Kronikisto: Plonĝo en la 1978an jaron

korĵenkov

Aleksander Korĵenkov (1978)

En la blogo “Kronikisto”, kiun la redaktoro de La Ondo de Esperanto kreis por publikigi (foto)rememorojn pri sia esperantista vivo, ĵus aperis la teksto “Тюменский клуб. Монструозное словечко. Готовимся к поездке в Алтайский край” (La Tjumena klubo. Monstra vorto. Prepariĝo al la vojaĝo al Altajo). En ĉi tiu artikolo Aleksander Korĵenkov skizas la historion de la Tjumena junulara Esperanto-klubo Revo. Poste la Ondisto prezentas la staton de la klubo post la forveturo de la studentoj, fondintaj la klubon en 1973 (kutimaĵo por ĉiu junulara klubo en provinco), la novan aktivularon, la tradician majan tendareton Galanto-78, kaj la prepariĝadon al la somera tendaro OrSEJT-20 (Altajo, aŭgusto 1978).

Legu ĉe https://kronikisto.livejournal.com/3735.html.

La artikolon garnas naŭ arkivaj fotoj, du skanitaj artikoloj kaj unu bildkarto. La fotojn montras konatajn tiutempajn aktivulojn: Aleksander Korĵenkov (Tjumeno, Jekaterinburgo, Kaliningrado), Marina Itpekova (Tjumeno, Moskvo), Vladimir Izosimov (Tjumeno), Diljara Mametova (Tjumeno, Tobolsko), Valentina Samojlovskaja (Tjumeno, B. Sorokino, Taganrog), Aleksandr Ŝarov (Permo), Nadeĵda Ŝeveljova (Tjumeno), Viktor Zaĥarov (Tjumeno, Usinsk, Sankt-Peterburgo) kaj aliajn.

Nun en la blogo “Kronikisto” estas 14 tekstoj kaj 207 historiaj ilustraĵoj. La legantoj skribis jam 247 komentojn.

Legu, spektu kaj komentu la publikaĵojn en “Kronikisto” ĉe https://kronikisto.livejournal.com/

AlKo

Foto: Aleksander Korĵenkov (19-jara) en februaro 1978.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/11/korzhenkov-13

.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi