Kontraŭ la verda monstro

Esperanto Subgrunde 2: 2 KD – Donneville: Vinilkosmo, 2022.

Du jardekoj pasis post la unua volumo del’ samnoma esperantokora ko-disko, sufiĉa tempo por kresko de nova generacio, kaj la amplekso evidente duobliĝis ne nur kvante, sed ankaŭ kvalite. La nivelo altiĝis al akademia ambicio. Certe, malfacilas kolekti ĉion, ekzemple, mankas en la dua kompilo Zakusko Mankas, Al Mi Plaĉas la Maŝinoj, Voĉo Protesta, Kontraŭekzisto, Klingo, Jazzilla, Svinokop, Fantastiĉeskaja Ĵaba kaj pluraj aliaj interesegaj bruaj projektoj, sed almenaŭ pro la publikigo de La Bleka Forfikulo kaj siaj Orelboristoj, la plej mistera bando Esperanta, ĉi tiu mirinda eldonaĵo meritas aĉeton.

Malgraŭ tre lerta ludo de Stomaka Korodo, Brazilo perdis sian gvidan rolon en la sceno, nun ni povas spekti du gravajn centrojn batali por regado: Francio kaj Ruslando. La francoj tradicie strebas al melodiumo (Jomo kutime slavumas, Brassens Not Dead aspektas vigla), la rusoj deklaras junecan malicon, nevole al tiu kompanio aldoniĝis Piĉismo el ĵus militokupita ukrajna Hola Pristanj. Ĉi agresivaj nihilistoj estas ĉefa surprizo, aparte bonas majstra Penis Canina kaj idiota Fikiĝu, kvazaŭ produktita per Popsakal, ankaŭ malkovro de grinca Corbata el Japanio ŝajnas sukcesa. Kompreneble, ankaŭ grizharaj veteranoj abundas: mi loĝis kun Krio de Morto en Poznano kaj vizitis la koncerton de Manifesto Jukebox en Vilno, sed, honeste dirante, laŭ mia oldula gusto, la belga René Binamé elektitas absoluta ĉampiono del’ kompilo.

Dankon al Flo kaj ĉiuj kunlaborantoj pro tiom bela rezulto, aŭskultinda por ajna punko del’ planedo, ne nur nia pensiula sekteto – vi vendas eternan vivon, kiel kantas Pendumito.

Glebo Malcev

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №2 (312).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/07/muziko-27

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi