La Zamenhofa ekspozicio plu marŝas tra Litovio

ekspozicioLa migranta ekspozicio pri la vivo kaj agado de Ludoviko Zamenhof, lanĉita antaŭ kvin jaroj en aŭgusto 2017, plu marŝas tra Litovio. Ĝis nun ĝi estis eksponita en 36 Litoviaj urboj. Lastatempe ĝi estis aranĝita en la kulturcentro de Alytus, kulturcentro de Prienai, publika biblioteko de Kėdainiai, publika biblioteko de Biržai, kulturcentro de Rokiškis, publika biblioteko de Kupiškis, kulturcentro de Zarasai kaj publika biblioteko de Anykščiai.

En oktobro ĝi ekfunkcios en la publika biblioteko de Radviliškis. Entute ni planas eksponi ĝin en ĉiuj 60 distriktaj urboj de Litovio kaj en kelkaj aliaj urboj.

Ĉi tiu ekspozicio estas samtempe granda informprojekto pri Zamenhof kaj Esperanto ĝenerale. Okaze de la ekspozicio en la koncernaj urboj ĉiam aperas ampleksaj artikoloj pri Zamenhof kaj Esperanto en novaĵretejoj de tiuj urboj, en retejoj de tiuj institucioj, kiuj gastigas la ekspozicion, en paperaj gazetoj. Foje okazas ankaŭ specialaj elsendoj en lokaj radiostacioj kaj televidoj.

Povilas Jegorovas

Ĉi tiu artikolo aperis la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №3 (313).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/10/litovio-52

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi