La Silka Vojo: nova filmo de MA-GA-Filmoj

silka

Alessandra Madella kaj Maximiliano Garcia (MA-GA-Filmoj) riĉigas nian filmo-kulturon per bela kaj interesa kreaĵo. La nova filmo temas pri la fama Silka Vojo. Ĝi prezentas la regionon, la homojn loĝantajn tie, ilian vivon, kaj ilian muzikon. Bone kompreneblaj voĉo kaj teksto en Esperanto akompanas la dekdu-minutan filmeton.

Spektu ĝin ĉe https://youtu.be/fYWUwtqeArI

Fonto: https://uea.facila.org

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi