Seminario en Nederlando pri mastrumado de organizoj

seminario

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas la internacian seminarion ‘Mastrumado de Organizoj – Revivigo de junulara agado postpandemie’. La seminario donos la eblon al 12 junuloj de membroŝtatoj de KdE diskuti kaj lerni pli pri la temo de aktivado de junuloj post la KOVIM-pandemio.

Per la seminario, la partoprenantoj havos la eblon:

  • Lerni pri la ena funkciado de TEJO kaj junularaj organizoj ĝenerale, kiel profiti de la oportunoj kiun la nia reto oferas al la junuloj kaj asocioj kiuj partoprenas la asocion
  • Kundividi ideojn kaj aŭskulti spertojn pri kiel mastrumi organizojn, varbi novajn aktivuloj, organizi agadojn, ktp.
  • Konektiĝi kun aktivuloj de aliaj landoj, komenci labori por kandidatiĝi kun internaciaj projektoj kaj motiviĝi por plie kaj plue agi por subteni junularan agadon en la postpandemia tempo.

Aldone, dum ĉi tiu seminario ni celas ke la partoprenantoj pretigu planojn por aktivigi junulojn en TEJO, iliaj landaj sekcioj kaj surloke.

La seminario okazos de vendrede 28a de oktobro (alventago) ĝis merkredo 2a de novembro (forirtago). La labortagoj de la seminario estas de la 29a de oktobro 2022 ĝis la 1a de novembro 2022. La partoprenantoj dum la seminariaj datoj loĝos en Roterdamo, Nederlando. La unua parto okazos en la apuda urbeto Delft (duonhoron de vojaĝo), dum KKPS (Klaĉ-Kunveno Post-Somera) (29an kaj 30an de oktobro) kaj poste en Roterdamo (31an de oktobro kaj 1an de novembro).

Por partopreni la seminarion, ni serĉas 12 partoprenantojn. La partopreno kostas 50 eŭrojn po persono, pagota al TEJO. La loĝado kaj manĝado estos organizitaj kaj kovritaj de la organizantoj, kaj ni repagos ĝis 200 eŭrojn por vojaĝaj kostoj. La partoprenantoj respondecos pri sia propra asekuro.

La partoprenantoj:

  • Estas entuziasmajn esperantinstojn junulojn inter 18-35 jarojn;
  • Loĝas en membroŝtato de la Konsilio de Eŭropo (vi povas trovi la liston ĉi tie);
  • Kapablas ĉeesti la tutan seminarion;
  • Pretas dormi en komuna ĉambro;
  • Respektas diversecon kaj fervore lernemas;
  • Estas interesitaj pri demokratio kaj tutmonda civitaneco post la KOVIM-pandemio;
  • Aktivemas pri junulara agado.

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie antaŭ dimanĉo, la 9an de oktobro 2022. Se vi havas dubojn aŭ demandojn, ne hezitu kontakti Karlos je karlos.peskera.alonso@tejo.org por ricevi respondojn kaj klarigojn.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas virinojn, neduumulojn, transulojn kandidatiĝi.

Fonto: https://www.tejo.org

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi