Aalen invitas al la festo de la FAME-kulturpremio

ĵomart kaj nataŝa

Aalen denove invitas al la festo de la Esperanto-kulturpremio de la urbo Aalen kaj FAME-Fondaĵo. Jam antaŭ du jaroj la premio estis aljuĝita, sed pro la pandemio ĝi ne povis esti transdonata al la premiitoj, nome al la kantduopo Ĵomart kaj Nataŝa. La urbo Aalen kaj la FAME-Fondaĵo per sia 17a Kultupremio honoris ilian pli ol 30-jaran senlacan kontribuon al la muzika Esperanto-kulturo. Iliaj kantoj – ofte romantikaj, sentimentalaj kaj melankoliaj – varmigas la korojn de esperantistoj en la tuta mondo. Ankaŭ dum la koronvirusa tempo ili plu riĉigis nian kulturon per kortuŝaj kantoj.

Finfine, kun dujara prokrasto okazos la solena transdono de la 3000-eŭra Esperanto-Kulturpremio al Ĵomart Amzeev kaj Nataŝa Gerlaĥ. La festa ceremonio okazos la 22an de oktobro, sabate, en la kulturcentro LUBAA (malantaŭ la stacidomo de Aalen).

En la programo:

Bonvenigo: Ĉefurbestro de la la urbo Aalen, Frerderick Brütting
Omaĝo: D-ro Ulrich Matthias, estrarano de la FAME-Fondaĵo
Transdono: Ĉefurbestro de la la urbo Aalen, Frerderick Brütting kaj Andreas Emmerich, prezidanto de la FAME-Fondaĵo
Dankvortoj de la premiitoj Ĵomart kaj Nataŝa
Muzika parto: kelkaj kantoj de la premiitoj: Ĵomart kaj Nataŝa mem kontribuos al la solenaĵo per fina koncerteto.

Post la solenaĵo la urbo Aalen invitas al bufedo kun trinkaĵoj.

La aranĝo okazos ĉefe en la germana lingvo. La partopreno (inkluzive de la koncerto kaj bufedo) estas senpaga, sed la urbo Aalen pers ĉiujn interesiĝantojn anonci sin antaŭ la 7a de oktobro 2022 retpoŝte ĉe kulturamt ĉe aalen.de.

Se vi havas demandojn skribu al Ulrich Matthias Ulrich.Matthias ĉe t-online.de.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/09/fame-2

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi