Invitu KER-sesion kadre de la 10a Tutmonda Ekzamentago

kerEn la lasta semajnfino de novembro la KER-Ekzamena Centro de UEA kunlabore kun Edukado.net okazigos la 10an Tutmondan Ekzamentagon pri la Ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). Ĉiuj aliaj estis sukcesaj aranĝoj, kiuj signife kontribuis al tio, ke ĝis nun jam 2558 atestiloj estas disdonitaj al la sukcesintoj, kiuj devenas el 81 landoj: edukado.net/ekzamenoj/kandidatoj.

La ekzamenoj povos okazi en via urbo, ekz-e en klubo, kondiĉe, ke vi trovos minimume 5 personojn por ajnaj niveloj sume kaj estos disponeblaj ekzamenloko kaj minimume 2, prefere 3 organizantoj. La detalan priskribon de la bazaj kondiĉoj vi povos legi ĉi tie: edukado.net/ekzamenoj/ker/organizantoj.

La ekzamenoj estos je ĉiuj KER-niveloj, B1, B2, C1 kaj eĉ je C2. La KER-Ekzamena Centro de UEA proponas kaj skribajn kaj parolajn ekzamenojn, sed lokoj, kie ankoraŭ ne estis KER-ekzameno, eble unue okazigu nur skribajn partojn, por kiuj ne necesas teknikaĵoj, kiel ekz-e retkonekto. Sciu, ke en la sama tempo eblos trapasi ankaŭ rete ekzamenon, sed nur je C2-nivelo.

UEA aparte kuraĝigas al Landaj Asocioj konsideri partopreni la tutmondan eventon, informadi kaj stimuli la lokajn asociojn kaj klubojn je memstara partopreno aŭ regiona kunlaboro. La paĝo de la jam petitaj sesioj estas ĉiutage aktualigata: edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj. La ekzemplo de la brita kaj franca asocioj, nome, ke ili ankaŭ finance subtenas la sukcesajn kandidatojn, estas sekvenda agado. UEA pro tio ilin gratulas.

Peto de sesio eblas ĝis la 15a de septembro: edukado.net/ekzamenoj/formularo. Poste necesas aligi la kandidatojn. Por tio restos unu monato. La 15an de oktobro finiĝos la aliĝperiodo, kiam la KER-Ekzamena Centro de UEA kunlabore kun Edukado.net produktos kaj sendos la testojn kaj faros la necesajn teknikajn kontrolojn.

Por pliaj informoj vizitu la KER-ekzamenpaĝon: https://edukado.net/ekzamenoj/ker. Aŭ skribu al la KER-Ekzamena Centro de UEA: ker-ekzamenoj@edukado.net. Informojn kun pli da detaloj oni povas trovi ĉe edukado.net/novajhoj?id=876. Statistikojn ĉe: edukado.net/prie/sinprezento/statistiko?tipo=kandidatoj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1064.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi