Novembro: Reta KER-ekzameno je nivelo C2

C2En 2022 la KER-ekzamena Centro de UEA lanĉis la ekzamensistemon je la plej alta nivelo de la ekzamensistemo, ellaborita laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). Pri la ellaborado de la postuloj kaj testotipoj de tiu C2-nivelo aparta teamo de fakuloj laboris dum pli ol unu jaro. Spertaj esperantistoj kaj lingvistoj testis la unuan provserion kaj KER-EC, helpe de speciala KER-laborgrupo de la Akademio de Esperanto, ellaboris somere la unuan veran teston, kiun ni uzis en ĉeesta, papera ekzameno dum UK en Montrealo.

Responde al la intereso de la esperantistaro KER-EC pretigos novan testserion, laŭ kiu eblos ekzameniĝi rete.

La ĉefaj ekzamentagoj estos la 26a kaj 27a de novembro. La individuajn parolajn partojn ni okazigos en la proksimaj datoj de tiu semajnfino. La ekzameno povos okazi, se aliĝos minimume 20 personoj. La nuna situacio videblas ĉi tie.

Ni esperas, ke multaj esperantistoj eluzas la eblon kaj trapasos la ekzamenon.

Por via informo jen specimenoj kun solvoj: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/specimenoj.
Aliĝilo: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj.
Informoj pri la kondiĉoj ekzameniĝi rete: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/proctor.

Fonto: https://edukado.net/novajhoj?id=877

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi