Litoviaj ĵurnalistoj: Pri tempo estonta pensante

litovio

La 10-11an de septembro 2022 ĉe la centrolitovia urbeto Aukštadvaris okazis la 15a Seminario-Kampadejo de Esperantistoj Ĵurnalistoj, do jubilea. Fakte, inter 23 partoprenantaj nur sep personoj estis ĵurnalistoj, kaj la ceteraj – legantoj. Solidigis la seminarion du gravuloj de Litova Esperanto-Asocio – prezidanto Povilas Jegorovas kaj ĝenerala sekretario Asta Nastaravičiūtė.

La “serioza” parto de la programo ne estis streĉa – nur du prelegoj. Iama melburnano (Aŭstralio), ĵurnalisto Vytautas Juška prezentis statistike farĉitan litovan elmigradon kaj analizis ĝin. Vigla enhave kaj prezente estis la prelego de la redaktoro Vytautas Ridikas el la iama BET-urbo Utena. Li per konkretaj ekzemploj ilustris, kiel li sukcesas pri eldonado de regiona gazeto. Dum la diskutado li prezentis sin adepto de Esperanto.

Oni ĝuis la tradiciajn vaporbanejon kaj Esperanto-teman kvizon. Kurioze, neniu el la ĉeestantoj respondis la ŝajne facilan unuan demandon: “Kie unue figuras ne Zamenhof, sed lia kreaĵo Esperanto”? La respondo estas simpla: en enciklopedioj. La tradicia komuna kantado de Esperanto-kantoj okazis kun daŭra interrompo. Pro kelkaj sportaj arduloj ni ĉiuj devis longe observi la korbopilkan matĉon inter la Litovia kaj Hispania teamoj (je nia seniluziiĝo la Litoviaj ludantoj malgajnis). La kantoj? Inter pli ol dudeko estis ankaŭ du ukrainaj – la ofte kantata “Bravaj falkoj” kaj la nova “Ho, ĉarma junulin’” (iom redaktita tradukaĵo de M. Lineckij “Okulojn nigrajn havas”).

La Seminarion kronis diskutado pri la senco kaj esenco de Esperanto. Ĝi ne estis anticipe preparita, tial la diskutantoj ofte deflankiĝis de la temo kaj parolis pri neligitaj aferoj. Menciinda estas la juna esperantistino Severija Marija Banaitytė (nepino de la konata esperantisto Valdas Banaitis), kiu tre aktive kaj valore kontribuis al la diskuto. Restis nesolvita la demando, ĉu la ĵurnalistaj seminarioj jam ĉesu, aŭ ĉu ili plue daŭru, eble en iom alia formo. Ni vivu kaj vidu! Multajn fotojn faris Choe Taesok. Ili estas publikigitaj en la Facebook-paĝo de Litova Esperanto-Asocio kaj en ties retejo: https://mallonge.net/rt.

Vytautas Ŝilas

Foto: Oni aŭskultas la prelegon de Vytautas Juška (Fotis Vytautas Ŝilas)

Ĉi tiu artikolo aperis la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №3 (313).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/10/litovio-53

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi