Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2022

oktobro

1. Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Hector Hodler (1887–1903-1920), svisa esperantisto, kunfondinto kaj kunredaktoro (kun E. Privat) de Juna Esperantisto (1903), redaktoro de la revuo Esperanto (1907-20) aĉetita en 1906 ĉe P. Berthelot; kuniniciatoro (1908), vicprezidanto (1908-11), direktoro (1911-19) kaj prezidanto (1919-20) de UEA, la ĉefa ideologo de UEA, aŭtoro de multaj artikoloj kaj kelkaj broŝuroj pri Esperanto; Hodler testamentis grandan monsumon, la revuon Esperanto kaj sian bibliotekon al UEA, kies biblioteko (ankoraŭ?) havas lian nomon.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 128-129).

4. Antaŭ 90 jaroj forpasis Pál Lengyel (pron.: léndel, 1868-1898-1932), hungara presisto kaj esperantisto, teknika redaktoro de Presa Esperantista Societo en Parizo (1905-14), eldonanto de Lingvo Internacia (1899-1904), redaktoro de Juna Esperantisto (1909-14), redakciano de Literatura Mondo en ties unua eldonperiodo (1922-26), membro de la Lingva Komitato ekde ties fondo (LK, 1905) ĝis sia morto (1932), membro de la Akademio de Esperanto (AdE, 1910-28), honora prezidanto (1924-32) de Hungarlanda Esperanto-Societo, aŭtoro de Libro de l’ humoraĵo (1899, bitlibro 2002) k. a.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 174-175).

4. Antaŭ 55 jaroj forpasis Hans Jakob (1891-1905-1967), germana librotenisto kaj esperantisto, svislanda civitano; dum 1912-34 oficisto en CO de UEA en Svislando en diversaj oficoj, direktoro de UEA (1920-34), redaktoro de la Jarlibro de UEA (1922-34); en 1934 forlasis la aktivadon en UEA proteste kontraŭ la nereelekto de E. Privat en la komitaton de UEA, sed post la skismo de UEA (1936) revenis kiel administranto de UEA en Ĝenevo; estrarano de la “Ĝeneva” UEA (1939-47) kaj de la reunuigita UEA (1947-55), komitatano de la reunuigita UEA (1947-61); redaktoro de Esperanto (1936-55), aŭtoro de Universala Esperanto-Asocio 1908-1933: Historia skizo (1934) kaj Servisto de l’ ideo: 50 jaroj ĉe Universala Esperanto-Asocio, 1908-1958 (verkita en 1958, eldonita en 1995).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p 141-142).

10. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Ralph Lindsay Harry (1917-1937-2002), aŭstralia diplomato, direktoro de la aŭstralia sekretservo ASIS (1957-60), verkisto kaj esperantisto; prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio (1960-61, 1986-88), vicprezidanto de la jurista asocio IEAJ (1979-87); aŭtoro de Esperanto: lingvo de la sporto (1972), Aŭstralia-Esperanta vortaro (kun V. Gueltling, 1983), Briĝo: 5-lingva terminaro (1985), Aventuroj en Esperantujo (1994; Adventures in Esperantoland, 2001.), La diplomato kiu ridis (1997) k. a.; tradukinto de La ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj (1952) kaj de aliaj oficialaj dokumentoj de UN; membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1967), laŭreato de la premio Deguĉi (1988).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 125-126) kaj en la artikolo Ralph Harry naskiĝis antaŭ cent jaroj de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov https://sezonoj.ru/2017/10/harry.

15. Antaŭ 80 jaroj pro partopreno en la agado de kontraŭrevolucia trockiista esperantista organizaĵo SEU estis pafekzekutita Jevgenij Iosifoviĉ Miĥalskij (Михальский, 1897-1911-1937), sovetunia bibliotekisto, instruisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Eŭgeno Miĥalski; kunfondinto (1931) kaj estrarano de Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj, membro de LK (1932-37), talenta poeto, aŭtoro de la poemaroj La Unua Ondo (1918), Du Poemoj (1922), Prologo (1929), Fajro kuracas (1932) kaj Kantoj de amo kaj sopiro (1934); kuntradukinto de la fantazia romano Ruĝa Stelo de A. Bogdanov (1929); en 1994 aperis lia Plena poemaro, kompilita de W. Auld.
Legu pli en la artikolo Eŭgeno Miĥalski de Nikolao Gudskov https://sezonoj.ru/2012/05/211trezor.

16. Antaŭ 65 jaroj naskiĝis Katalin Kováts (pron.: kóvaĉ, 1957-1976- ), hungara instruistino kaj esperantistino ekde 2001 loĝanta en Nederlando; gvidantino de diversnivelaj kursoj, seminarioj kaj trejnadoj en trideko da landoj; fondinto (2001) kaj ĝisnuna redaktoro de la porinstruista retejo edukado.net, iniciatoro de la enkonduko de Esperanto en la ekzamenon laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) kaj organizanto de KER-ekzamenoj, gvidanto de la reta trejnado RITE kaj de la reta ludo “Risko”; aŭtoro de Ĉu vi aŭdis, ke…? (1993), Poŝamiko (kun B. Allée, 2006), Stelsemantoj en la ora nordo (2011); redaktoro de Memorlibro omaĝe al Andreo Cseh (1995) kaj Manlibro pri instruado de Esperanto (2005); membro de AdE ekde 2007; laŭreato de la premioj Ada Sikorska (2009) kaj Esperanto-Kulturpremio de la urbo Aalen kaj FAME-Fondaĵo (2016), laŭreato de la titolo la Esperantisto de la Jaro 2010.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 161-162).

