35-jariĝo de la Ratkaptista Bando

kaŝi kaj jomo

Ni tri belgoj – Nicky, Lode kaj mi – fine de oktobro 2022 kune vojaĝis al Hameln per aŭto por kunfesti la 35-jariĝon de la loka grupo “Ratkaptista Bando”. Post kunamika vojaĝo sufiĉe longa kun iom da ŝtopiĝoj kaj eraroj de la navigilo, ni alvenis ĉe Waltraut, nia kara gastigantino.

Matene, post abunda matenmanĝa bufedo en gemuta rondo, ni ekiris al Sumpfblume. Ni iom malfruis kaj avertis la ĉeforganizanton Heinz W. Sprick. Je nia surprizo li respondis “ne hastu, ĉar ni serĉas la personon, kiu havas la ŝlosilon de la domo”. Alveninte, ni konstatis, ke daŭre la grupo staris ekstere sur la parkejo, antaŭ fermita pordo. Heinz aplikis sian planon B; ni kunvenis en apuda trinkejo-restoracio, kie ni estis bonvenaj. Poste evidentiĝis, ke la respondeculino preterdormis kaj forgesis pri ni!

Tagmeze ni manĝis en la orienta restoracio “Shangri-La”. Laŭ la programo, ni poste promenis al la urbocentro, kie ni renkontiĝis kun la profesia ĉiĉeronino Renate Schulte. Ŝi rondgvidis nin tra la malnova urbocentro kun mirinde rekonstruitaj domoj el la 16a jarcento. Kelkaj datis eĉ de la 14a jarcento. La malnova urbo estis senaŭta zono, kio tre plaĉis al mi. Feliĉe, ĉar estis multaj turistoj, kiuj profitis sur teraso sub la suna vetero, kiun Heinz mendis! Dua grupo iris al Escape Room, “eskapludo”, se vi volas.

Vespere okazis pluraj prelegoj en salono en Sumpfblume. Mathias Müller prezentis sian libron Liebe, Tod und Esperanto. Ĉi tiu nacilingva libro, en kiu Esperanto ludas rolon, estas tre bona maniero propagandi Esperanton “ekster la ujo”. Nicky proponis traduki la libron en Esperanton, sed tio tamen ne havas sencon pro la koncepto de la verko.

Dum mallonga paŭzo estis ebleco aĉeti librojn de la libroservo de Flandra Esperanto-Ligo. Sekvis prezento de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Klajpedo (Litovio) kaj de la Itala Kongreso en Breŝo (Italio). Heinz iom rakontis, kiel ekestis la loka grupo kaj kiu tra la jaroj vizitis ilin, ktp. Homoj el tre foraj landoj venis al Hameln!

Vespere, ekis bonega koncerto. Ni supozis, ke unue kantus Kaŝi kaj poste jOmO, sed ili surprizis per komuna koncerto. Kia dorlotado! La artistoj prezentis muzikon en multaj lingvoj kaj multe dancigis nin – en neniu momento ekde la unua minuto la dancejo estis malplena. Tre plaĉis al mi, ke multaj malnovaj amikoj tie ĉeestis; kelkaj homoj venis de tre for nur por unu vespero.

Venis kroma belgo, Bernard-Régis kun Alexandra, kiu siatempe kunfondis la Esperanto-grupon de Hameln. Ŝi rakontis, ke ĉio komenciĝis iom kiel ŝerco – sed vidu… 35 jarojn poste daŭre ekzistas kaj viglas la klubo!

Dimanĉe ni vizitis privatan VW-aŭtomuzeon en Hessich Oldendorf. Tiu muzeo estas la plej nekredebla kolekto de restaŭritaj aŭtoj, kiun mi iam vidis en mia vivo. La fondinto ekkolektis ilin en 1973. Tiom multajn aŭtojn li private posedas, kaj li havas la originan aŭtofarejon kaj multajn aŭtojn, kiujn eĉ grandaj markoj ne posedas. Admireblas tre unikaj ekzempleroj. Ni havis la bonŝancon, ke la aŭtomania fondinto s-ro Grundmann mem rakontis al ni pasiplene pri la historio de la aŭtofarado en Germanio. Unufoje en la vivo ĉiu sin respektanta ŝatanto de aŭtoj devus provi pasi tie. Mi skribas provi, ĉar temas pri privata muzeo kaj ne ĉiuj grupoj estas akceptitaj!

Dimanĉe tagmeze ni manĝis en la greka restoracio “Akropolis”. Ĉar neniu volis jam iri hejmen, ni ankoraŭ iomete promenis kaj manĝis deserton en la itala glaciaĵejo “Café am Markt Piccoli”; la adiaŭado estis kortuŝa. Ni promesis reveni baldaŭ. Koran dankon al la organizintoj de la aranĝo… kaj al la loka Sparkasse, kiu finance subtenas la lokan Esperanto-grupon!

Tre detala programo de la 19a Rata Rendevuo kun fotoj aperis en la Eventa Servo kaj plu estas tie legebla; vidu https://mallonge.net/rr2022. Mi kreis komunan fotaron, al kiu intertempe pluraj homoj alŝutis siajn fotojn. Ĝi estas atingebla per jena ligilo: https://mallonge.net/rr2022-fotaro

Yves Nevelsteen

Fotoj: Heinz W. Sprick

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/11/germanujo-11.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi