Arkones (ARtaj KONfrontoj en ESperanto) okazas de kelkaj jardekoj ĉiuseptembre en Poznano, Polujo. Samkiel multaj tradiciaj eventoj, Arkones ne okazis en 2020 kaj 2021 pro la pandemio, sed ĉi-jare ĝi reaperis por la 36a fojo la 23-25an de septembro 2022. Ĝi estis iomete malpli granda ol kutime, ĉu pro ankoraŭaj hezitoj kaj zorgoj pri kovimo, ĉu pro neeblo por ruslandanoj veni pro la fia milito. La programo ĉi-foje estis dutraka (mi memoras tritrakajn programojn antaŭe). Tamen iom pli ol cent homoj el 16 landoj aliĝis, kaj plejmultaj el ili (sed ne ĉiuj) venis. Malgraŭ la pli malgranda programo, okazis multo, do tute ne eblis vidi ĉion, sed jen miaj impresoj:
Ĝi estis mia unua Esperanto-aranĝo de kiam la pandemio trafis. Estis certe agrable kaj interese reeniri Esperantujon denove, renkonti malnovajn amikojn, ekkoni novajn homojn, aŭdi muzikon, aŭskulti prelegojn, kunpromeni kaj kunmanĝi, ktp.
La programo, kiel ĉiam, estis kombinaĵo de tradiciaj ŝatataj eventoj kaj iuj unikaĵoj. Temante pri tradicio, Zuzanna Kornicka kaj Anjo Amika ambaŭ ĝuinde koncertis, kiel kutime, kaj tio donis belan senton pri vera reveno al Arkones! Mi apenaŭ imagas Arkoneson sen laŭta kunkantado de la refreno “Hej! Hej!” dum la kanto Sokoły (Nizoj).
Dum la inaŭgura vespero okazis koncerto de Oksana Kovalivska, kiu loĝas en Polujo dum ses monatoj, rifuĝinte de la milito en Ukrainujo. Ŝi bele kantis plurajn ukrainajn kantojn, inkluzive de la lastatempe furora kanto “Ruĝa viburno”. Trupo de ĉirkaŭ dek ukrainaj junaj dancistoj prezentis ege emocian baleton pri la malĝojo kaŭzita de la milito. Ili ankaŭ prezentis pli gajan dancon. Mi aŭdis plurajn homojn diri, ke tiu ukraina kanta kaj danca prezento tre kortuŝis ilin; certe mi sentis kortuŝon.
La milito sentiĝis ankaŭ alimaniere. Mankis ruslandaj esperantistoj en Arkones pro la milito; certe multaj sentis la mankon de la tradiciaj partoprenantoj AlKo kaj Halina el Kaliningrado. Krome estis milit-tema programero “Kion post la milito?” kun Pascal Dubourg Glatigny, István Szabolcs, kaj István Ertl, kiu krome prezentis siajn tradiciajn preskerarojn kaj Beletran Almanakon, kaj krome nekutiman interesan prezenton pri tio, kial li eklernis la estonan! Pascal ankaŭ prezentis la historion de la franca esperantisto Lucien Péraire, kiu biciklis de Eŭropo ĝis orienta Azio (1928-1932) kaj lasis multajn kajerojn, kiujn oni ciferecigas.
Tim Owen prezentis tre interese la eldonajn procedojn kaj librojn de Esperanto-Asocio de Britio. (Mi ĝojas, ke baldaŭ aperos kompleta poemaro de Marjorie Boulton!) Alia prelego de Tim estis verŝajne mia plej ŝatata ĉi-jare: li sprite rakontis siajn interesajn (kaj ofte tre amuzajn) historiajn esplorojn pri simboloj de Esperanto, ekzemple kiam kaj kial fakte ekuziĝis la verda stelo? Kaj ĉu vi scias, ke iu proponis fajfan signalon por rekoni surstrate aliajn esperantistojn, kaj alia proponis mangestan signon? Post iom da teoriumado pri kiaj ecoj bonas por simbolo, li fine rakontis pri la cerbumado por fari novan logotipon de EAB kaj klarigis la subtile kaŝitan signifon de la fine elektita logotipo. Mi jam admiris la subtilan lertan uzon de morsa kodo en la simbolo de ESF (Esperantic Studies Foundation), sed la kaŝita signifo en la logotipo de EAB estas eĉ pli obskura, kaj taŭgus por la muzeo pri ĉifroj kaj enigmoj en Poznano (kiun mi vizitis kaj rekomendas…)
Alia prelego kun tre interesa enhavo por mi estis de Michael Farris pri gestolingvoj ĝenerale (kun multaj informoj, kiujn mi antaŭe ne sciis), kaj specife pri la nuntempaj usona kaj la pola gestolingvoj, kaj la gestolingvo historie uzata ponte inter multaj indianaj triboj en Nordameriko. Por mi estis interesa ankaŭ prelego de Brandon Sowers pri la frua usona Esperanto-movado, kun ligoj al Holivudo kaj sciencfikcio.
Plurajn prelegojn faris partoprenantoj de la Interlingvistikaj Studoj. Ekzemple, mi vidis prezentojn pri diversaj stenografiaj sistemoj de Rafał Darasz (Polujo), pri la problemoj pri troa retumado de Song Young-me (Koreujo), pri memeoj (retaj bildŝercoj) de Arya Ferduzi (Indonezio). Okazis kelkaj prezentoj de foraj homoj: Benoit Sasiaczyk (franco loĝanta en Ĉinujo) koncertis (registrita filmo estis montrita) kaj Arko (Gong Xiaofeng) de Ĉinujo prelegis vive rete pri diferencoj en komunikado inter ĉinoj kaj eŭropanoj. Ilona Koutny, ĉefmotoro de la studoj, prelegis pri la angla kaj Esperanto; Věra Barandovská prezentis pri planlingvoj.
Do Arkones reokazis, kun familiara etoso plus kelkaj novaj aferoj pro ŝanĝoj en la mondo. Kredeble tio samas pri aliaj aranĝoj. Mi ĝuis la semajnfinon, dankas la organizantojn, kaj esperas reveni en 2023.
Russ Williams
Ĉi tiu artikolo aperis la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №3 (313).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/10/polujo-9