23. Antaŭ 50 jaroj forpasis Gabriel Chavet (pron.: ŝavé, 1880-1896-1972), franca juristo, poŝtoficisto, administranto, pacifisto kaj esperantisto; propagandisto kaj instruisto de Esperanto, kunfondinto de Pariza Grupo Esperantista (1900), ĝia sekretario kaj kasisto ĝis 1903; sekretario de Esperantista Centra Oficejo en Parizo ekde ĝia fondo (1905-24), Ĝenerala Sekretario de la [Universalaj] Kongresoj (1909-25), kuniniciatinto de ICK kiel tegmenta instanco por UEA kaj landaj asocioj (1922) kaj membro de la sespersona ICK (1922-24); kunfondinto de la eldonejo-vendejo Librairie de l’ Espéranto (kun G. Warnier, 1906), redaktoro de Oficiala Gazeto Esperantista (kun H. Sebert, 1908-22) kaj Informa Bulteno por Ĝenerala Propagando de Esperanto (1913-14), aŭtoro de kelkaj lerniloj, el kiuj la plej populara estis Esperanto manuel (kun G. Warnier, 1907), kies 17a eldono aperis en 1958.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 57-58).

27. Antaŭ 85 jaroj “pro fondo kaj gvidado de kontraŭsovetunia trockiista terorista organizo de esperantistoj kun la celo efektivigi en ĝia kadro sabotan-teroristan agadon kaj spionadon por Germanio” estis pafekzekutita Ernest Drezen (Ernests Vilhelms Drēziņš, 1892-1909-1937), latva ruslanda kaj sovetunia terminologo, ŝtatoficisto, interlingvisto kaj esperantisto; prezidanto de la Peterburga societo Espero (1917-19), kunfondinto de la interlingvistika societo Kosmoglot (1916), kaj de Esperanto-sekcio de Komunista Internacio (ESKI, 1919-21), gvidanto (prezidanto de CK SEU, poste ĝenerala sekretario) de SEU (1921-36), aŭtoro de Zamenhof (1929), Historio de la Mondolingvo (Esperanto-versio, 1931), Analiza historio de Esperanto-movado (1931), Skizoj pri teorio de Esperanto (1931), Problemo de la internacia lingvo en nuna etapo de ĝia evoluo (1932) k. a.; kompilinto kaj redaktoro de pluraj eldonaĵoj de SEU kaj EKRELO, inkluzive de la interlingvistika kolekto На путях к международному языку (Survoje al internacia lingvo, 1926); redaktoro de la bulteno de CK SEU (1922-24); membro de LK (1928-37) kaj AdE (1929-37).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 77-79) kaj la artikolo Drezen, la ruĝa-verda car’ de Aleksander Korĵenkov https://sezonoj.ru/2015/11/drezen.

27. Antaŭ 35 jaroj forpasis Rudolf Haferkorn (1896-1920-1987), germana inĝeniero pri elektrotekniko kaj telekomunikado, kaj esperantisto; unu el la plej gravaj terminologoj en Esperanto; membro de AdE (1957-75), direktoro de la Akademia Sekcio pri la Teknika Vortaro (1958-70) kaj de la Terminologia Sekcio de ISAE (1957-70) – ĉi tiuj du sekcioj funkciis sub lia gvido kiel Terminologia Centro de AdE kaj ISAE; aŭtoro de Scienca kaj teknika terminaro (kun K. Dellian kaj F. J. Belinfante, 1956), Technisches Wörterbuch: Deutsch-Esperanto (1967), Internacia komerca-ekonomia vortaro en naŭ lingvoj (kun F. Munniksma k. a., 1974) kaj de pluraj studoj, terminaroj kaj cirkuleroj pri terminologia laboro; redaktoro de la scienc-teknika parto de PIV (1970, 1977).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 121-122).

29. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Jakobo Ŝapiro (Jakub Szapiro, 1897-1911-1941), ruslanda, poste pollanda kaj sovetunia (1939-41) juda ĵurnalisto, instruisto kaj esperantisto, konata en Esperantujo kiel Joŝo; kunfondinto (1922) kaj prezidanto (1924-39) de Esperanto-Societo “Ludoviko Zamenhof” en Bjalistoko, ĉefdelegito de UEA por Pollando (1928-?); kelkfoja laŭreato de Internaciaj Floraj Ludoj, aŭtoro de La mondmilito kaj Esperanto (ruslingva, 1915), Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano (1921) kaj de la unua gvidlibro pri Bjalistoko en Esperanto (1922), tradukinto de pluraj verkoj el la jida, rusa kaj pola lingvoj.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu listo de jubileoj por septembro 2022 aperis en la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №3 (313).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/09/oktobro-8

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi