Partoprenu en Duolingo-kunvenoj: nova agado de UEA kaj TEJO

duolingo

Duolingo havas eblecon, kiun malmulte da homoj konas: la retajn kunvenojn Se vi lernas Esperanton per Duolingo kaj volas plibonigi vian kapablon paroli en la lingvo, profitu de tiu ĉi nova agado de UEA kaj TEJO: ni okazigos paroligajn renkontiĝojn per la sistemo de Duolingo, en kiuj vi povos partopreni ĉiusemajne kaj babili pri malsamaj temoj kun aliaj Esperantistoj el diversaj landoj. Se vi bone parolas Esperanton, sin proponu por helpi kungvidi la babilkunsidojn en Duolingo.

La paroligaj kunsidoj daŭros 30 minutojn kaj okazos per Zoom. Vi povas kontroli la eblecojn ĉe classes.duolingo.com. La nomo de niaj kunvenoj estas “Babilu kun amikemaj esperantistoj” kaj dum 10 sinsekvaj semajnoj estas planataj kunvenoj, kiuj komenciĝos la 12an de septembro. Ĉiuj, kiuj partoprenas en tia sesio, ricevas 250 poentojn per la sistemo de Duolingo! Aldone estas diversaj aliaj kunvenoj por lernantoj de Esperanto, kiel la lecionoj pri gramatiko, gvidataj de Anna Lowenstein nome de la Londona Esperanto-klubo (tiuj okazas en la angla) kaj multaj aliaj. La lecionoj de la klubo ligiĝas al alia grava agado lanĉita ankaŭ ĉi-monate: la retaj Esperanto-kursoj por komencantoj (A1) ĝis progresintoj (C1): londonaesperantoklubo.com/OnlineEsperantoCourses.html.

Se vi jam parolas Esperanton flue kaj volas kunlabori kun la kunvenoj “Babilu kun amikemaj esperantistoj”, kontaktu la komisiiton de UEA kaj TEJO pri tiu reta agado, Karina Oliveira per la retadreso kgsoliveira@gmail.com aŭ per Telegramo (@librulino). La kunlaborantoj devos nur veni kaj respondeci dum 20 minutoj pri paroligo de la lernantoj en malgrandaj grupoj laŭ la rimedoj de Zoom. Karina zorgos pri ĉio teknike kaj enhave.

Se vi volas subteni la agadon pri membrovarbado de UEA kaj TEJO, vi bonvenas donaci al Fondaĵo Canuto: uea.org/alighoj/donacoj/canuto. Tio subtenos la aliĝon de komencantoj en UEA kaj TEJO.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1065.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi