BET-56: 263 aliĝintoj el 31 landoj

bet

Kun konsidero de la surlokaj aliĝoj, al la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, sukcese okazintaj la 9-16an de julio 2022 en Klajpedo (Litovio), aliĝis 263 aliĝintoj el 31 landoj. La plej multaj aliĝintoj estas el Litovio – entute 116 personoj, t. e. 44% de la tuta BETanaro.

Vidu la laŭlandan tabelon de la aliĝintoj al BET-56.

116 Litovio
23 Pollando
18 Latvio
15 Germanio
13 Ruslando
9 Francio, Italio
7 Estonio, Pakistano
6 Ukrainio, Finnlando
5 Hungario
3 Usono, Ĉeĥio
2 Israelo, Serbio, Svedio, Hispanio, Slovakio, Svislando

1 Aŭstralio, Aŭstrio, Belgio, Belorusio, Islando, Koreio, Kubo, Luksemburgio, Malio, Nederlando, Portugalio,
Entute: 263 personoj el 31 landoj.

Bedaŭrinde, pro la neebleco ricevi la EU-vizojn, al Klajpedo venis neniu el la aliĝintoj el Ruslando kaj Belorusio, kaj reale partoprenis ĉirkaŭ 230 personoj.

Povilas Jegorovas
prezidanto de la Organiza Komitato de BET-56

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/10/bet-138

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi