“Mi forveturis al Astana. Mi venis al Nur-Sultan”

astana

Antaŭ kvar tagoj la prezidanto de Kazaĥstano eldonis ukazon pri vica nomŝanĝo de la ĉefurbo de ĉi tiu mezazia lando. La urbo Nur-Sultan denove iĝis Astana. Se vi scivolas pri la antaŭa ĉeno de la nomŝanĝoj de ĉi tiu urbo, legu la suban artikolon de Halina Gorecka, naskiĝinta en ĉi tiu urbo. Ŝi verkis ĝin en marto 2019 okaze de la antaŭa nomŝanĝo, kiam Astana iĝis Nur-Sultan. Pli frue la urbo nomiĝis Akmolinsk, Celinograd kaj Akmola.

“Mi forveturis al Astana. Mi venis al Nur-Sultan”

En la sociaj retoj oni ŝercas pri vojaĝoj al Nur-Sultan

La surpriza informo pri tio, ke la ĉefurbon de Kazaĥstano oni alinomos al Nur-Sultan – honore al la unua prezidento Nursultan Nazarbajev (Нұрсұлтан Әбішұлы Назарбаев) – naskis multajn ŝercojn kaj anekdotojn en la sociaj retoj kaj inter la lokanoj. La plej populara ŝerco estis pri vojaĝoj: “Mi forveturis al Astana. Mi venis al Nur-Sultan”. Tio ne estas nur ŝerco, ja la Ruslanda futbalteamo flugis al Astana por matĉo kontraŭ Kazaĥstano en Eŭropa kvalifiko 2020 (cetere, Ruslando gajnis per kvar senrespondaj goloj), sed ĝi reflugis hejmen jam el Nur-Sultan.

“Mi opinias, ke nomi la urbon Nursultan estas tro familiare, – rezonas uzanto en Tvitero. – Necesas io pli respekta. Tial mi proponas alinomi Astana je Nursultan Abiŝeviĉ”. (En Ruslando kaj en multaj ekssovetuniaj ŝtatoj aldono de la patronomo estas signo de respekto.)

Oni elpensas novajn nomojn por Moskvo kaj Minsko

“La nova prezidento de Kazaĥstano proponis alinomi Astana je Nursultan. Ni alinomu Moskvon je Vladimir. Nu, Vladimir jam ekzistas (malnova rusa urbo – rim. de la aŭtoro), mi ne scias, en ion alian”.

“La nova prezidento de Kazaĥstano proponis alinomi Astana je Nursultan. Ŝajnas, ke en la proksima estonto Minsko iĝos Aleksandrio”.

Por tiuj, kiuj ne scias, aŭ forgesis la eventon, mi memorigas, ke Kasym-Ĵomart Tokajev (Қасым-Жомарт Кемелұлы Тоқаев), kiu iĝis prezidento de Kazaĥstano post la demisio de Nursultan Nazarbajev, proponis alinomi la ĉefurbon de Kazaĥstano. La 23an de marto dekreto pri alinomigo estis subskribita.

astanaKion signifas la nomo Nur-Sultan?

La nova nomo de la Kazaĥstana ĉefurbo estas skribata en la kazaĥa kun streketo – Nur-Sultan. En la araba “nur” signifas “lumo”, ankaŭ en la moderna kazaĥa “nur” (нұр) signifas “lumo”, “lumradiado”, “sunradio”. La nomo Nur simbole signifas helan, sunan homon. Ĝi estas uzata kiel memstara nomo, ankaŭ kiel prefikso por viraj kaj virinaj nomoj (Nursultan, Nurullaĥ, Nurali, Nurbaj, Nurbek…). La vorto “sultan” signifas potencon, aŭtoritaton. Donante al knabo la nomon Sultan oni deziris al li riĉan kaj dignan vivon de sendependa reganto. Malkiel la homnomo Nursultan, la urbonomo estas skribata kun streketo: Nur-Sultan. Ĉu Nur-Sultano en Esperanto?

Malgraŭ la nomŝanĝo la loĝantoj de la ĉefurbo restos astananoj. La pasportoj, naskiĝ- kaj geedziĝ-atestoj kun la urbonomo Astana restos validaj.

La antaŭaj nomoj de la nova ĉefurbo

Astana estas kutime nomata la nova ĉefurbo, kontraste al Alma-Ata, la antaŭa ĉefurbo, ricevinta la epiteton “dua ĉefurbo” aŭ “suda ĉefurbo”. Ĝi estas alinomata ne la unuan fojon.

Ĝia historio komenciĝas en 1830 per konstruado de la fortikaĵo Akmola sur la bordo de la rivero Iŝim. Poste ĉirkaŭ la fortikaĵo aperis setlejo sur la kruciĝo de karavanaj vojoj. En 1863 ĝi ricevis la urban statuson kaj la unuan nomon Akmolinsk (Акмолинск). Pri la signifo de Akmola (Ak-Mola) estas du hipotezoj. Laŭ la unua, ĝi signifas “blanka tombo” (proksime de la fortikaĵo estis monteto el blanka kalkŝtono kun tombo de loka tribestro), laŭ la alia – “blanka sanktejo”. Kun ĉi tiu nomo la urbo transiris de Ruslanda Imperio al Sovetunio.

En 1961 Akmolinsk ricevis la nomon Celinograd (Целиноград), la urbo de neplugita tero (el la rusaj “celina” kaj “grad”) kaj iĝis ĉefurbo de granda regiono (norda Kazaĥstano kaj suda Siberio) – la ĉefa produktoareo de greno por la tuta Sovetunio. En 1992 la urbo rericevis sian historian nomon Akmola (Акмола). La 10an de decembro 1997 Akmola iĝis la ĉefurbo de Kazaĥstano, kaj la 6an de majo 1998 ĝi estis nomita Astana (Астана), kio tradukiĝas el la kazaĥa “ĉefurbo”, por forigi la dubojn pri la administra statuso de la urbo.

Ĉu ĉiuj konsentas?

Kontraŭ la nomŝanĝo de la ĉefurbo protestis opozicio, en Alma-Ata okazis nesankciitaj stratkunvenoj. Tokajev proponis ankaŭ konstrui monumenton al Nazarbajaev kaj nomi je lia honoro la ĉefajn stratojn de la regionaj centroj.

Trioble 19, aŭ kiel Nazarbajev eksiĝis

nazarbajevLa prezidento de Kazaĥstano Nursultan Nazarbajev deklaris sian eksiĝon el la prezidenta posteno en sia televida alparolo al la loĝantaro. Tio okazis simbole la 19an (de marto), je la 19a (horo), en la jaro 2019. Li diris: “Mi decidis ĉesigi miajn plenpovajn rajtojn de la prezidento. Ĉi-jare plenumiĝas 30 jaroj, dum kiuj mi okupas la plej altan postenon. La popolo donis al mi la eblon esti la unua prezidento de la sendependa Kazaĥstano”.

La prezidentajn devojn ĝis la sekva elektado en 2020 plenumos la ĉefo de la Senato Tokajev. Nazarbajev ekestris la Konsilion de Sekureco. Ĉi tiun oficon li povas okupi dumvive. Li ankaŭ restos la ĉefo de la partio “Nur Otan” (Нұр Отан = Patrolanda Lumo) kaj estos membro de la Konstitucia Konsilio de la respubliko.

Nursultan Nazarbajev senŝanĝe gvidis Kazaĥstanon ekde aprilo 1990. En 2015 li estis reelektita por la kvina prezidenta mandato en la ekstervica elektado. Li ricevis 97,75% da voĉoj de la elektantoj. En julio Nazarbajev iĝos 79-jaraĝa.

Mi naskiĝis en Akmolinsk, mia infanaĝo pasis en Celinograd, mi vizitadis miajn gepatrojn kaj fraton en Akmola kaj Astana, kaj post kelkaj monatoj mi flugos al Nur-Sultan. El kiu urbo mi reflugos hejmen?..

Halina Gorecka

La titolfoto montras la 105-metran monumenton Bajterek (kreskanta arbo), kiu estas unu el la ĉefaj vidindaĵoj de la Kazaĥstana ĉefurbo (Foto: Halina Gorecka)

kazaĥa ornamaĵo

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila eldono de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №4 (294).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/09/gorecka-14

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka, Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi