JES 2022/2023

JESKio estas JES?. JES – la Junulara Esperanto-Semajno – estas la dua plej granda junulara Esperanto-aranĝo. Ĉiujare ĝi okazas ĉirkaŭ novjaro dum unu tuta semajno, kutime en Germanio aŭ Pollando. Ĉi-jare ĝi okazas jam la 13an fojon! JES 2022/2023 okazos apud Oranienburg, norde de Berlino, de la 28a de decembro ĝis la 4a de januaro. Organizas ĝin grupo de aktivuloj (se vi pretas helpi, via helpo estas bonvena!).

Kune kun pli ol 150 homoj el multaj landoj ni babilos, diskutos, lernos, ludos, festos kaj ĝuos ene de unika etoso!

Atendas vin agrabla tempo, renkontiĝoj kun interesaj homoj kaj multaj bonaj travivaĵoj!

Eksciu pli pri kio okazos dum JES ĉe la programo kaj aliĝu!

Fonto: http://jes.pej.pl/eo/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi