OrSEJT-19: Junulara tendaro ĉe pitoreska lago en Uralo

orsejt-19

En la ruslingva vivĵurnalo de la redaktoro de La Ondo kompletiĝis (foto)raporto pri la Orient-Sovetia esperantista junulara tendaro (OrSEJT-19), okazinta antaŭ 45 jaroj (la 1-10an de aŭgusto 1977) ĉe la pitoreska Urala lago Turgojak (Ĉeljabinska regiono, proksime de la urbo Miass).

Ĉi tiu raporto kun ĉ. 80 fotoj kaj aliaj bildoj konsistas el kvar partoj.

1. Enkonduko pri la loko kaj kondiĉoj kaj rakonto pri la paroliga periodo, okazinta kiel sportkategoria turisma marŝo tra arbaro kaj mont(et)oj. 20 ilustraĵoj: tri mapoj, kvin skanaĵoj de rilataj dokumentoj, 11 fotoj. Ses komentoj. Legu ĉe https://kronikisto.livejournal.com/2184.html.
2. Post konciza prezento de la ekesto kaj evoluo de SEJToj, sekvas granda fotoraporto pri la ĉefa tendara periodo kun 45 fotoj provizitaj per klarigoj kaj kelkaj amuzaj epizodoj, kiujn oni kutime ne rakontas publike. 13 komentoj. Legu ĉe https://kronikisto.livejournal.com/2477.html.
3. Grupfoto (plena kaj tri fragmentoj) kun 111 numeritaj personoj, el kiuj 58 estas rekonitaj kaj listigitaj. 53 personoj restis neidentigitaj. Legu ĉe https://kronikisto.livejournal.com/2988.html.
4. Kvar priaj artikoloj el Sovetunia gazetaro (Miass, Kujbiŝevo, Omsko, Samarkando), kvar artikoloj el la samizdata SEJM-informilo “Aktuale” kaj kvarpaĝa adresaro kun la nomoj kaj adresoj de ĉiuj 126 partoprenantoj. Legu ĉe https://kronikisto.livejournal.com/3274.html.

Temas pri vera tendaro kun loĝado en tendoj, preparado de manĝoj sur fajro ktp. OrSEJT-19 estis junulara tendaro de nur laŭnome. Laŭ la statistiko, kiun vi povas legi en la kvara parto de la raporto, la aĝa distribuo estis jena: 0-16 jaroj – 5 personoj, 16-20 jaroj – 41, 21-25 jaroj – 34, 26-30 jaroj – 19, 31-40 jaroj – 22, 41-50 jaroj – 2, 51-60 jaroj – 2, Pli ol 60 jaroj – 1. La averaĝa aĝo estis 25 лет, nur kvar partoprenantoj el 126 estis pli ol 40-jaraj.

Kiel ekzemplon de la junulareco, vidu ĉi-sube kelkajn gejunulojn el la grupo “Ametisto”:

turgojak

De maldekstre: sidas Tatjana Kazakova, Tatjana Iljuŝina (ambaŭ el Salavat, Baŝkirio), Vladimir Teplinskij (Barnaul); staras Lev Perevertajlo (Taŝkento) kaj Aleksander Korĵenkov (Tjumeno)

La fotojn disponigis Svetlana Birjukova, Zoja Fedotova (tiam: Bujvarenko), kaj Ljudmila Novikova. Inter ĉi tiuj fotoj estas kelkaj faritaj de du Vladimiroj Grebenjuk (interalie, la grupfoto) kaj Izosimov. Mi dankas al la sendintoj kaj ankaŭ al Viktor Aroloviĉ kaj Nadeĵda Panova (Ŝeveljova), kiuj sendis valorajn informojn.

Sur la fotoj oni povas vidi plurajn Sovetuniajn Esperanto-aktivulojn: Aleksej Aleksandrov, Boris Anoĥin, Viktor Aroloviĉ, Leonid Borisov, Vladimir Ebel, Gafur Gazizi, Anatolij Ionesov, Vladimir Izosimov, Boris Kolker, Aleksander Korĵenkov, Viktor Kudrjavcev, Aristids Medinš kaj Lolita Mediņa, Ludmila Novikova, Eŭgeno Perevertajlo, Zoja Skvorcova k. m. a.

Spektu la fotojn kaj legu la klarigojn en la vivĵurnalo “Kronikisto” https://kronikisto.livejournal.com/. Ĉe bezono uzu la Guglan tradukilon al Esperanto aŭ al via nacia lingvo https://translate.google.com/

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/09/korzhenkov-12

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi