Nederlando pro lia Esperanto-agado en Afriko nomumis lin kavaliro de la ordeno Oranje-Nassau.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 22-23).

9. Antaŭ 120 jaroj (1902) fondiĝis Esperantista klubo de Praha.

12. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Vladimir Valentinoviĉ Varankin (Варанкин, 1902-1918-1938), rusa sovetunia pedagogo, membro de la Lingva Komitato (1930-34), redaktoro de Ruĝa Esperantisto (tri numeroj, 1921-22), aŭtoro de Teorio de Esperanto: Helpilo por superaj Esperanto-kursoj (1929) kaj de la populara romano Metropoliteno (1933, angle 1979, ruse 2008).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 291-193).

12. Antaŭ 55 jaroj Yui Chunoshin (1894-1967), japana radioinĝeniero, pacifisto, aktivulo de kontraŭ-atombomba movado kaj esperantisto bruligis sin per benzino kaj mortis apud la domo de la japania ĉefministro Eisaku Satō, proteste kontraŭ ties aprobo de la usona invado en Vjetnamion.

13. Antaŭ 35 jaroj mortis Paul Neergaard (pron.: nérgor, 1907-1924-1987), dana biologo, nomata “la patro de la sempatologio”, terminologo kaj esperantisto, aktiva utiliganto de Esperanto en scienco (verkis fakajn studojn en Esperanto, aldonis Esperanto-resumojn en siaj nacilingvaj studoj kaj en la jarraportoj de sia laboratorio); membro de la Lingva Komitato (LK, 1935-48), membro (1948-87) kaj vicprezidanto (1963-87) de AdE, direktoro de la Akademia sekcio por Bibliografio (1951-87); prezidanto de LKK de la 47a UK (Kopenhago, 1962), kvarfoja rektoro de ISU/IKU, vicprezidanto de ISAE (1961-72), kunfondinto (1986) kaj la unua prezidanto de la Internacia Scienca Akademio Comenius; aŭtoro de la libroj Fremdvortoj en Esperanto(1933), Scienco kaj pseŭdoscienco pri heredo kaj raso(1937), Terminaro hortikultura seslingva(1938), Esperanto for begyndere(1939), La esperantologio kaj ties disciplinoj(1942), Fitopatologia kaj mikologia terminaro(1946), Rapport vedrørende anvendelsen af esperanto i Danmark(1953), Atakoj kontraŭ ĝardenplantoj kaj kiel prilukti ilin(1954), La vivo de la plantoj(1957), kaj de multaj studoj kaj artikoloj; kunaŭtoro de PIV (1970) en la fakoj botaniko, agrikulturo, hortikulturo, fitopatologio; redaktoro de La Forta Voko(1926-28) kaj Esperantologio(1949-61). Lia sciencpopulariga libro La vivo de la plantoj, verkita en la dana (1956) kaj reverkita en Esperanto (1957), estis tradukita el Esperanto kaj aperis en sep lingvoj (du versioj estis tradukitaj el la dana); membro de Honora Patrona Komitato de UEA (1980).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 211-213).

14. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Ernest Drezen (Ernests Vilhelms Drēziņš, 1892-1909-1937), latvo, ruslanda kaj sovetunia terminologo, ŝtatoficisto, interlingvisto kaj esperantisto; prezidanto de la Peterburga societo Espero (1917-19), kunfondinto de la interlingvistika societo Kosmoglot (1916), kaj de Esperanto-sekcio de Komunista Internacio (ESKI, 1919-21), gvidanto (prezidanto de CK SEU, poste ĝenerala sekretario) de SEU (1921-36), aŭtoro de Zamenhof (1929), Historio de la Mondolingvo (Esperanto-versio, 1931), Analiza historio de Esperanto-movado (1931), Skizoj pri teorio de Esperanto (1931), Problemo de la internacia lingvo en nuna etapo de ĝia evoluo (1932) k. a.; kompilinto kaj redaktoro de pluraj eldonaĵoj de SEU kaj EKRELO, inkluzive de la interlingvistika kolekto На путях к международному языку (Survoje al internacia lingvo, 1926); redaktoro de la bulteno de CK SEU (1922-24); membro de LK (1928-37) kaj AdE (1929-37).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 77-79) kaj la artikolo Drezen, la ruĝa-verda car’ de Aleksander Korĵenkov https://sezonoj.ru/2015/11/drezen.

18. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Andrzej Grzębowski (pron: gĵembóvski, 1942-1956-2014), pola turisma kaj edukada organizanto kaj esperantisto; instruisto de Esperanto, estrarano (1968-76, 1981-84) kaj prezidanto (1976-77) de Pola Esperanto-Asocio; prezidanto de Studenta Tutmonda Esperanto-Ligo (1965); komitatano (1964-69) kaj vicprezidanto de TEJO (1968-69); dum pli ol 30 jaroj komitatano de UEA (1973-2004), prezidanto de Monda Turismo ĝis ties malfondo (1975-2002), prezidanto de la internacia klubo Esperantotur (2002-14), gvidanto de la vojaĝoficejo Esperantotur (1983-93), vizitinto de 204 landoj, en 180 inter ili kiel gvidanto aŭ ĉiĉerono de Esperanto-grupoj, organizinto de dek ĉirkaŭmondaj vojaĝoj kaj de pli ol 30 foirojn/forumojn pri Esperanto-turismo; fondinto kaj senŝanĝa gvidanto (1991-2014) de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz, kies diplomojn ricevis pli ol 1000 studentoj el 90 landoj; aŭtoro kaj kompilinto de pluraj turismaj kaj edukaj libroj kaj broŝuroj, inkluzive de la plurfoje reeldonita pola-Esperanta turista vortaro (kun R. Grzębowska, 1976); Laŭreato de diplomo de UEA pri Elstara Agado (2011).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 117-118).

29. Antaŭ 115 jaroj mortis Mordĥe “Marko” Zamenhof (1837-1907), ruslanda judo, instruisto kaj cenzuristo, aŭtoro kaj kompilinto de pluraj lerniloj, patro de la aŭtoro de Esperanto.

Aleksander Korĵenkov

Foto: En plejparto de Siberio kaj Uralo novembro estas preskaŭ vintra monato, kun neĝo kaj frosto. Sur la supra foto, farita en REVU-16 (Renkontiĝo Esperantista Volga-Urala), okazinta antaŭ 45 jaroj, la 6-8an de novembro 1977 en Ĉeljabinsk (Suda Uralo), oni povas vidi kelkajn tiutempajn Uralajn esperantistojn: Serjej Pavlenko (prezidanto de EK en Magnitogorsk), Aleksander Korĵenkov (Tjumeno), Gafur Gazizi (= Afu Trigo, Esperanto-poeto el Baŝkirio), Aleksander Lobastov (prezidanto de EK en Salavat), Anatolij Kim (Tjumeno), Miĥail Kovaljov (Miass).
Legu pli pri REVU-16 en la blogo de Kronikisto https://kronikisto.livejournal.com/3429.html.

Ĉi tiu listo de jubileoj kaj memordatoj por novembro 2022 aperis la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2022). Represo estas bonvena.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №3 (313).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/11/novembro-9

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi