La 107a UK: Reala en Montrealo

uk107a Universala Kongreso de Esperanto
Montrealo, la 6-13an de aŭgusto 2022

Post du jaroj da nuligoj pro la pandemio, finfine eblis renkontiĝi reale en Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo. La kongreso estis planita jam por la jaro 2020, sed ĝi povis okazi nur nun. Alveno al Kanado eble ne estis same facila ol kutime, sed ankaŭ temis pri neeŭropa lando, kiu pli atente kontrolas eĉ alvenantajn eŭropanojn. Kroma aldono estis plenigo de reta saninforma enketilo, kiu tamen estis relative simpla afero. Mi fakte dubas, ĉu iu, kiu vere volas vojaĝi, respondus jese al demandoj pri sanstato.

La kongresejo estis en unu el la konstruaĵoj de la universitato de Kebeko en la urbocentro. La ejo estis bone funkcianta, nur la granda salono por la inaŭguro kaj vesperaj programoj troviĝis aparte, tamen en piedira distanco el la kongresejo. Krome en la kongresejo estis ankaŭ eksteruloj, plejparte studentoj, kio foje igis la vicojn en kongreseja restoracio iom pli longaj.

La programo estis kutima, eble pro pli malgranda partoprenantaro ol kutime. Min aparte interesis la prelegoj pri Kanado kaj ĝia lingvopolitiko. Mi informiĝis pri la batalo por la franca lingvo en Kebeko. La lingvopolitiko estas nuntempe tre modela, ĉiuj publikaj tekstoj estas kutime nur en la franca, kaj privataj komercaj tekstoj ofte ankaŭ nur en la franca, foje ankaŭ en la angla, sed kun malpli grandaj literoj. Tamen granda parto el la loĝantoj de Montrealo estas anglalingvaj, en iuj urbopartoj eĉ plimulto. La proporcio de franclingvanoj malrapide malkreskas en Kebeko, kvankam la proporcio de anglalingvanoj estas stabila. Kreskas la kvanto de homoj kiuj parolas iun alian lingvon.

La batalo por la franca lingvo ankaŭ kaŭzis, ke Kebeko dufoje voĉdonis por ricevi sendependecon, kaj en la lasta fojo en jaro 1995 preskaŭ duono estis por sendependeco. Poste, kun pli fortaj lingvaj rajtoj kaj plia aŭtonomeco, la emo sendependiĝi malkreskis.

Unu el lokaj indiĝenaj lingvoj, la aniŝinaba lingvo, estis instruata en la kongresa programo. Mi eksciis, ke en la aniŝinaba lingvo la vorto por la franca lingvo estas laŭvorte “la lignoboata lingvo” kaj la vorto por la angla lingvo estas prenita el la franca.

Ankaŭ en la kultura programo aperis indiĝena muziko, kiun en la nacia vespero prezentis irokezoj kaj inuitoj. La inuita virina gorĝa kantado estis io, kion mi neniam antaŭe aŭdis. Unu el la mirindaĵoj de la kultura programo estis monologa teatraĵo, kiun prezentis membro de LKK Garry Evans, kiu plenumis la rolon de S-ro William Mann, brita esperantisto el la tempo antaŭ pli ol cent jaroj. Temis pri la vizito de Ludoviko Zamenhof al Usono kaj Kanado okaze de Universala kongreso de la jaro 1910. La teatraĵon verkis Ĵenja Amis, ankaŭ LKKano. Por la malgrandaj LKK kaj organiza teamo vere ne mankis taskoj.

Aparta novaĵo estis la nova nivelo de KER-ekzamenoj, C2 do la plej supra, kiu egalas al denask-nivela lingvoscio. Nur unu persono partoprenis kaj trapasis la ekzamenon, kaj al mi li konfesis, ke la ekzameno estis malfacila. Kaj eĉ por bonparolanto ĝi ja devus esti tia. Mi mem ne kuraĝis provi. Jen nova defio al bone parolantaj esperantistoj.

