Esperanto-Tago: Antaŭ 135 jaroj aperis la Unua Libro

la unua libroAntaŭ 135 jaroj, la 26an de julio 1887 (la 14an de julio, laŭ la Julia kalendaro) en Varsovio aperis la broŝuro Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj) [Международный языкъ. Предисловiе и полный учебникъ (por Rusoj], konata nun kiel la Unua Libro. Ĝia aŭtoro, la 27-jara Ruslanda judo Lazarj Markoviĉ Zamenhof, kaŝis sin sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto”. Ĉi tiu dato, la 26a de julio, estas ĉiujare festata kiel la naskiĝtago de Esperanto.

La redakcio de La Ondo de Esperanto gratulas ĉiujn esperantistojn okaze de la hodiaŭa festa tago kaj proponas (re)legi la artikolon de Aleksander Korĵenkov pri la Unua Libro https://sezonoj.ru/2020/07/unua/

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/07/unua-libro

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi