Post dek Kulturaj Esperanto-Festivaloj, kiuj okazis inter 1986 kaj 2013 en skandinaviaj landoj, iom surprize aperis la invito de Kultura Centro Esperantista kaj Studenta Esperanta Ligo (du organizoj ligitaj al la Esperanta Civito) al la 11a KEF en La Chaux-de-Fonds en Svislando de la 9a ĝis 15a de aŭgusto 2022. Ĝi allogis min pro pluraj kialoj – pro mia deziro, finfine viziti tiun ĉi faman esperantistan centron, sed aparte pro la mirige abunda programo. Precipe pro la anonco de koncertoj de pluraj el miaj plej ŝatataj esperantistaj kantistoj mi ne povis rezisti aliĝi.
Kaj efektive la KEF eĉ alte superis miajn atendojn. Laŭ partoprenantaro temis nur pri malgranda aranĝo, ni estis 20 plentempaj partoprenantoj, al kiuj aldoniĝis 10 partatempuloj, kiuj venis plejparte por kontribui al la programo kaj restis nur unu aŭ du tagojn. Sed laŭ la programo, la KEF apartenis al la plej bonaj aranĝoj, kiujn mi iam ajn vizitis.
Aparte ĝojiga estis la ĉeesto de Kajto, famega muzikgrupo konsistanta nun el la duo Ankie kaj Nanne. Ili faris ne nur belegan koncerton por ni, sed ankaŭ kantigis nin dufoje en muzika ateliero per siaj jen pensigaj, jen amuzaj, sed ĉiam mirinde harmoniaj kantoj. Ili partoprenis la tutan KEF kaj zorgis ankaŭ ekster siaj programeroj pri agrabla atmosfero. “Mi ne sciis, ke Kajto estas tiel simpatia”, – diris KEFano, kiu konis la muzikgrupon antaŭe nur el la reto.
Plia elstara programero estis por mi la koncerto de Chiara Raggi. Ŝiaj kantoj estas plenaj je sentoj kaj emocioj, kaj estis aparte bele ĝui ilin de proksime en malgranda rondo. Sukcesaj estis ankaŭ koncerto de Anjo Amika en preĝejo kaj la koncerto de JoMo en la lasta vespero: Li sukcesis dancigi pli-malpli ĉiujn KEF-anojn. Unu semajnon poste li ripetis sian koncerton en la Itala Esperanto-Kongreso, kie malgraŭ dekobla partoprenantaro dancis apenaŭ pli da homoj.
Menciindas krome diversaj korpaj ekzercoj, ekzemple pri jogo kaj ĉigongo, kaj aparte la masaĝoj de Katalin Faragó, kiuj freŝigis nin korpe kaj anime; ŝi klarigis al ni ankaŭ la Yumeiho-terapion. Sukcesaj estis ankaŭ multaj pliaj programeroj, ekzemple de Giuliano Turone, kiu aktore prezentis al ni diverslingvajn tradukojn de Dia Komedio de Dante, kaj ronda tablo pri la Esperanta kulturo en la 2020aj jaroj.
Al la sukceso de la festivalo kontribuis ankaŭ la internacieco – ni venis el ok diversaj landoj kaj apenaŭ krokodilis – kaj la bonegaj manĝoj kuiritaj de nia organiza teamo en KCE. La partoprenantoj ĉiurilate tre kontentis pri la aranĝo. La sola malagrablaĵo estis, ke komence iuj kontribuantoj seniluziiĝis pro tio, ke al iliaj bone preparitaj programeroj venis, pro alia samtempa aranĝo, preskaŭ neniu el la malgranda KEFanaro. Post tiu sperto oni klopodis laŭeble oferti ĉiujn programerojn unu post la alia.
Ankaŭ el financa vidpunkto, ni estis tre kontentaj: Dum en BET-56 oni postulis krompagon por jam plene antaŭpagitaj servoj pro inflacio kaj en la Itala Kongreso oni petis krompagojn pro turisma kotizo kaj filmo en publika kinejo (kiujn origine la gastiganta urbo promesis transpreni), en KEF oni pagis malpli ol atendite. La organizantoj akceptis eŭrojn anstataŭ frankojn ankoraŭ je la tre favora kurzo 1 je 1, ili donacis al ni la nove aperintan komikson Esperantio vivas pri la celoj kaj strukturo de la Esperanta Civito, kaj aparte menciindas, ke la kostoj por tranoktado inkluzivis turisman karton, per kiu ni povis tute senpage vojaĝi per ĉiuj trajnoj kaj busoj en la kantono Neuchâtel kaj viziti tie ankaŭ, same senpage, la muzeojn. En La Chaux-de-Fonds, aparte plaĉis al mi la Horloĝa Muzeo (pli el arta ol el teknika vidpunkto) kaj la Muzeo pri Belaj Artoj (kun pentraĵoj i.a. de Van Gogh).
Resume, temis pri belega kaj tre harmonia aranĝo. La unua KEF en Svislando estis tre sukcesa – eble nur kvalite, sed tio ja plej gravas. Ĝi pruvis, ke la Esperanta Civito kapablas riĉigi nian kulturon ne nur per eldonaĵoj, sed ankaŭ per interesegaj aranĝoj. Jam ekzistas plano okazigi la festivalon ekde nun ĉiusomere en La Chaux-de-Fonds, la venontan fojon antaŭ la UK en Torino.
Ulrich Matthias
La supra foto: Nia svis-ital-hispan-hungara organiza teamo, la “Abeletoj”, ricevis multege da laŭdo (Ulrich Matthias).
Ĝi estas artikolo el la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №3 (313).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/09/svislando-2