La vetero komence atingis varmegon de pli ol 30 gradoj, sed post pluvo en lundo la temperaturo falis ĝis agrabla 20-25 gradoj.

uk

La kongreso estis la unua, kiun organizis la nova kongresa teamo, kiu funkcias en Slovakio, kien estonte ankaŭ la libroservo de UEA estos translokita. La nova teamo ankoraŭ ne ŝanĝis multajn aferojn, sed aperis kelkaj novaĵoj.

Unu el la novaĵoj estis la kongresa aplikaĵo instalebla al poŝtelefono. Ĝi montriĝis utila, eblis trovi novajn programerojn kaj lokojn. Tamen okazis almenaŭ du misoj: unu el la prelegoj pri Kanado estis laŭ aplikaĵo nuligita, sed ĝi fakte okazis; kaj unu el kunsidoj estis indikita al malĝusta salono, tamen la ĝusta salono estis tuj apude. En tiuj okazoj la uzantoj de la kongresa libro dum unuaj tagoj havis pli ĝustajn informojn, tamen ĝis la fino de la semajno la aplikaĵo montris sian utilecon.

Unu el la novaj programeroj aperantaj nur dum la semajno estis diskuto pri Ukrainio. Eŭgeno Kovtonjuk rakontis pri siaj spertoj en Ukrainio, de kie li alvenis, kaj respondis al demandoj. La programero pasis en bonhumora kaj paca etoso, kvankam inter la kongresanoj eventuale ekzistis diversaj opinioj pri la milito. Ukra­inio rolis ankaŭ en la kunsido de komitato de UEA, kie Kovtonjuk sukcesis insisti, ke la estraro de UEA decidu pri la eksigo de ĉefdelegito de UEA en Ruslando pro ŝia subteno al milito.

Ho ve, pro la nova kongresa organizado, aŭ eventuale temis pri la malorganiz­ateco de Centra Oficejo de UEA, ne plu estis disdonitaj la premioj pri 40- aŭ 50-jara seninterrompa membreco. Iom bedaŭrinde, ĉar mi post kelkaj jaroj atingos tiun nivelon.

Pro la manko de komunikado eventuale okazis tio, ke la kongresa libro reklamis la IKU-librojn je la prezo 15 eŭroj, sed la kongresa libroservo vendis ĝin tute laŭ kutimo de kongresaj libroservoj jam delonge, per 21 kanadaj dolaroj (proksimume 16 eŭroj). Tamen ĝenerale la nova kongresa teamo funkciis relative bone, eventuale helpis la malgranda nombro da ĉeestantoj. Kaj la IKU-programo estis tute kutima, eventuale eĉ pli ampleksa ol en kutimaj UKoj.

La ĉefa movada novaĵo estis, ke la komitato de UEA elektis novan estraron, kiu grandparte estas la malnova. Kaj la komitata kunsido, parte hibrida, ĉar kelkaj partoprenis distance, estis la sola loko, kie necesis porti maskojn. La rekomendo por uzi maskojn ekzistis, sed malmultaj ĝin sekvis. La postulo aperis post malsaniĝo de kelkaj kongresanoj. Ŝajne la nova realo estas, ke en ĉiu amasa renkontiĝo kelkaj personoj malsaniĝas je kovim-viruso. Do, temis ne pri la kongreso post pandemio, sed pri la kongreso dum pandemio, tamen malpli severa. La kongresaj organizantoj tamen sukcesis bone, malgraŭ malfacilaĵoj kiujn la pandemio kaŭzis.

Venontjare la kongreso okazos en Torino, Italio, kaj poste ekzistas plano por kongresi en Afriko, kvankam la fina decido ankoraŭ ne estas farita.

Jukka Pietiläinen

Foto de John Huang

Ĉi tiu artikolo aperis la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №3 (313).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/10/montrealo-33

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi