Bonvenon al Luminesk’

luminesk

Luminesk’ 2022/23 okazos de la 28a de decembro 2022 ĝis la 3a de januaro 2023 en Heilbronn (Germanio). Luminesk’ estas internacia silvestra renkontiĝo de Germana Esperanto-Asocio kaj daŭrigo de la antaŭe private organizita “Internacia Festivalo”. Ĝi okazos la sepan fojon kaj enhavas varian kaj altkvalitan programon: lingvokurson, prelegojn kaj diskutrondojn, ekskursojn kaj kulturan vesperan programon. La partoprenantoj venas el sep-ok landoj.

Heilbronn estas la sesa plej granda urbo en Baden-Württemberg kun 126 mil enloĝantoj en la nordo de la lando; ĝi situas apud la rivero Neckar, 50 km for de Stuttgart. Heilbronn estas grandurbo en la regiono Heilbronn-Franken. En Heilbronn kunligiĝas grandurba etoso kun ŝvaba gemuteco. La vinurbo apud la rivero Neckar montras tradicion kaj modernan urboevoluadon.

Pliajn informojn legu ĉe https://www.esperanto.de/eo/luminesk-eo

Kontakto: Andreas Diemel
Retpoŝto: demandoj@luminesk.de
Telefono: en Germanujo: 0800 3 36 36 36 64 (senkosta); internacie: +49 203 29 64 877 (fiksreta)

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi