Tempoj kaj Urboj: Jaroslavlo 2022

Jaroslavlo

La 24-29an de aŭgusto en Jaroslavlo (Ярославль) pasis la dua renkontiĝo “Tempoj kaj Urboj” (TkU). Estas ideo de MEA MASI organizi ĉiujaran turisman renkontiĝon en diversaj urboj. Same kiel pasintjare en Penza, la renkontiĝon en Jaroslavlo organizis Jelena Kuznecova (Samara) kun organiza helpo kaj financa subteno de MASIanoj. La eventon partoprenis ĉ. 30 homoj el pli ol dek urboj.

La temo de TkU-2022 estis “Klerigado”, kaj la renkontiĝo sekvis la temon. La profunda esperantlingva prelego de Nikolao Gudskov (Moskvo) “Marko Zamenhof – eminenta edukisto” montris, ke la patro de Ludoviko multe kontribuis al intereso de la filo pri lingvistiko kaj, spite al la stabiliĝinta mito, neniam bruligis la zamenhofan manuskripton de la unua lingvoprojekto. Irina Gonĉarova gvidis la dulingvan seminarion pri diverseco de Esperanto-lerniloj, kiun kontribuis pli ol dek ĉeestintoj – de interesiĝantoj pri nia lingvo ĝis spertuloj. Ĉiu elektis por si iun lernilon, analizis ĝin kaj rakontis en la rusa aŭ en Esperanto pri ĝia strukturo.

Estis speciale ĉarme, ke niaj komunaj kunvenoj okazis en vera lernejo, kies direktoro Nikolao Kontrov estas bona esperantisto kaj tre agrabla homo. Kore kaj hejmece li akceptadis nin, montris la lernejon, disponigis al ni la komunan salonon kun projekciilo kaj malavare nin regaladis. Eĉ pli: evidentiĝis, ke Nikolao Kontrov estas ŝatanto, kolektanto kaj plenumanto de Esperantaj kantoj, kiujn li verve kantadis kune kun la profesia muzikistino Svetlana Dudaleva (Jaroslavlo) kaj ŝiaj Esperantaj gelernantoj, ĉe pasia subteno de Aleksandr Ĥrustaljov (Dimitrovgrad). Alvorte, multaj spertis, ke komuna kantado estas unu el la plej bonaj lingvolerniloj!

Konatiĝi kun Jaroslavlo al ni helpis bonegaj ekskursoj. Tra la mirinde bela urbo gvidis nin la jaroslavlano Georgij Kontrov, kiu rakontis en Esperanto pri vidindaĵoj de la ĉefurbo de la Ora Ringo. Dum la etosplena vizito al Karabiĥa — la bieno de N. A. Nekrasov — antaŭ la ekskursoj kaj kvietigaj promenadoj Aleksandr Mitin (Niĵnij Novgorod) deklamis poemojn de Nekrasov, kiujn li tradukis. Tre informriĉan ekskurson al la 300-jara teksa fabriko “Krasnij Perekop” organizis por dezirantoj eksa jaroslavlanino Maria Verzun (Sankt-Peterburgo). Nikolao Gudskov prelegis pri Gregor Mendel, kiu en 1865 raportis al la sciencista komunumo pri la rezultoj de siaj eksperimentoj, kiuj iĝis la unua paŝo al la nuntempa genetiko.

Nepre menciindas ankoraŭ du gravaj programeroj. Tatjana Loskutova (Ivanovo) gvidis la konversaciajn rondojn por deko da komencantoj kaj progresantoj. Grandan tradukistan maratonon, organizitan de Jaroslavna Puŝkarskaja (Dimitrovgrad), resumis arda komuna diskuto pri la plej ĝustaj tradukoj de la problemaj tekstofragmentoj. Cetere, Jaroslavna organizis por emuloj praktikadon de ĵonglado.

Por ne enuigi la legantojn mi ne menciu aliajn ekskursojn, ludojn, koncertojn, eventojn kaj eventetojn. Sed gravas konstati, ke la etoso de la renkontiĝo restis vere komforta kaj amika. Vi diros: tio ja estas normo por esperantistaj renkontiĝoj. Vere. Sed en la nova realeco tiu ĉi kutimaĵo estis submetita al la elprovo – kaj ĉi-foje inde eltenis ĝin.

Irina Gonĉarova
kunordiganto de MEA MASI

Ĝi estas artikolo el la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №3 (313).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/09/ruslando-35

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi