ILEI kongresos ĉeeste en 2023

ileiPost tri sinsekvaj nur-virtualaj Kongresoj, la 56a Kongreso de ILEI denove okazos ankaŭ en ĉeesta medio ekde la 5a ĝis la 12a de aŭgusto 2023 en la strandurbo Linjano Orsabla (itale: Lignano Sabbiadoro) situanta mezvoje inter Venecio kaj Triesto, en ampleksa kongresejo, kiu permesos al ĉiuj kongresanoj loĝi manĝi, labori kaj ankaŭ ferii en la sama feria vilaĝo.

La kongresejo disponas, kaj senpage disponigas al la kongresanoj privatan plaĝon, akvoparkon, olimpikan naĝejon, plurajn altrange ekipitajn sportajn spacojn kovritajn kaj malfermajn.

La ĉefa temo de la Kongreso estos: “Instrui Esperanton en lernejoj”. La ĉeftemo certe vekos la intereson de nur de esperantistoj, sed ankaŭ de profesiuloj pri instruado de aliaj lingvoj, universitataj ͏esploristoj kaj profesoroj, ĵurnalistoj kaj ĝenerala publiko; unuvorte ̓iuj, kiuj iel dediĉas sin al la temo, ĉu profesie, ĉu ne.

Ni atendas vian aliĝon kaj viajn kontribuaĵojn ĉu pri la kongresa temo, ĉu pri aliaj pedagogiaj temoj, ̓ĉu por la Lingva Festivalo, aŭ por la Internacia Vespero, ktp. Vi povas indiki pri viaj ofertoj kaj kontribuoj kaj en la aliĝilo kaj per retmesaĝo al ilei.kongresoj@gmail.com.

La limdato por sendo de la proponataj kontribuaĵoj estas la 31a de januaro 2023, por ke ili certe estu aldonita al la provizora programo de la Kongreso. Por ̓ĉiu via kontribuaĵo, prelego aŭ alispeca kontribuaĵo, bonvolu sendi al ni (ilei.kongresoj@gmail.com):

– titolon de la kontribuaĵo;
– vian kompletan nomon;
– daŭron de la prezentado;
– ĉu vi prezentos ĉeeste aŭ rete;
– du- ĝis maksimume kvin-linian priskribon de la kontribuaĵo;
– du- ĝis maksimume kvin-linian biografion de vi;
– vian foton.

Kiel kutime, vi povos ĝui ankaŭ ekskursojn, Lingvan Festivalon, spektaklojn, ktp.

Vi trovos ĉiujn detalojn pri aliĝo en la kongresa retejo: https://2023.kongreso.org.

Bonvolu memori, ke la malplej kosta aliĝkotizo validas ĝis la 31a de decembro 2022, do bonvolu tuj aliĝi por ne atendi la duan periodon de la kotizo.

Laura Brazzabeni
ILEI-Estrarano pri kongresoj

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi