Ĵenja Amis: “Mi estas feliĉa, kontenta kaj fiera”

Amis

Ĵenja Amis ĉe la malfermo de la kongreso (Foto: John Huang)

La sekretario de LKK respondas

Kiel vi fartas post la fino de la kongresa kaj postkongresa periodo?

Por ni, la montreala LKK, la poskongresa periodo daŭros eble eterne – aŭ almenaŭ tiom longe, kiom la preparado de la kongreso mem: ok jarojn! Sed serioze. Mi fartas bone. Nun bone. Se vi demandus al mi la saman aferon unu monaton antaŭ la UK, mi certe respondus alie. Mi estas feliĉa, kontenta kaj fiera, kaj mi certas, ke mi povas diri la samon pri ĉiuj aliaj anoj de nia LKK. Nun mi povas finfine pensi pri aliaj aferoj, plani aliajn projektojn kaj ne hasti ĉiun sekundon de ĉiu tago… Vi eble ridos, sed mi ricevis amuzan komenton ĉi-septembre, dum la Internacia Tago de Paco en Tolosa (Hispanio, Eŭskio), kie ni prezentis kun la Internacia Esperanto-Koruso. Tiu diris, ke mi nun aspektas kiel alia persono – kaj mi facile kredas. Estas bone finfine esti malstreĉita.

La kongreso estis prokrastita pro la koronvirusa pandemio; ĉu tio donis pli da tempo por la organizado, aŭ pli da klopodoj, ĉar eble iujn organizajn aferojn oni devis ripeti?

Kiam estis evidente, ke UK-2020 ne povas okazi, LKK faris unuaniman decidon: proponi Montrealon por la jaro 2022. Mi donos iom da kunteksto. En marto 2020, kiam la mondon frapis la koronviruso, ni estis pretaj tiom, kiom eblas esti pretaj pri UK: la kontraktoj kun la ejoj estis faritaj antaŭ jaroj, la Unua Bulteno (kiu kutime aperas unu jaron antaŭe) estis preparita _du_ jarojn antaŭe: ni prezentis ĝin en Lisbono, en 2018; la Dua Bulteno (kiu plejofte pretas en februaro de la kongresa jaro) estis publikigita en decembro de la antaŭa jaro; ni havis liston de ĉiuj kanadaj prelegoj, kiujn ni farus, kaj ankaŭ ellaboris grandan parton de aliaj programeroj; ni havis belan kongresan temon kaj la reĝisoron, la ekskursa kaj koncerta programo estis plene pretaj, ni planis publikajn ekspoziciojn, prelegojn, ktp… Resume, 2020 devis esti perfekta jaro por la perfekta kongreso, kun minimume 1500 personoj. Kaj tiu nombro ne estas hazarda: dum la unua aliĝperiodo (ĝis la fino de decembro 2019) aliĝis jam pli ol 500 personoj, kaj, historie, dum la unua aliĝperiodo aliĝas ĉirkaŭ triono de la partoprenantaro…

Bone, nun vi komprenas, ke en marto 2020 ni ne povis eĉ pensi plene rezigni pri la UK post tiom da laboro jam farita, kaj kun tiom da entuziasmo ĉirkaŭ la Montreala kongreso. Do, ni proponis nin por la kongreso en 2022: du jarojn post la originala dato. La decidon pri la jaro helpis al ni preni la kongresa kuracisto. Laŭ li, estis ĉ. 90-procenta ŝanco, ke la kongreso en 2022 povus okazi. Ni komprenis, ke la decido estis tamen riska – ja estis ŝanco, ke eĉ post du jaroj ekde la komenco de la pandemio la kongresoj ankoraŭ ne povos okazi. Sed prokrasti pli da tempo ni ne volis – kaj do ni faris la decidon en la espero, ke la mondo pli-malpli revenos al nova “normalo” – kiu ajn tiu normalo estus.

Nun vi estas plene en la kunteksto, kaj mi povas finfine respondi vian demandon! Do, tiam, en marto 2020, ni pensis ke ni “metos sur la breton”, por tiel diri, ĉion, kion ni faris ĝis tiam, rehavos niajn vivojn por ĉirkaŭ jaro, kaj kiam estos la ĝusta momento, ni “reprenos de la breto ĉiujn preparitaĵojn”, aldonos novajn, kaj jen, la UK pretos! Ni sincere pensis, ke eblos reuzi la plejparton de laboro jam farita, kaj ni ne povis esti pli foraj de la realo… Vi eble komprenas, ke eblis reuzi preskaŭ nenion el la laboroj, kiujn ni faris ĝis tiam. La kongresejo kaj la teatro estis aliaj; la arta buĝeto malgrandiĝis (ĉar oni atendis malpli da partoprenantoj), do, la koncerta programo devis esti refarita, kaj la samo validas pri la ekskursa programo kaj alia programo – ĉar pluraj personoj, kiuj promesis prelegi, ne povis veni… Do la solaj aferoj, kiujn ni povis pli-malpli repreni de la antaŭa fojo, estis la kanadaj prelegoj – ĉio alia devis esti plene refarita. Krome, ni devis esti pretaj al ŝanĝoj: ekzemple, unu el niaj ĉefaj artistoj preskaŭ ne povis veni, ĉar la vico por renovigi pasporton en lia lando estis monatojn longa…

Do vi komprenas, ke temis ne nur pri la refaro de la plejparto de laboroj – temis pri laboro malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj, kiujn la pandemio alportis sur ĉiuj niveloj… La fakto ke pluraj el niaj partneroj (ekz-e, ekskursaj agentejoj, hoteloj) fermiĝis, perdis dungitojn, aŭ ne plu proponas la servojn; la fakto ke aviadilkompanioj nuligis flugojn, kaj ke la mondo ne plu funkcias en la antaŭvidebla maniero. Pri pluraj aferoj oni ne povis zorgi, ĉar ne estis klare ĝis malfrua printempo 2022, ĉu la kongresoj eĉ povos okazi kaj ĉu estos ajnaj limigoj en la ejoj (ekz-e, kiom da homoj povos esti en la ejoj: kongresejo, aŭtobusoj, ktp. – ĉu estos jam je plena kapacito aŭ limigita kapacito). Kaj estas evidente, ke se vi ne scias, kiom da homoj povas eniri en la buson aŭ teatron, vi ne scias, kiom da busoj vi bezonos, aŭ kiom granda devas esti la teatro, kaj la partneroj ne povas doni al vi la prezon… Kaj mi ne listigis eĉ parton de la malfacilaĵoj, pro manko de spaco…

Do, vi bone vidas, ke temis ne nur pri la ripeto de la sama laboro jam farita: temis pri obl(eg)igo de tiu laboro en malfavoraj cirkonstancoj kaj malgraŭ ĉiaj obstakloj, kun la novaj atendoj (ekz-e, hibridaj kunvenoj por la komitato, ktp.) kaj en la vakuo de antaŭaj spertoj, ĉar tio ĉi, finfine, estis la unua UK en la post/dumpandemia mondo.

Sed – kune ni superis ĉiujn ĉi obsktaklojn, kaj ni havis mirindan kongreson – laŭ ĉiuj, kiuj ĉeestis ĝin… Dum la ferma ceremonio UEA prezentis al LKK la diplomon por elstara agado. Mi diru, ke tiun diplomon meritis ne nur la LKK, sed absolute ĉiuj helpantoj kaj kunlaborantoj kaj Kanada Esperanto-Asocio, Esperanto-Societo Kebekia, INK (Internacia Novelo-Konkurso), kiu sponsoris plurajn kulturajn erojn de la UK, ESF kaj ĉiuj, kiuj subtenis nin. Ni estas eterne dankemaj. Kaj ni estas eterne dankemaj ankaŭ al ĉiuj homoj, kiuj decidis ĉeesti nian kongreson, malgraŭ la necerteco de ĉio ĉirkaŭe…

Ĉe la organizado de UK-2020 vi laboris kune kun KKS, sed UK-2022 fine estis preparata kun teamanoj de E@I. Ĉu ĉi tiu person(ar)a ŝanĝo iel influis al la laboro de LKK, aŭ ĝi ne gravis?

Ĝi ja gravis. La laboro de LKK estas gravega, sed UK estas evento de UEA, kaj laboro de KKS estas absolute esenca por la kongreso… Estas kelkaj respondecoj, pri kiuj zorgas plene UEA – ekemple, akcepto de aliĝoj, loĝigo en hoteloj ktp. Do, KOVIM ne estis la sola afero, kiu ŝanĝis la kongreson. La ŝanĝo de la kongresa fako havis enormajn sekvojn en la laboro. La antaŭa KKS, Clay Magalhães, elektis (kaj tre bone elektis!) la kongresejon – la universitaton UQAM. Pro tio ni tre dankas lin. Pri ĉiuj aliaj aspektoj de la kongresa organizado jam zorgis la nova kongresa fako: Dorota kaj Petro, kaj la skipo de E@I. Ni havis bonan kunlaboron kun ili. La sola (sed ege grava) bedaŭrinda afero en la transiro estas, ke ĝi okazis malfruege: esence, ili transprenis la laborojn en la fino de 2021 kaj en la komenco de 2022, kio prokrastigis multajn esencajn laborojn kaj metis nin en la situacion de plia streĉo (evitebla, se transiro okazus pli frue…) Same E@I havis multe da malfacilaĵoj, rilataj ne nur al KOVIM kaj la neklaro pri kiel funkcios aferoj en somero (hoteloj, kong­resejo, ktp.), sed ankaŭ pro la malfrua transiro kaj ankaŭ la neefikeco de la internaj sistemoj de UEA (multaj aferoj devas esti faritaj mane)… Sciu, ke ekde januaro ni renkontiĝis kun Dorota kaj teamo ĉiusemajne – en la lastaj monatoj antaŭ la UK ni renkontiĝis eĉ dufoje semajne, ĉar ni devis rekapti la ritmon… Ili faris mirindan laboron kaj estis respondemaj kaj kunlaboremaj – kaj ili faris sian laboron en malfacilaj cirkonstancoj. Mi aldonu, ke mi persone tre bedaŭras, ke Clay perdis laboron post 19 jaroj da deĵoro ĉe UEA. Li estas kara amiko mia, kaj mi bondeziras al li en la pluraj jaroj de lia profesia kariero…

Ĉu la okazinta kongreso kongruis kun viaj atendoj? Kio estis pli bona, ol vi atendis, kaj kio male?

Estas malfacile esti objektiva al mi, kiel sekretario, pri nia kongreso. Do ne prenu mian vorton por ĝi – ĉi tie mi citos kelkajn homojn, kiuj lasis komentojn en nia kong­resa gastlibro: Imre Keményfi (Hungario): “Estis bone vidi, ke ankaŭ en Kanado kaj Usono estas tiom multe da Esperantistoj, kaj tiom multe da junaj Esperantistoj. La kongresa balo estis mojosa, kaj estis bonega junulara programo”. Viktoro Pajuk (Ukrainio/Usono), parolis ke Esperantistoj soifis Esperanto-komunikadon dum la tri dezertaj jaroj – li parolis pri sukcesa kongreso en mirakla intima etoso kaj ke “LKK funkciis precize, kiel svisa horloĝo”. Rafaelo Daŝgupto (Svisujo) skribis, ke li ege ŝatis la Kongreson en Montrealo, kaj aparte ĝuis la belegajn kulturajn programerojn: “La plurajn koncertojn, la balon, la multnacian nacian vesperon, la internacian artan vesperon kaj la teatraĵon “1910”. La homoj ankaŭ ĝuis plurajn festivalojn, kiuj okazis en Montrealo samtempe kun la UK, inkluzive de la fama internacia indiĝena festivalo. Chuck Mays el Usono notis, ke Montrealo estis bonega urbo por la kongreso, ke la vetero estis bona, la manĝaĵo estis bongusta kaj la tuta etoso en Montrealo estis agrabla: “La kongreso estis bone planita kun interesaj programoj. Mi ne povas plendi pri io. Mi nur povas aplaŭdi kaj danki la LKK.”

La homoj vere aprezis la bonegan ejon, la fakton ke nia UK havis apon kun la programo (kaj ĉiuj ŝanĝoj) – jen plia kontribuo de E@I. La partoprenantoj aparte ŝatis la artan programon de la UK – mi povas diri, sen esti subjektiva, ke ĝi estis bonega. Ĉiuvespere ni havis ne nur unu koncerton – sed du. Koncertis profesiaj artistoj Kebekiaj kaj internaciaj.

Du profesiaj koncertoj kun pluraj muzikistoj estis sponsoritaj de lokaj esperant­istoj. Premieris nova teatraĵo (ligita al Montrealo kaj Zamenhof, kaj al la lasta UK en nia mondoparto, kie ĉeestis Zamenhof mem: tiu de Vaŝingtono). La Nacia Vespero estis absolute mirinda: ni prezentis ne nur unu programon, sed fakte plurajn (ses!) diversajn programojn, de diversaj artistoj Montrealaj (kun aparta emfazo de la indiĝenaj kulturoj), kiuj povis kune krei mirindan vesperon kaj reflekti tiom diversecan kaj diversetnan lokon kiel Kanado, Kebekio, Montrealo. Mi aŭdis tiom da bonegaj komentoj. Do, mi neniel troigos, se mi diros, ke la arta programo absolute superis la averaĝon kaj atendojn de ĉiuj.

Ni havis plurajn erojn, kiuj debutis ĉe ni en Montrealo, ekzemple, la Efemeran Art­galerion – ekspozicion kun diversaj artaĵoj (ofte ligitaj al Esperanto, librojn eldon­itajn en Kebekio). Ni havis legosalonojn, kongresan kinejon, bonegajn prelegojn kaj la bone planitan aron da prelegoj pri Kanado, Kebekio, Montrealo. Do, mi dirus, ke ankaŭ la programo de UK estis elstara.

La kongresejo mem estis absolute taŭga (kaj ne multekosta): la universitato havis plurajn aŭditoriojn ekipitajn por prelegoj – la kosto de aldonaj ekipaĵoj (projekciiloj ktp.) ne estis alta. La teatro estis ne nur taŭga kaj bela, sed ankaŭ historia: en la stilo de la unuaj kongresoj, kiujn ĉeestis Zamenhof. Brile taŭga por la teatraĵo “1910” pri la UK en Vaŝingtono kaj la vojaĝo de Zamenhof Ameriken. La teatrejo estis proksima al la ĉefa kongresejo, kaj la kongresejo troviĝis en la koro de la urbo­centro: kio certe ĝojigis la partoprenantojn.

Unu aspekto de la UK, pri kiu ni ne povis scii ĝis ĝia komenco, estis: kiom da homoj finfine alvenos. Registriĝis ĉ. 850 personoj (do, ĉ. duono de tiom, kiom ni atendus por 2020). Finfine alvenis iom malpli ol 500. Do, pli ol du trionoj de homoj, kiuj planis ĉeesti en 2020, ne povis veni. Tio ne devas esti surprizo, ja pluraj homoj ankoraŭ ne pretas vojaĝi – ja la danĝero infektiĝi je KOVIM estas ankoraŭ reala… Pluraj aliaj perdis laborojn aŭ ne estas je la sama nivelo de enspezo kiel antaŭe. Ni ĉiuj scias tro bone, ke ekde KOVIM la prezoj de ĉio kreskegis – aparte la prezoj por aviadilaj vojaĝoj…

Do, nia UK ne estis granda, sed ĝi estis tre aparta kaj tre ŝatata de la parto­prenantoj. La plej granda parto de ili venis de nia suda najbaro – Usono, kaj, kompreneble, de Kanado mem. Por la plejparto de la venintoj ĝi estis la unua UK. Granda parto de la kongresanoj el Usono estis novaj esperantistoj, kiuj lernis dum la pandemio, per Duolingo ktp. Ili estis plejparte junaj kaj entuziasmaj esperant­istoj, kaj mi certas, ke la sekvoj de la Montreala UK en la estonteco de la movado en Usono kaj en Nord-Ameriko ĝenerale estos enormaj. Mi ne surpriziĝos, se post kelkaj jaroj estos plia Amerika UK – ĉi-foje en Usono!

Kiujn plej emociajn kongresajn momentojn vi memoras?

Por mi persone la plej fortaj, kortuŝaj, memorindaj momentoj estis ligitaj al la premiero de la teatraĵo “1910”, kiun mi verkis kaj produktis – kaj kiu premieris en la Montreala UK. Estis mia unua teatraĵo, kaj, kompreneble, mi timis, ĉu ĝi iros bone – ĉu homoj ŝatos? Sed vere, ĉio superis miajn atendojn! Homoj ridis, homoj ploris, homoj sentis ĉion, kion mi celis transdoni… kiam fine de la teatraĵo la aktor­ino kantis, senakompane “La Esperon”, la homoj kantis kune. Mi estis tre kortuŝita. Kiam mi diris tion al la aktorino (kaj reĝisorino) – Alena Adler, ŝi eĉ ekploris… De la scenejo ŝi ne povis vidi aŭ aŭdi. La homoj vere sentis la rakonton, ŝatis la kantojn kaj la muzikon de la teatraĵo, kaj tiom varme akceptis la tuton. La aplaŭdoj daŭris dum kelkaj minutoj. Mi vere ne povis kredi miajn okulojn. Mi estis tiom kortuŝita, kiam Kanada Esperanto-Asocio transdonis al mi diplomon de Honora Membro, fine de la riverenco por la teatraĵo.

montrealo

Montrealo: Alena Adler (Mary) kaj Garry Evans (s-ro Mann) en la premiera surscenigo de la teatraĵo “1910”, verkita de Ĵenja Amis (Foto: John Huang)

La aktoroj kaj la muzikistoj estis brilaj, la kromaktoroj (kiuj havis apenaŭ horon por ekzerci sian parton de la “demanduloj”) faris neniun erareton, kaj la teknika teamo faris mirindan laboron helpante. Vere, mi ne povis eĉ imagi pli bonan laboron. Kaj la temo de la teatraĵo estis nia, Esperanta, kaj plene histori-bazita: temis pri la vizito de Zamenhof al Ameriko – s-ro Mann, kiu akompanis lin, rakontas pri veraj okazaĵoj, veraj anekdotoj pri la kongreso, la vojaĝo, la vizito al Amerikaj urboj, kaj, jes, kompreneble, Montrealo! Ni aŭdas muzikon, kiun oni aŭdis dum la Sesa Kongreso en Vaŝingtono – ni eĉ malkovris la unuan Esperanto-kanton eldonitan en Ameriko – bedaŭrinde, perditan por pli ol jarcento. Mi pensas, ke la homoj sentis tion, kion mi mem sentis, kiam mi decidis verki la teatraĵon: tiu ĉi rakonto devis esti rakontita – ĝi estas amuza, kortuŝa, kaj ĝi estas parto de niaj historio kaj kulturo!

Mi diru, ke la momento de la teatraĵo estis la plej forta ne nur por mi kaj ĉiuj, kiuj partoprenis en ĝia produktado. Mi aŭdis de pluraj personoj, ke ĝi estis la plej memorinda parto de la arta programo – kaj tio estas eble la plej forta komplimento.

Sur unu el T-ĉemizoj, kiujn ni produktis, mi faris desegnaĵon de ĉielarko, kun la subskribo “Ĉio iros bone”. Nu, ĉio iris bone. Restas bonaj memoroj, restas amik­ecoj, restas inspiroj. Nu, kaj ni, LKK, kiu kunlaboras jam de ok jaroj, estas ja unu familio, por la vivo…

Intervjuis Aleksander Korĵenkov
Fotoj de John Huang

Legu ankaŭ la prikongresan artikolon de Jukka Pietiläinen
https://sezonoj.ru/2022/10/montrealo-33/

Ĉi tiu intervjuo aperis la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №3 (313).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/10/montrealo-34

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi