Nova libro: Enkonduko en la morfologion de Esperanto (EME)

EMERokicki, Ryszard. Enkonduko en la morfologion de Esperanto. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2022. — 88 p. — (Serio Scio, №11).

En la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazis ĉi-somere en Klajpedo, Ryszard Rokicki prezentis sian libron Enkonduko en la morfologion de Esperanto (EME). Ryszard Rokicki dum preskaŭ 50 jaroj okupiĝas pri esperantologio. Li okazigis plurajn Sciencajn Interlingvistikajn Simpoziojn en Varsovio dum kiuj li ankaŭ prezentis siajn prelegojn, kompilis kaj redaktis tri volumojn de Acta Interlinguistica, redaktis kaj eldonis 21 kajerojn de Informilo por Interlingvistoj (1983-90) kaj organizis Esperantologian Konferencon dum la jubilea Universala Kongreso en Varsovio (1987). Lia ĉefa interesiĝobjekto estas lingvistikaj aspektoj de la fenomeno Esperanto, precipe pri ĝia morfologio, kaj apliko de lingvistikaj metodoj por priskribi ĝin.

EME prezentas metodojn, kiujn Rokicki aplikis en la analizo de kelkaj morfologiaj fenomenoj. La rezultoj donas elirbazon por pli ekzakta kompreno de la Esperanta vortformado kaj difino de reguloj, kiuj regas en ĝia morfologia sistemo, sendube unu el plej fascinaj fenomenoj de la lingvo.

Jouko Lindstedt en sia recenza eseo pri PAG esprimas la impreson, ke “la analizo de Kalocsay kaj Waringhien ne estas tia, kian farus profesia lingvisto” (1982). Michel Duc Goninaz konstatas, ke “priskribi la esperantlingvan vortkonstruon fariĝos per aliaj metodoj, ol ĝisnunaj” (2009).
Ĉu Ryszard Rokicki per siaj originalaj metodoj sukcesas enkonduki esperantologion al prezento de la vortformado konforma al la ĝeneralaj principoj de lingvopriskribo? Konvinkiĝu mem: legu, studu kaj konkludu.

Enkonduko en la morfologion de Esperanto estas kuneldonita de la Ruslanda eldonejo Sezonoj kaj Litova Esperanto-Asocio kunlabore kun Centro pri Plurlingvismo kaj Interkultura Komunikado. Ĝi estas la 11a libro, eldonita en la serio Scio de Sezonoj.

Ĉi tiu libro de Ryszard Rokicki ekde la 22a de septembro 2022 estas mendebla kontraŭ 12 eŭroj ĉe la libroservo de UEA https://katalogo.uea.org/index.php?inf=1309.

La eldonintoj esperas, ke EME – eble la plej grava esperantologia verko eldonita dum la lastaj jaroj – estos atente legita de ĉiuj interesiĝantoj pri la Internacia Lingvo.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/09/eme

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi