La plej bonaj filmoj de la jaro

codaLa disdono de la Oskaraj statuetoj okazis antaŭ kelkaj monatoj. Ĉu vi memoras pri ĝi ion pli ol la fifaman vangofrapon? Ne? Eble pro tio la banala incidento ombris la disdonon de premioj al relative multaj ne tro gravaj filmoj. Tamen ni parolu pri Oskaro, ĉar ankaŭ ĉi-jare la landaj komitatoj sendis po unu filmon por konsidero de la plej bona internacia produktaĵo. Do, jen eble estas oportuna listo de la plej bonaj filmoj de la jaro en la tuta mondo. Mi klopodis spekti laŭeble multajn filmojn de ĉi tiu kategorio, sed kompreneble ne sukcesis spekti ĉion. La internacia distribuo estas ĝangalo kaj – ve! – ankaŭ lingvo foje estas efika bariero. Estus bele, se la distribuantoj de elsendofluoj prenus pli da tiaj filmoj en siaj katalogoj. Tio estus granda paŝo antaŭen por la mondkulturo.

Ili estas ekstere

Ni do ekzamenu la mallongan liston – 15 filmoj, kiuj estis elektitaj el ĉiuj prezentoj kaj kvalifikiĝis al nomumiĝo por la plej bona internacia produktaĵo. Frape por la gusto de la antaŭelektantoj estas, kion ili ne konsideris. Tiel la franca Titane [Titano] de Julia Ducournau ne sukcesis eniri la liston. Jes, tiu inista hororfilmo postulas multe de la spektantoj. Probable ne estis nur mi, kiu devis froti siajn okulojn, kiam la ĉefaktorino amoris veturilon (jes, ne mankas prepozicio). Sed la pacienco estas rekompencita en la fino, kiam la filmo spite al sia bruska esprimmaniero ŝanĝiĝas al rakonto pri sopiro al ŝirmo kaj tenero. Titano ne estas por la ĝenerala publiko, sed la temo de la konkurso ja estas la plej bona, kaj ne la plej ŝatata filmo de la jaro.

Tio validas ankaŭ por Memoria [Memoro] de Apichatpong Weerasethakul. Tiu reĝisoro estas sufiĉe konata nomo en la mondo de artfilmoj. Memoro estas lia unua internacia filmo, kaj ĝi estis proponita de Kolombio. Ankaŭ tiu treege malrapida filmo streĉas la paciencon de la spektanto por fine veni al konkludo, kiu ofertas ne nur unu interpreton. Oskaro evidente ŝatas, ke ĉio estu solvita kaj klarigita je la fino, kaj forĵetas filmojn, kiuj estas tro strangaj aŭ intelekte tro postulemaj.

La Akademio ne povis nomumi Amiran de Mohamed Diab, ĉar Jordanio retiris ĝin pro politikaj kialoj (alivorte: malamo al Israelo) post vitriolaj enlandaj protestoj. Diab jam aŭtoris du notendajn filmojn. Estas ĉagrene, ke la scivolema spektanto probable ne havos ŝancon por spekti ĝin mem.

lunanaSed nun, ek al la mallonga listo de elekteblaj filmoj. Ĉiam estas interesa, kiam filmo malfermas vidon al malproksima kulturo. Ĉi-jare venis tia filmo el Butano: Lunana – Jako en la klasoĉambro de Pawo Choyning Dorji. Tio estas lia debuto kiel reĝisoro. Lunana estas interesa pro spirhaltige bela naturo kaj konvinke ĉarma aktorado de infanoj. Temas pri juna instruisto, kiu aspiras internacian karieron kiel kantisto, sed kiu antaŭe devas labori dum unu somero en fora vilaĝo. La ideo: sekvi sonĝojn sen perdi siajn radikojn.

Ankaŭ ĉi-jare ni havas filmon pri abeloj. Pasintjare ni spektis Miellandon el Makedonio. La nuna jaro alportis al ni Zgjoi [Abelujo] de Blerta Basholi el Kosovo – alia reĝisora debuto. Abelujo centras ĉirkaŭ Fahrije, kies edzo ne revenis el la Jugoslavia milito. Kiel ŝi povas daŭrigi la vivon kiel memstara virino en la vilaĝo de vidvinoj? La patriarka socio malhelpas, tamen ŝi sukcesas organizi kooperativon de virinoj kaj finfine eĉ imponas sian tradicieman bopatron. Abelujo baziĝas sur vera biografio. (Aliaj rakontoj pri virinoj, kiuj trovas sian propran vojon venis el Kostariko [Clara Sola] kaj Ruslando [Per malpremitaj pugnoj]. Eble Katedrala Placo el Panamo havas similan temon, sed mi ne sukcesis vidi ĝin.)

Vivo en aliaj landoj kaj tempoj plue

fleeMi vivas en Eŭropo. Mi havas ioman scion pri aliaj kontinentoj, sed mi malfacile povas bildigi al mi, ekzemple, la vivon en Afganio dum la unua regno de la talibanoj. Flugt [Fuĝi] de la dano Jonas Poher Rasmussen helpas. Amin rakontas la sekreton de sia vivo. La filmo sukcesas rakonti la biografion, kiel unu amiko parolas al alia amiko. La desegnoj mirinde kreas rektan kaj kortuŝan kontakton. Fuĝi estis nomumita en tri kategorioj, sed bedaŭrinde gajnis nenion. Bonvolu spekti ĝin, se vi havas la eblon. Mi nepre rekomendas.

Fuĝi tuŝas la temon de samseksamo. En Große Freiheit [Granda Libereco] de Sebastian Meise el Aŭstrio tio estas centra temo. Hans estis en koncentrejo dum la nazia reĝimo. La fino de la milito por li signifas nur translokiĝon al ordinara karcero. Ni sekvas lian vivon en malliberejoj kaj ankaŭ la diligentan persekutemon de malpermesita amo fare de la ŝtato. Kiam la socialdemokrata registaro finfine en la sesdekaj jaroj forigis la hontindan paragrafon de la punkodo, la granda liberigo venis tro malfrue por Hans. En Granda Libereco ni vidas alian stelulan aktoradon de Franz Rogowski. Kaj estas necese rakonti tiun historion, ĉar ankoraŭ estas landoj, kiuj persekutas la “netradician amon”.

Ne ofte germanlingvaj filmoj atingas la famajn halojn de la Oskara Akademio. En 2022 ni havis eĉ du. Ankaŭ Ich bin dein Mensch [Mi estas via homo] de Maria Schrader aperis tie. La filmo temas pri perfektaj homsimilaj robotoj, kiuj povas funkcii kiel partneroj, amikoj aŭ amorsklavoj en ne tro fora estonteco. Ĉu eblas enamiĝi en perfekta simulado de homo, kiu tamen estas “nur” maŝino? Eble ne estas aliaj eblecoj, se vi estas malalloga? Tiel Mi estas via homo demandas: kion signifas esti homo. Nun tio ankoraŭ estas fikcio, sed eble baldaŭ ne plu? (The Trrouble With Being Born [La ĝeno esti naskita], germana filmo de Sandra Wollner pritraktas la saman temon en pli konsterna maniero.)

mondeVivo de infanoj kaj junuloj

El malsamaj mondopartoj venis filmoj pri infanoj. Belgio sendis Un monde [Ludejo], fortan filmon pri grupĉikanado, brile rakontita el la perspektivo de la sepjaraĝa Nora (Maya Vanderbeque – ni memoru tiun nomon!) . La reĝisorino Laura Wandel ankaŭ verkis la scenaron kaj montras la aspektojn de ĉikanado. Brile observite estas, kiel la percepto de Nora ŝanĝiĝas, kiam la admirita grandfrato fariĝas viktimo. Forta debuto, kiu espereble ne malaperos en arkivoj. Mi deziras multe da spektantoj al ĉi tiu filmo.

Tute aliajn problemojn havas meksikaj infanoj en Noche de fuego [Preĝoj por la forŝtelitoj] de Tatiana Huezo. En fora vilaĝo vivas Ana kun sia patrino. La viroj estas for por perlabori monon. Foje venas kamionoj de la “kartelo” kaj forrabas knabinojn. Tial la patrino tondas la harojn de Ana por ŝajnigi, ke ŝi estas knabo. Ŝia amikino Maria kun fendlipo ne estas alloga por la kartelo. La intrigo nur malrapide progresas, sed la filmo estas plena je impresoj. Ĉiam estas ĉagrene, se filmo povas nur oferti forkuron kiel solvon. La vizaĝesprimo de Ana, parte ĉagrena, parte apatia kiam falas ŝiaj haroj, diras multe pli ol dialogoj.

Paolo Sorrentino el Italio revenas al sia propra talento post misaj ekskursoj en la mondo de televidserioj. En È stata la mano de Dio [La mano de Dio] li fosas sian biografion kaj rakontas, kiel piedpilko kaj “la mano de Dio” savis lian vivon kaj kiel li fariĝis reĝisoro. Li faras tion ironie kaj kun granda simpatio por malkonvenciaj karakteroj, kvazaŭ kiel ĝisdatigo de Fellini.

Pri junuloj rakontas ankaŭ la norvego Joachim von Trier en Verdens verste menneske [La plej malbona homo de la mondo]. Julie havas multajn, tro multajn eblecojn. Jen ŝi studas tion, jen komencas ion alian, enamiĝas kaj denove finas la rilaton. Julie povus kion ajn kaj finfine atingas nenion. Ĉu portreto de la nunaj junuloj?

Junulojn antaŭ la diĝita epoko, sed post la disfalo de Sovetunio ni renkontas en Hytti nro 6 [Kupeo n-ro 6] de Juho Kuosmanen el Suomio. Tiu filmo temas pri neprobabla enamiĝo de protagonistoj el najbaraj landoj: Laura, arkeologistino el Suomio, kaj Ljoĥa, ministo el Murmansko. Pli da kontrasto ne eblas. Ĉu ili povus esti paro? Almenaŭ ili detektas sian homan esencon malantaŭ la kliŝoj. Kupeo n-ro 6 estas ĉarma, distra kaj ĝuste nun nepre vidinda.

kupe 6

Tiom da altkvalitaj internaciaj filmoj kaj ankoraŭ ne estas fino. En la mallonga listo estas krome Dýrið (La animalo) de Valdimar Jóhannsson el Islando. Tio estas, mi diru, folklora hororfilmo pri ŝafdevena infano, kiu tamen estas kara por siaj homaj gepatroj. La filmo estas tamen perverse distra. Plue ni trovas tie akran socian satiron El buen patrón (La bona estro) de Fernando León de Aranoa (Hispanio) kaj Heroo de Asghar Farhadi. La premiso de la intrigo eble estas tro specife irana, sed la detrua influo de interretaj komunumoj estas internacie rekonebla.

Finfine ni ripozos

La premion en la kategorio “plej bona internacia filmo” gajnis Stiru mian aŭton de Ryusuke Hamaguchi. Ĝi daŭras preskaŭ tri horojn, kaj tio jam defias supraĵajn spektantojn. Stiru mian aŭton rakontas pri daŭrigo de la vivo post perdo de amata persono. Reĝisoro Kafuko perdis sian amatan edzinon. Kelkajn jarojn poste li surscenigas Onklon Vanja de Ĉeĥov kaj devas fronti la ombrojn de sia pasinteco. Por la prezento de la teatraĵo Kafuko dungas aktorojn kun malsamaj lingvoj. Sonja en tiu prezento estas mutulino. Frape bela estas la momento, kiam ŝi mimas la monologon de Sonja: “Kion oni povas fari? Ni devas vivi. Kaj kiam alvenas nia lasta horo, ni foriros silente kaj transe ni diros, ke ni suferis, ke ni ploris kaj ke la vivo estis peza. Kaj Dio kompatos nin kaj tiam finfine ni ripozos”. Mirinde bela filmo pri komuna homa sperto.

Kaj la ĉefkonkurso?

codaĈu mi forgesis ĝin? Ne, sed mi sincere opinias, ke la internacia rikolto estas pli grava kaj riĉa. Entute estis 10 nomumitaj filmoj. Kompreneble Stiru mian aŭton ankaŭ aperas, sed mi pensas, ke la plejparto ne meritas detalan priparolon. Kompreneble West Side Story de Steven Spielberg kaj Nightmare Alley (Koŝmara Aleo) de Guillermo de Toro ne estas malbonaj, sed kial rerakonti malnovajn klasikaĵojn sen aldoni ion esence novan? Eble klasikaĵoj povas denove unuigi usonanojn? En Koŝmara Aleo ni vidas malbonajn personojn agi malbone en malrapida maniero (por citi iun kritikiston). La filmo rakontas pri la reverso de la usona revo. Ambaŭ filmoj rigardas malantaŭen por rakonti ion por nia nuneco.

King Richard (Reĝo Rikardo) de Reinaldo Marcus Green citas la usonan idealon, ke ĉiuj povas atingi la pinton, se ili estas sufiĉe celkonsciaj.

Don’t Look Up (Ne rigardu supren) estas amuza, sed ne tro substanca satiro pri popolismo, kiu invitas fermi la okulojn anstataŭ fronti la realecon. Sed estas senbrida plezuro vidi, kiel Meryl Streep parodias la 45an prezidenton de Usono.

Licorice Pizza (Gliciriza pico) de Paul Thomas Andersen ne temas pri kulinara perversaĵo, sed pri gramofondiskoj. Tio estas unu el la bonaj filmoj de la jaro. Jes, estas bela amrakonto kaj denove varianto de la temo, ke ĉiuj povas atingi, kion ili volas, kaj denove estas filmo plena de nostalgio.

The Power of the Dog (La potenco de la hundo) de Jane Campion daŭrigas la vicon de novvakeraj filmoj. Mi ĝuis la toksan masklecon de Benedict Cumberbatch. La inista angulo donas ion novan al la ĝenro, sed la filmo pli fidas belajn pejzaĝojn ol la evoluon de la scenaro.

Belfast de Kenneth Branagh ne klarigas la konflikton en Norda Irlando, sed rakontas ĝin el la perspektivo de knabo. Tial la filmo estas iom sentimentala rigardo al la infanaĝo. Nostalgio denove.

Post tiom da estinteco iomete da estonteco.

Dune (Duno) de Dennis Villeneuve rakontas pri responsebla uzo de rimedoj. Kutime mi evitas SF-filmojn, sed Villeneuve rakontas kaj klarigas la universon de Duno tiel, ke mi eĉ povis sekvi kaj esti ravita de la grandioza fotado. Pro tro da enkonduko ne estas multe da intrigo, sed “tio estas nur la komenco” mi lernis post 155 vibraj minutoj.

Tiom da ne malbonaj filmoj, apenaŭ io elstara. Holivudo devus rigardi antaŭen. Sed kial ili elektis CODA? CODA estas angla akronimo, kiu signifas “Infano de surdaj adoltoj”. La filmo baze rerakontas la francan filmon La familio Bélier de 2014. Feliĉe, ĝi ne klopodas esti amuza. Mi supozas, ke CODA estis elektita pro la novaj normoj por inkluziveco en Holivudo. Probable la juĝistoj volis eviti kritikon pri malatento de minoritatoj, sed ili forgesis, ke la plej politike “korekta” kaj bonvola filmo ne nepre ankaŭ estas la plej bona.

Wolfgang Kirschstein

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №2 (312).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/09/kirschstein-3

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi