12 diplomoj pri Elstara Agado aljuĝitaj en Montrealo

ueaEn la Solena Fermo de la 107a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Montrealo estis anoncita la disdono de 12 diplomoj pri Elstara Agado aŭ pri Elstara Arta Agado por la jaro 2022. Tiuj diplomoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007: Diplomo pri Elstara Agado.

Elstara Agado

  1. Loka Kongresa Komitato (LKK) de la 107a UK (Kanado) pro la multjara laboro (2014-2022) por reokazigo de UK en Kanado, pro intensa kunlaboro por retaj eventoj dum la pandemio kaj pro sukcesa laboro por la unua UK en pandemia epoko;
  2. Pola Retradio (Pollando) pro la regulaj elsendoj ekde 2011, sukcese daŭrigante en la reta epoko la tradicion de la E-radio;
  3. Adonis Saliba (Brazilo) pro la multjardeka fortigo de la E-komunumo kaj pro la laboro pri instruado de Esperanto en Brazilo, inkluzive kadre de la projekto Nesto kaj la lastatempe furora programo Mia Amiko, per kiuj ĉiujare plurcentoj da homoj pere de la portugala lernas Esperanton kaj kadre de kiu kunlaboras sub lia kunordigo dekoj da instruistoj;
  4. Alexandrine Omba (D. R. Kongo) kaj Miora Rasoharinaivo (Madagaskaro) pro la kunfondo de Esperantista Virina Asocio de Afriko (EVAA), pro la kunorganizado de la unua Afrika Kongreso de Virinoj (AKVo), pro la konstanta aktiva instigo al virinoj lerni Esperanton kaj pro longtempa instruagado por Esperanto en Afriko;
  5. Ĉielismo Wang Tianyi (Ĉinio) pro la revivigo de Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio (IKEF) en 2010 kaj ĝia tenado ĝis nun, kun riĉa agado, ĉefe en la pandemia epoko kaj dum la UK-oj;
  6. Povilas Jegorovas (Litovio) pro la longtempa agado kiel motoro de la litova E-movado, aparte pro la lastatempa organizado de la Baltiaj E-Tagoj (BET);
  7. Robin Van der Vliet (Nederlando) pro la reta agado en Esperantujo, inkluzive la tradukon en Esperanton de la furora poŝtelefona apo Telegram, pro la traduka kunlaboro por la versio en Esperanto de WordPress, pro la kunlaboroj kadre de Komputeko, Vikidatumoj, Vikipedio kaj aliaj retaj agadoj, ĉefe kadre de Fonduso Instigo;
  8. Klaus Leith (Germanio) in memoriam, pro la agado kiel gvidanto de la Komisiono pri Eŭropa Agado de UEA, interalie kadre de la informagado ĉirkaŭ la Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo, de Eŭropa Unio.

Elstara Arta Agado

  1. Zdravka Boytcheva (Luksemburgo/Bulgario) pro la plurjara gvidado de la Internacia Koruso kaj la muzika agado en Esperanto;
  2. Joel Muhire (D. R. Kongo) pro la kontribuado al la muzika E-kulturo;
  3. Wally Du Temple (Kanado) pro la kontribuoj originalaj kaj tradukaj al la E-literaturo dum multaj jaroj;
  4. Ionel Oneț (Nederlando/Rumanio) pro la kontribuoj tradukaj kaj eldonaj al la E-literaturo kaj pro la longtempa servado al la Libroservo de UEA.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1058.

La Ondo gratulas la laŭreatojn!

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi