UIAE: Nova asocio de esperantlingvaj advokatoj

uiaeEstis fondita la Unio Internacia de Advokatoj Esperantlingvaj (UIAE). Tiun grupon kunordigas doktoroj Miguel Faria de Bastos kaj José Querino de Macêdo Neto, el Brazilo. La ĉefaj celoj de la nova asocio estas la integriĝo de advokatoj el la tuta mondo, same kiel la interŝanĝo de informoj kaj spertoj en la kampo de Juro. Ĉiu advokato (laboranta aŭ emerita), advokatfirmao aŭ staĝanto povas aliĝi al la UIAE. La formaligo de akcepto tamen dependas de aprobo de la estraro.

UIAE havas siajn proprajn retejon kaj podkaston. La statuto legeblas en ĝia retejo. La aliĝo estas senpaga kaj devas esti farita ĉe www.uiaeesperanto.com.

Fonto: http://esperantoilustrita.blogspot.com

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi