La septembra Ondo: riĉa movade kaj kulture

septembraDum pluraj jaroj la septembra kajero de La Ondo de Esperanto estis plena je raportoj pri eventoj de la t. n. “Kongresa Sezono en Esperantujo”, kaj, post du preskaŭ senkongresaj pandemiaj jaroj 2020 kaj 2021, la septembra Ondo por 2022 (№313), aperinta antaŭ du semajnoj, revenas al ĉi tiu tradicio: la sekcioj “Temo” kaj “Eventoj” sume ampleksas kvindekon da paĝoj. En la 13-paĝa sekcio “Temo” oni povas legi diversajn informojn pri la 107a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, interalie, tradician prikongresan artikolon de Jukka Pietiläinen kaj intervjuon kun la sekretario de LKK Ĵenja Amis.

Sed ne nur UK. En la 38-paĝa primovada sekcio “Eventoj” aperas artikoloj kaj artikoletoj pri pliaj kongres-sezonaj eventoj, interalie, pri BET-56 en Litovio, medicinista kongreso en Hungario, Kultura Esperanto-Festivalo en Svislando, Arkones en Pollando kaj pri pluraj landaj kaj lokaj kongresoj, renkontiĝoj kaj seminarioj, kaj pri elektoj kaj aliaj decidoj faritaj dum ili.

La plej ampleksa teksto en la sekcio “Tribuno” estas la naŭpaĝa prihistoria artikolo “Filofeo, ukraino kiu baptis Siberion” de la Tjumena historiisto kaj ĵurnalisto Stanislav Belov, kiu rakontas pri interesaj faktoj el la vivo (kaj pri la postmorta sorto) de la legenda Siberia metropolito kaj misiisto Filofeo.

En “Arkivo”, krom la kutima listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj, kiun dum pluraj jaroj ĉiumonate kompilas Aleksander Korĵenkov, estas publikigita lia artikolo pri la unua Orient-Sovetia esperantista junulara tendaro, kiu klarigas, kial ĉi tiu tendaro havis ne la unuan, sed la dek-naŭan numeron.

Pro la granda nombro da primovada materialo, la septembra kultursekcio estas malpli ampleksa ol kutime – nur 50-paĝa (66 paĝoj en la antaŭa, junia eldono). En nia literatura projekto Rusa Novelaro 2, komencita per rakontoj de Ivan Bunin kaj Aleksandr Kuprin, aperas la tria ero: kvar rakontoj de Maksim Gorjkij, tradukitaj de Vladimir Jurganov, Ludmila Novikova kaj Aleksander Korĵenkov, enkondukinta kaj komentinta ĉi tiun kolekton. Per siaj originalaj noveloj al la 313a Ondo kontribuis Laure Patas d’Illiers kaj Paulo Sérgio Viana. Miguel Fernández plu prezentas la hispanan poezion, ĉi-foje la kreadon de Juan Ramón Jiménez. Carlo Minnaja meditas pri “aktualigo kaj aktualeco” de fundamentaj antologioj kaj de gravaj verkoj, prezentantaj niajn lingvon kaj literaturon. Enestas ankaŭ tri recenzoj kaj kelkaj kulturtemaj artikol(et)oj.

Al la sekcio “Mozaiko” kontribuis Stanislav Belov per kolekto de prireligiaj ŝercoj, kaj István Ertl per “Spritaj splitoj kaj preskeraroj”.

La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el nia retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj kaj tradukitaj speciale por la almanako, kiu konservis la gloran nomon La Ondo de Esperanto. Ankaŭ en 2023 la redakcio pretigos kvar ĉ. 120-paĝajn almanakojn kaj literaturan suplementon.
La novaĵretejo estas libere legebla de ĉiu deziranto, sed la almanakon ricevas nur tiuj, kiuj abonis ĝin.
La baza abontarifo ne ŝanĝiĝas ekde 2017.
Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Dum la abonjaro 2022 danke al la Amikaj donacoj 27 personoj ricevis senpagajn abonojn al nia gazeto. La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj aperas en la rubriko “Donacoj” de nia novaĵretejo.

La Ondo de Esperanto estas abonebla por 2023 ĉe niaj landaj perantoj (preferinda maniero) kaj ĉe nia UEA-konto. Pri la pagmanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

La sekva eldono de La Ondo de Esperanto (№314) aperos en decembro. En januaro ĉiuj abonantoj ricevos senpagan literaturan suplementon.

Enhavtabelo de la septembra Ondo (2022, №313)

1 Kovropaĝa foto
2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero

5 Temo
6 Jukka Pietiläinen. La 107a UK: Reala en Montrealo
8 Deklaro de la 107a Universala Kongreso de Esperanto
9 Aleksander Korĵenkov. Ĵenja Amis: “Mi estas feliĉa, kontenta kaj fiera” (Intervjuo kun Ĵenja Amis)
15 12 diplomoj pri Elstara Agado aljuĝitaj en Montrealo
16 Premio Deguĉi 2022 al Osioka Taeko
17 Rezulto de la Belartaj Konkursoj 2022

19 Eventoj
20 Gražina Opulskienė. Sukcesa BET-56 malgraŭ la milito kaj pandemio
22 Povilas Jegorovas. BET-56: 263 aliĝintoj el 31 landoj
23 Renato Corsetti. Por malkovri Amerikon, oni bezonas italon
25 Novembro: Reta KER-ekzameno je nivelo C2
26 Ulrich Matthias. KEF en Svislando kun riĉega programo: elstara festivalo, eĉ se nur kvalite
28 Gyöngyi Mézes. Medicinistoj denove kongresis en Hungario
29 Denis Eckert, David Guérin. Pacismo en praktiko: ĉu ekzistas esperanta vojo?
31 François Lo Jacomo. Muziko kaj Esperanto en la Tago de Paco de Unesko
34 Russ Williams. Arkones denove!
36 Ilona Koutny. Surloke kaj distance, serioze kaj amike: Interlingvistika sesio de AMU
37 Irina Gonĉarova. Temploj kaj Urboj: Jaroslavlo 2022
38 Irina Gonĉarova. La lingvo por sukceso: Esperanto en somera infana tendaro
40 Irina Gonĉarova. Esperanto en somera porinfana klerigejo
42 Vytautas Ŝilas. Pri tempo estonta pensante
43 Povilas Jegorovas. La Zamenhofa ekspozicio plu marŝas tra Litovio
44 Statistike pri la 78a IJK
44 Estraro de TEJO 2022-2023
45 Spomenka Štimec. Jubilea festo en Hrašćina
46 Elekto de estraranoj kaj direktoroj de la Akademio; novaj sekcio kaj komisiono
47 UEA eksigis la ĉefdelegiton en Rusio
48 Osmo Buller. Clay Magalhães: Ne plu KKS
49 Transdono de la Arkivo de UEA al la Esperantomuzeo
50 Nova Estraro de UEA: Estraraj fakoj dividitaj
50 Marek Mazurkiewicz. Nova Estaro de Pola Esperanto-Asocio
51 Nova asocio de esperantlingvaj advokatoj
51 Premio Maŭro La Torre 2022
52 Lu Wunsch-Rolshoven. Novjara Renkontiĝo denove en Wiesbaden
54 La 108a Universala kongreso okazos en Torino
55 Bert Ŝuman. Riĉa oktobra programo en la kastelo Greziljono
56 Heinz-Wilhelm Sprick. KEKSO: La trideka fojo

57 Tribuno
58 Deklaracio de la 95a Kongreso de SAT
59 Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Neperforto
60 Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco
61 Iĝu Komitatano B de TEJO
61 Volontuloj kaj specialistoj serĉataj
62 Partoprenu en Duolingo-kunvenoj
63 Stanislav Belov. Filofeo, ukraino kiu baptis Siberion

72 Arkivo
73 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2022
76 Aleksander Korĵenkov. Antaŭ 45 jaroj: La unua Ora SEJT ĉe pitoreska lago

78 Kulturo
79 Aleksander Korĵenkov. Maksimume amara vivo
81 Maksim Gorjkij. Foje en aŭtuno. La naskiĝo de homo. Helgriza kaj lazura. La gvidisto (Tradukis Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, Ludmila Novikova)
105 Paulo Sérgio Viana. Dankon, dankon…
108 Laure Patas d’Illiers. Vivi
110 Miguel Fernández. Hispana poeto super poetoj: Juan Ramón Jiménez
116 Carlo Minnaja. Aktualigo kaj aktualeco
119 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Nova libro: Enkonduko en la morfologion de Esperanto
120 Stanislav Belov. “Kuru, knabo, kuru” – utila konsilo dum Holokaŭsto (Recenzo: Uri Orlev. Kuru, knabo, kuru)
122 Nikolao Gudskov. Pozitiva rezulto de “memizoliĝo” (Recenzo: Roman Dobrzyński. Verda simio)
124 Johannes Genberg. Ĝi estas bona albumo (Recenzo: Vojaĝo. Intergalaksia)
125 Belartaj konkursoj de UEA en 2023
126 Literatura Foiro, 2022, №318
126 Literatura Foiro, 2022, №319
127 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. La Ondo jubileas: 1000 tagoj da senĉesa informado

129 Mozaiko
130 Stanislav Belov. Ĉu preĝi aŭ ne preĝi?
131 István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj
132 Perantoj de La Ondo de Esperanto
133 Reklamo

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/10/ondo-104

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi