Speciala oktobra oferto: Babiladoj de bonhumora Zamenhofano

ŝapiroLa 29an de oktobro 1897 naskiĝis Jakobo Ŝapiro (Jakub Szapiro, 1897-1911-1941), ruslanda, poste pollanda kaj sovetunia (1939-41) juda ĵurnalisto, instruisto kaj esperantisto, konata en Esperantujo kiel Joŝo; kunfondinto (1922) kaj prezidanto (1924-39) de Esperanto-Societo “Ludoviko Zamenhof” en Bjalistoko, ĉefdelegito de UEA por Pollando (1928-?); kelkfoja laŭreato de Internaciaj Floraj Ludoj, aŭtoro de La mondmilito kaj Esperanto (ruslingva, 1915), Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano (1921) kaj de la unua gvidlibro pri Bjalistoko en Esperanto (1922), tradukinto de pluraj verkoj el la jida, rusa kaj pola lingvoj.

Okaze de lia 125a naskiĝdatreveno la Libroservo de UEA dum la tuta oktobro ofertas lian spritan verkon Babiladoj de bonhumora Zamenhofano kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto. Mendu ĉe https://katalogo.uea.org/?inf=8220

En 2009 Valentin Melnikov recenzis la Babiladojn en La Ondo de Esperanto. Legu lian recenzon ĉe https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-sapiro.htm

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/10/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi