La Ondo jubileas: 1000 tagoj da senĉesa informado

1000 tagoj

Hodiaŭ, la 26an de septembro, je la 269a tago de la 2022a jaro, la novaĵretejo La Ondo de Esperanto havas interesan jubileon. Jam dum 1000 sinsekvaj tagoj ekde la 1a de januaro 2020 en nia novaĵretejo ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto. Ni memorigas, ke ĉi tiu retejo estis lanĉita la 2an de septembro 2010 kiel La Balta Ondo. Ekde tiam (inkluzive de ĉi tiu artikolo) en ĝi aperis 3034 tekstoj. Ilin garnas 4253 ilustraĵoj (dum la lastaj cent tagoj aldoniĝis 103 tekstoj kaj 113 ilustraĵoj).

Laŭ nia vizitkalkulilo, instalita komence de 2020, la plej ofte vizitita afiŝo estas artikolo de la ĉefredaktoro de La Ondo de Esperanto pri la Ruslanda censo; verkita antaŭ dek jaroj, ĝi danke al pluraj referencoj en la reto finfine superis la antaŭan unualokaĵon: la diskutartikolon Granda skismo en Esperantujo de la Tjumena ĵurnalisto kaj esperantisto Stanislav Belov. Ĝi estas la unua artikolo en nia retejo, kiu superis la nombron 3000 legoj. Al la tria loko promociiĝis la baza informilo pri BET-56 en Klajpedo, ĝi puŝis al la kvara loko la Korĵenkovan artikolon pri la lasta vivojaro de Zamenhof.

Vidu la liston de la dek kvin plej popularaj tekstoj ekde februaro 2020.

3.324. Korĵenkov A.: Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992
3.232. Belov S.: Granda skismo en Esperantujo
2.901. La 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj
2.806. Korĵenkov A.: Antaŭ 125 jaroj: Tolstoj kaj la unua Esperanta gazeto
2.653. Korĵenkov A.: Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile…
2.369. Gorecka H., Korĵenkov A.: Sen Rodin sekvis sian edzinon
2.307. Gorecka H., Korĵenkov A.: Júlia Sigmond forpasis
2.237. Korĵenkov A.: La Unua Libro
2.043. Belov S.: La pandemio kaj la homaro: konkludoj de la viruso
2.020. Korĵenkov A.: Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2020
1.938. Reza Kheirkhah: Staĝo en Tajvano: Malgraŭ la koronviruso
1.775. Korĵenkov A.: Jubileoj kaj memordatoj en junio 2020
1.715. Wennergren B.: La nova eldono de PIV estas presita
1.683. Fischer-Kotowski P.: Trevor Steele: La internacia lingvo estas parto de mia ideologio (Intervjuo)
1.644. Gorecka H., Korĵenkov A.: Parlamenta medalo por Povilas Jegorovas

La Ondo de Esperanto jam la trian jaron sinsekve aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata bitgazeto en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el nia retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj verkitaj speciale por la almanako, kiu konservis la faman nomon La Ondo de Esperanto.

Ĝin pretigas en Kaliningrado (Ruslando) Halina Gorecka (eldonanto) kaj Aleksander Korĵenkov (redaktoro).
Malkiel la retejo, kiu plu estas libere legebla de ĉiu deziranto, la almanakon ricevas nur tiuj, kiuj abonas ĝin. Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

Ĝis nun neniu esperantista asocio, instanco aŭ fondaĵo subtenis la solan ĉiutage renovigatan Esperantan novaĵretejon. Ĝia funkciado dependas nur de la helpemo de tiuj, kiuj abonas la ĉiusezonan gazeton La Ondo de Esperanto. Se vi ne abonas ĝin, sed deziras helpi la novaĵretejon (en septembro ni devis pagi konsiderindan sumon por likvidi amas-atakon kontraŭ nia retejo), abonu ĝin aŭ abonigu vian amikon por 2022 kaj/aŭ 2023.

Dankon pro la helpo!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/09/ondo-103

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi