Eŭskio: Esperanto en porpaca evento de Unesko

eŭskioOkaze de la 20a Internacia Tago pri Paco, Ne-Registaraj Organizoj partneraj kun Unesko, kunlabore kun la guberniaj (eŭskaj) instancoj, organizas grandan eventon la 17an de septembro 2022 en Toloso (Eŭskio, norda Hispanio). Antaŭ tri jaroj Esperanto estis elektita kiel unu el la kvar laborlingvoj de la evento, sed ĝi devis okazi en 2020 kaj estis prokrastita al 2022 pro la pandemio. Tamen multaj el la organizoj, kiuj kontribuis al la evento per sendo de filmeto de koruso kantanta por paco, estas esperantistaj aŭ kontaktitaj per nia informkampanjo.

En la programo de la evento partoprenos internacia koruso, gvidata de Zdravka Boytcheva, kun kantistoj el multaj landoj kaj kontinentoj, kantantaj en Esperanto. Ankaŭ okazos podia diskuto pri paco kun po unu reprezentanto el ĉiu koruso: Linda Le Nepveu reprezentos nian koruson. Unu el la celoj de la podia diskuto estas konfidi pli da respondecoj pri Unesko-agado al junuloj, kaj ĉiuj podianoj estos junuloj, krom Michel Thouzeau, la iniciatinto de la evento kaj de jardekoj organizanto de tiaj eventoj. La eventon eblos spekti per Jutubo.

Ĉiujn informojn vi trovos en la speciala retejo de la evento https://www.bakea.eus/

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/09/unesko-29

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi