Esperanto en somera porinfana klerigejo

infanoj

Jam la trian fojon mi bonŝance ĝuis la restadon en la infantendaro de la lernejo “ĤimBio” (vd. https://sezonoj.ru/2020/08/masi-33/). Kutime ĝi estas virtuala kursaro pri ĥemio kaj biologio por diversaĝaj infanoj, interesiĝantaj pri ĉi tiuj temoj. Tamen fojfoje okazas ankaŭ ĉeestaj aranĝoj, la plej grava el kiuj estas unumonata somera tendumado en pitoreska naturrezervejo, troviĝanta apud la urbeto Toropec (ĉ. 450 km okcidente de Moskvo, Tvera reg.). Krom pritemaj programeroj, inkluzivantaj multajn esplorpromenadojn, la programo enhavas distraĵojn kaj lecionojn pri io ajn taŭga por infanoj. Bonŝance, la direktorino de la lernejo Aleksandra Ĥoĥlova trovas Esperanton konvena klerigaĵo por siaj tendaranoj.

Dum 11 tagoj, por kiuj mi estis invitita kiel instruisto, mi sukcesis okazigi dek unuhorajn lecionojn por malstabila grupo de infanoj, ĉiu el kiuj bezonis malsamajn alirojn – pro diversaj aĝoj, kvanto de ĉeestotagoj kaj eĉ lingvoscioj: kelkaj jam lernis kun mi Esperanton ĉi tie en unu aŭ du antaŭaj renkontiĝoj.

Por la tendaranoj, kiuj ne partoprenis la ĉefan matenan programon, mi proponis ankoraŭ du horojn por respondi demandojn pri Esperanto. Foje samtempe venis ies gepatroj kun la demando “Kio estas Esperanto?”, lernantoj kun la hejmaj taskoj, progresantoj por traduki malfacilajn tekstojn, etuloj por ludi memorludojn ktp. Mi sentis min kiel instruisto de profundprovinca vilaĝa lernejo, kiu havas unusolan klasĉambron por gelernantoj de ĉiuj aĝoj. Tio estis amuza – kaj, mi diru, sufiĉe fruktodona. Gravis havi materialon por ĉies bezonoj por samtempe taskigi ĉiujn. Baldaŭ la infanoj, kiuj jam sciis ludi iujn ludojn en Esperanto, jam laboris anstataŭ mi, ludante kun siaj samaĝuloj laŭ la instrumodelo spertita kun mi, aliaj diskutis solvojn de la hejmaj taskoj aŭ kune legis kaj tradukis tekstojn, aliaj diskutis pri la interna ideo k. s.

Mi multe ĝuis tiujn horojn de komuna plonĝo en Esperanton. Kompreneble, la partoprenantoj ne povis ricevi profundajn sciojn en tiuj kondiĉoj, sed la ĝustan imagon pri Esperanto ili sendube ricevis, samkiel pozitivan impreson pri la lingvo mem. Estas interese, ke unu juna patro de tri infanoj ekkorespondis kun mi en bona Esperanto. Agrabla surprizo, ĉu ne?

Irina Gonĉarova
MEA MASI

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/08/ruslando-33

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi