745 aliĝintoj al UK-107: Montrealo superis Bonaeron

montrealoAntaŭ du semajnoj, je la aliĝstatistiko por la 30a de junio, al la 107a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos la 6-13an de aŭgusto 2022 en Mont­realo, aliĝis 610 personoj el 53 landoj. Notinte tion en la junia eldono de La Ondo de Esperanto mi komentis: “Probable, la Montreala UK iĝos la plej malgranda Universala Kongreso post la Dua Mondmilito”.

Feliĉe mi eraris. Dum la sekvintaj du semajnoj al la 107a UK aliĝis pliaj 135 personoj, kaj je la 13a de julio estas registritaj jam 745 aliĝintoj el 56 landoj, je 39 pli multe ol 706 aliĝintoj al la 99a UK en Bonaero en la 2014a jaro.
Plej multaj aliĝintoj estas el Usono (128) kaj Kanado (123) – sume triono de l’ aliĝintaro. La dek landoj kun plej multaj aliĝintaj kongresanoj estas:

128 Usono
123 Kanado
81 Francio
51 Germanio
43 Brazilo
27 Japanio
27 Koreio
21 Ĉinio
20 Irano
16 Hispanio

En la plejlisto estas kvar Aziaj, tri Amerikaj kaj tri Eŭropaj landoj.

Ekde la 1947a jaro, kiam la kongresoj reokazas post la milita paŭzo, nur kvinfoje estis malpli ol mil aliĝintoj:

923 UK-57 en Portlando, Usono (1972)
802 UK-69 en Vankuvero, Kanado (1984)
866 UK-97 en Hanojo, Vjetnamio (2012)
706 UK-99 en Bonaero, Argentino (2014)
917 UK-104 en Lahtio, Finnlando (2019)

Ĉu la dua Kanada UK estos pli amasa ol la unua en Vankuvero? Restas nur 57 aliĝoj ĝis UK-69. Ankoraŭ eblas aliĝi al la Montreala kongreso ĉe la retejo de UEA https://uea.org/kongresoj/alighilo.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/07/montrealo-25

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi