Aliĝu al la teamo de E@I en Slovakio

slovakio

Danke al subteno de Eŭropa Unio, E@I gastigas junajn volontulojn en sia oficejo en Slovakio jam dum sep jaroj. Se vi ŝatus subteni la movadon kaj agadon de E@I dum kelkaj monatoj, ne hezitu, kandidatiĝu!

Ni havas nun unu lokon por staĝant(in)o por tri monatoj: de oktobro ĝis decembro 2022. Kandidatiĝi povas nur loĝantoj de Eŭropa Unio (inkluzive de Slovakio) havantaj inter 18 kaj 30 jarojn. Rekompenco (manĝmono kaj poŝmono): 360 eŭroj monate + loĝado kaj vojaĝkostoj al/de Slovakio.
Staĝanto kadre de Eŭropaj Solidarecaj Korpusoj rajtas esti ankaŭ persono kiu iam faris jam volontuladon kadre de iu eŭropunia projekto.

Aldone ni havos lokon por volontul(in)o ekde januaro aŭ septembro 2023 por 8-12 monatoj. Kandidatiĝi povas ĉiu loĝanto de Eŭropa Unio aŭ najbara al EU lando kiu aĝas inter 18 kaj 30. Rekompenco (manĝmono kaj poŝmono): 300 eŭroj monate (nete) kaj senpaga loĝado kaj vojaĝkostoj al/de Slovakio.

Limdato por kandidatiĝi: la 18a de septembro 2022.

Kandidatiĝu kaj aliĝu al nia teamo!

Legu pli ĉe: https://ikso.net/evs; demandu ĉe: info@ikso.net.

Fonto: www.facebook.com/ikso.net

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi