Jubileoj kaj memordatoj por septembro 2022

septembro

9. Antaŭ 160 jaroj naskiĝis Albert Steche (1862-19??-1943), germana entreprenisto, politikisto (deputito de la parlamento de Saksio, 1909-18) kaj esperantisto, propagandisto kaj mecenato de Esperanto, aŭtoro de pluraj artikoloj kaj broŝuroj, prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (1920-25).

10. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Stasys Gaidamavičius (1947-1967-2008), litova inĝeniero, kamenfaristo kaj esperantisto, aŭtoro de 100 demandoj kaj respondoj pri Esperanto (1977) kaj Litovaj-Esperantaj konversacioj (1994), aktivulo de SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado) kaj estro de ties magnetofona servo, redaktoro de la samizdata bulteno Kurte (1979-82).

10. Antaŭ 50 jaroj mortis Tomáš Pumpr (1906-1926-1972), ĉeĥa juristo kaj esperantisto; elstara tradukanto, inter kies tradukoj estas Bukedo el ĉeĥaj naciaj mitoj de K. J. Erben (1938), La bapto de caro Vladimir de K. Havlíček Borovský (1952), Invito de Č. Knobloch (1968), Sileziaj kantoj de P. Bezruč (kun aliaj, 1970), Majo de K. H. Mácha (1997), Poŝatlaso de la mondo (kun aliaj, 1971), pluraj tradukoj en Ĉeĥoslovaka antologio (1935) kaj multaj aliaj verkoj inkluzive de tri operoj; aŭtoro de esperantologiaj studoj, redakciano de La Nica Literatura Revuo, membro de la Akademio de Esperanto (AdE, 1962-72).

13. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Canko Ignev (1922-1932-2014), bulgara teatra aganto, direktoro de la Armea Teatro en Sofio kaj esperantisto; aŭtoro kaj tradukinto de pluraj artikoloj kaj libroj, interalie, de Ŝtonamaso (1995) de I. Vazov kaj Kaliopa de P. Javorov (1997), fondinto kaj gvidanto de la fondaĵo “Socio kaj Esperanto”, redaktoro de Enciklopedio de Esperanto-movado en Bulgario (neeldonita).

13. Antaŭ 65 jaroj naskiĝis Aleksandr Borisoviĉ Ŝevĉenko (1957-1979-2012), rusa inĝeniero, ĵurnalisto kaj esperantisto, fondinto (1992) kaj direktoro de la eldonejo Impeto, redaktoro de Moskva Gazeto (1990-95), kompilinto de Rusa-Esperanta vortaro (2004), Esperanta-rusa vortaro (2006), Ilustrita enciklopedio de akvariaj fiŝoj (2007), Rusa-Esperanta biblia frazaro (2009).

19. Antaŭ 10 jaroj mortis Zofia Banet-Fornalowa (1929-1963-2012), pollanda judino transvivinta Holokaŭston, instruistino de historio kaj esperantistino; aŭtorino de pluraj artikoloj kaj de kelkaj libroj pri la Esperanta teatro kaj pri la historio de Esperanto, inkluzive de La familio Zamenhof (2000), Antoni Grabowski: eminenta Esperanto-aganto (2001), kaj La pereintoj in memoriam (2003); gvidantino de la Varsovia teatra grupo Espero, en kiu ĉefrolis ŝia edzo Jerzy Fornal.

20. Antaŭ 105 jaroj mortis Émile Boirac (1851-1900-1917), franca filozofo, rektoro de la universitatoj de Grenoblo (1898-1902) kaj Diĵono (1902-17), spiritisto, kaj eminenta esperantisto; prezidanto de la unua Universala Kongreso de Esperanto (Bulonjo-ĉe-Maro, 1905), la unua prezidanto de la Lingva Komitato (LK, 1905-17) kaj de AdE (1908-17), kunfondinto (1912) kaj la unua prezidanto de la Monda Asocio de Spiritismaj Esperantistoj; membro de la Komitato de la Delegacio por Akcepto de Internacia Helplingvo; aŭtoro de la trivoluma Plena Vortaro Esperanto-Esperanta kaj Esperanto-Franca (1909–10), Ŝlosileto kvarlingva franca, angla, germana, latina de la lingvo internacia Esperanto (1903), Perdita kaj retrovita (1904), Qu’est-ce que l’espéranto? (1906), Pri la homa radiado (1906), Vortaro de la oficialaj radikoj de Esperanto (1911), Fundamentaj principoj de la vortaro Esperanta (1911) k. a.; tradukinto de kelkaj libroj, i.a. de Monadologio de G.-W. Leibniz (1902).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 38-40).

21. Antaŭ 75 jaroj mortis Heinrich August Luyken (1864-1904-1947), germania kaj brita komercisto; sekretario (1922-26) kaj prezidanto (1926-28) de KELI; aŭtoro de kvar Esperanto-romanoj: Paŭlo Debenham (1912), Mirinda amo (1913), Stranga heredaĵo (1922), Pro Iŝtar (1924).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 183-184).

22. Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Julia Isbrücker (frauline: Dirksen, 1887-1909-1971), nederlanda esperantistino, membro de la Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado (1926-33), kunfondinto de la Internacia Cseh-instituto (1930) kaj de la Universala Ligo (1942), kiun ŝi reprezentis en internaciaj mondfederistaj kongresoj, aŭtoro kaj tradukinto de kelkaj libroj en Esperanto; honora membro de UEA; edzino de Johannes Isbrücker (prezidanto de Akademio de Esperanto, 1948-63).

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu listo de jubileoj kaj memordatoj en septembro 2022 aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/09/septembro-10

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi