Paulo Sérgio Viana: La venĝo

vianaNi ĉiuj estis inter naŭ- kaj dekjaraĝaj. Tiam ne ekzistis videoludoj. Ekzistis nur vitraj globetoj, kajtoj, kolekto de futbalbildoj kaj… futbalo. Sovaĝa surstrata futbalo, futbalo en malplenaj terpecoj en la urbo, futbalo en la domkorto, en la koridoro ekster la domo. Ni ludis futbalon matene, posttagmeze, kaj foje vespere, meze de vespertoj, kiuj flugadis inter ni. Ĉiam troviĝis iu disponebla bubo, almenaŭ por matĉo de du ludantoj kontraŭ du ludantoj, post tri goloj oni inversigis la poziciojn de la teamoj, post ses goloj finiĝis la ludo. Kiu ludis sovaĝan futbalon, tiu scias pri kio mi parolas. La plej fanatikaj buboj eĉ improvizis pilkon per ĉifonoj ligitaj per ŝnureto, en la ripoza paŭzo, en la lernejo. Ĉar enveni la lernejon kun ordinara pilko sub la brako estis malpermesite.

La korto de mia hejmo estis la plej bona ludkampo, sufiĉis ĉirkaŭiri la gujavarbon por atingi la kontraŭulan golejon. Krome, la maldensa greso mildigis la suferon de niaj senŝuaj, skrapitaj piedoj. Kaj la ludantoj, preskaŭ ĉiam la samaj, alvokitaj el la najbaraj domoj, estis ĉiuj inter si konataj. La plej talentaj estis lokitaj en kontraŭaj teamoj, por ekvilibrigi la ludon. Neniu restis ekster la partio.

Sed ludi en la domkorto prezentis problemon. De tempo al tempo, je pli impeta piedbato, la pilko misflugis kaj falis en la korton de la najbaro. Ve! Ni neniam havis anstataŭan pilkon, kaj la najbaro estis mishumora ulo. Ni tiam aŭdis sakron el la alia flanko de la muro kaj la pilko revenis senaera, nur post kelkaj tagoj. Ĉiu knabo revenis hejmen elreviĝinta, kaj la fuŝulo, kiu faris la sendirektan piedbaton, fariĝis kulposenta. Por ĉi tiu, restis la puno, ke li devos replenigi la pilkon per aero, per pumpilo por biciklaj pneŭoj. Kaj rekomenciĝis la sovaĝa futbalo.

Unu tagon la pilko revenis ne nur senaera, sed tranĉile ŝirita. Mi indigniĝis. Tio estis troaĵo. Lasi la bubojn punitaj dum pluraj tagoj sen pilko, estis kruelaĵo; ŝiri la pilkon estis teroraĵo. Ni devis fari ion. Mi kunvokis la bandeton, ni pridiskutis la aferon, kelkaj pli ekzaltiĝis, aliaj moderis, sed la ribelemo estis ĝenerala. La mishumora najbaro ŝiris nian pilkon kaj ni faros nenion?

Oni faris plurajn proponojn por venĝo. La Dikventrulo proponis, ke ni per ŝtonoj rompu kelkajn fenestrovitraĵojn; neakceptite, ĉar estus tro facile trovi la farintojn. Granda Petro sugestis, ke ni ĵetu kelkajn bombetojn en la korton de la fiulo je malfrua nokto; ankaŭ ne akceptite, ĉar la bruo timigus la tutan ĉirkaŭan domaron meze de la nokta silento. Nigra Roĉjo (kiu cetere havis haŭton tiel blankan kiel lakto) volis, ke ni sonigu la doman sonorilon de la mishumorulo ĉiunokte dum unu semajno; ĉi tiu ideo ne estis malbona, sed volontulo por tia malfrunokta agado ne prezentiĝis.

Fine venkis mia propono: ĉiu el la kvar kuraĝaj buboj pretos prepari sian etan trabon boritan per fera, bonkvalita najlo. Kiam la aŭtomobilo de la najbaro staros surstrate, la kvar kuraĝuloj kaŝe metos sub ĉiun pneŭon sian trabeton kun la najlopinto turnita supren. Kiam la aŭto ekmoviĝos, la kvar pneŭoj estos boritaj samtempe! Tre lerta afero! La bando entuziasme akceptis mian ideon.

Dirite, farite, kaj neniu vidis la rapidan agon de la kvar herooj. La ceteraj knaboj, tre emociitaj, atendis ĉe la plej proksima stratangulo, por vidi la plenumiĝon de la venĝo. Ne longa tempo pasis, kaj ni vidis de malproksime, ke homo envenis la aŭton, startigis ĝin, kaj ĉiuj aŭdis la fajfon de malpleniĝantaj pneŭoj. La homo maltrankvile eliris el sia aŭto, konstatis la teruraĵon kaj eligis laŭtan fivorton.

Tiam ni komprenis. Tiu ne estis la aŭtomobilo de la mishumora najbaro. Ĝi estis samkolora, sammodela aŭtomobilo, sed apartenanta al alia, kompatinda homo, kiu havis la malfeliĉan sorton parki ĝin en la sama loko.

Ni rapide forkuris kaj revenis hejmen nur en la malfrua nokto.

Ĉi tiu novelo de Paulo Sérgio Viana aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №2 (312).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/07/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi