Por malkovri Amerikon, oni bezonas italon

italo

Mi konsentas. Li, Kristoforo Kolombo, malkovris Amerikon hazarde, ĉar li havis tute alian celon: atingi Hindujon, sed eraris pri la kalkuloj. Aliflanke li malkovris ĝin kaj, kiel diras itala amuza poemeto: se li havus la modernajn maristajn ilojn, li eble malkovrus dekon da ili. Sed kial mi rakontas pri la malkovro de Ameriko, kiam mi devas paroli pri la ĉi-jara itala Esperanto-kongreso, kiu okazis en Breŝo [Brescia] en norda Italujo, de la 20a ĝis 27a de aŭgusto?

Mi parolas pri tio, ĉar ankaŭ italaj esperantistoj estas italoj kun la samaj virtoj kaj malvirtoj de Kristoforo Kolombo aŭ Marko Polo. Ili estas nekonsciaj pri la realo kaj sekvas siajn revojn. La ĉefa mesaĝo al la esperantista mondo, kiun oni ricevas de la ĉi-jara itala kongreso estas, ke Zamenhof ne mortis, ke liaj idealoj pri frateco inter la popoloj kaj interkompreniĝo estas io, pri kio oni fiere rajtas paroli al la neesperantistoj, kvazaŭ ni estus en la esperoplena komenco de la pasinta jarcento, kvazaŭ ne estus okazanta milito tute proksime, kiu provas egali pro krueleco kaj katastrofoj la antaŭajn militojn.

Kaj pri tio ili abunde parolis al la neesperantistoj dum la lasta semajno de aŭgusto, per la helpo de alia nerealisma italo, la urbestro de Breŝo, kiu deklaris la kongreson parto de la kultura aktivado de la urbo kaj donacis al la esperantistoj ĉion, kion li povis donaci, ekzemple normalan urban aŭtobuson regule transportantan la urbanojn dum la kongresa semajno, kiun oni tute repentris per reklamo pri Esperanto, kaj ankaŭ rabatitajn biletojn por la urbaj trafikiloj por la kongresanoj. Krome oni faris la vesperajn ĉefe muzikajn programojn en bela renesanca korto de iama urbestrejo en ĉeesto de la loka neesperantista publiko. Esperantistoj kaj breŝanoj ĝuis koncertojn de Jomo, Kimo, Nissim, Raggi kaj teatraĵon en la itala pri la vivo de Zamenhof de Mario Migliucci. Sed, por tiuj kelkaj breŝanoj, kiuj ankoraŭ ne sciis pri Esperanto, oni projekciis en la kadro de somera film-serio de la urbo filmon pri la vivo kaj morto de la itala esperantisto-anarĥiisto, Giuseppe Pinelli, iam arestita por havi kulpulon de atenco, pri kiu li estis tute senkulpa.

Malgraŭ tio, ke la kongreso okazis en la sama semajno, kiel la TEJO-kongreso en Nederlando, la esperantista partopreno estis abunda kiel kutime kaj venis pli ol 200 homoj el la tuta Eŭropo, eĉ el Islando aktive partoprenis. Afrikanoj ne ricevis la eŭropan Schengen-vizon, sed la unuagradan kurson gvidis nova italo, Mian Salam Shany, pakistandevena esperantisto loĝanta en Breŝo. Vi komprenas, ke la multkultura socio en Italujo estas jam realaĵo. La kurson por progresantoj gvidis Marc Giraud el Francujo.

Eble mi devas diri ankaŭ ion pri la enhavo de la kongreso, kies temo estis: “Paco ne okazas hazarde: la aktiva rolo de ĝemel-urbaj rilatoj en la konstruo de eŭropa popolo”. Kaj ĝi ne rolis nur formale en la anoncoj pri la kongreso, kiel kutime okazas (kiu el la legantoj povas memori la kongresan temon de la laste ĉeestita kongreso?). Oni serioze debatis pri ĝi, ankaŭ kun politikaj reprezentantoj de la urbo, kvazaŭ en Eŭropo la pluraj eŭropaj popoloj ne estus nun ĉefe okupataj pri luktado inter si, pri kiu gajnas kaj kiu malgajnas pro la manko de gaso. Kaj krome, ĉiam en la kadro de kunlaborado inter eŭropaj urboj per la programo “Erasmus” Teresa Pomorska el Pollando venigis grupon de 27 lernantoj, kiuj partoprenis la kurson pri Esperanto.

Sed krom la debatoj pri la kongresa temo okazis du seminarioj unu pri mond-politikaj temoj (kiuj, krom italoj, pretas nun paroli pri tiaj temoj?). Ĉi tiu unua seminario estis gvidata de Javier Alcalde, konata kataluna hispano, kiu priskribis detale la problemojn ĉirkaŭ la mediteranea maro, de Maroko al Turkujo tra Tunizio, Egiptujo kaj Israelo kaj Libano. Vi povas imagi la emociojn, kiujn vekis la debato pri la suferoj de la homoj en ĉi tiu parto de la mondo, kiun franca klerulo iam nomis “la kontinento Mediteraneo”, kaj kiu nun malsanas pro problemoj kaŭzataj de aliaj kontinentoj.

La dua seminario estis pli teĥnika. Ĝi estis gvidata de Debora Rossetti pri sociaj retejoj, kaj kiel utiligi ilin por Esperanto. Ne ĉiuj esperantistoj kun aĝo preter tridek jaroj povas facile salti de Instagram al Telegram aŭ anonci en TikTok, sed Debora povas.

Italaj kongresoj, malgraŭ ĉio, ankoraŭ provas konkurenci kun la universalaj kongresoj pri la daŭro, unu semajno, kaj pri la enhavo. Fakte krom la kursoj, okazis kunvenoj de instruistoj. Italujo havas italan sekcion de ILEI. Kaj okazis ankaŭ ekzamenoj en pluraj niveloj de la Itala Instituto de Esperanto.

Necesas diri, ke la italo, kiun oni devas danki pro ĉio estas Luigi Fraccaroli, loĝanta en Breŝo, prezidanto de la itala landa asocio, ŝatanto de Eŭropo, de ĝemelaj urboj kaj de paco.

Mi preskaŭ finis mian rakonton, sed mi devas aldoni, ke ĵurnalistoj ankaŭ de la nacia televido venis filmi kaj intervjui, kaj aperis multaj artikoloj. Ni aldonu plian plaĉan anekdoton, kiun mi spertis persone. Dum ekskurso al Verono, la Esperanto-ekskursantoj vizitis la domon de Julieta kaj Romeo, kaj apud ĝi la grupo marŝis malantaŭ sia flago, kiam oni renkontis kaj rekonis kaj aplaŭdis la internacie konatan operkantiston Placido Domingo, kiu haltis, alproksimiĝis al la flago kaj malkovris ke temas pri Esperanto, lingvo, kiun li ĉiam subtenis kaj nun finfine volas lerni.

Do, la venontan jaron, se vi ne venis ĉi-jare al la lando, kie, laŭ Goeto, la citronoj floras kaj la oranĝoj brilas tra la malhela foliaro, venu por partopreni la Universalan Kongreson de UEA, okazontan en Torino, kaj la kongresojn de ILEI kaj TEJO okazontaj apud Venecio. Ĉio okazos en Italujo post unu jaro, kaj vi povos iomete infektiĝi pri la itala nerealismo, kiu portis al la malkovro de Ameriko kaj povus porti al la progreso de Esperanto.

Renato Corsetti

Ĉi tiu artikolo aperis la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №3 (313).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/10/italujo-3

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi