Sukcese debutis la retaj KER-ekzamenoj

ker
Komence de julio 2022 finiĝis tre grava laborperiodo de la redaktoro de la paĝaro edukado.net, Katalin Kováts, estro de la KER-Ekzamena Centro (KER-EC) kun sia teamo dum la unuaj ses monatoj de la jaro okupiĝis pri la restartigo de la ekzamensistemo de UEA, testante la novan nivelon C2, kreante la teknikajn bazojn de la retaj ekzamenoj kaj organizante la unuajn retajn ekzamenojn. Nun ni raportas pri tiu lasta eventoserio, kadre de kiu en tri sinsekvaj semajnfinoj ekde la 18a de junio okazis ekzamenoj je C1, B2 kaj B1 niveloj.

La ekzamenojn partoprenis entute 83 personoj el 30 landoj. La okazo ekzameniĝi el hejmo ebligis al multaj izolitaj esperantistoj testigi sian lingvonivelon kaj riĉiĝi je pliaj instigoj daŭrigi la lernadon de Esperanto. Inter la kandidatoj estis junaj kaj aĝaj personoj, spertaj esperantistoj kaj tute nekonataj parolantoj de nia lingvo, sed ankaŭ kursgvidanto kun siaj kursanoj (tamen je du diversaj niveloj). Kelkaj kandidatoj sukcesis ekzameniĝi danke al financa subteno de edukado.net, kiu peris tiucelajn donacojn de anonimaj donacintoj el Danio kaj Hungario.

La plej populara ekzamentipo estis la kompleksa, kio signifas ke oni trapasis la skriban teston sabaton, la aŭdkomprenan dimanĉon kaj iam en tiuj tagoj aperis ankaŭ por 20-25 minutoj antaŭ la komisiono por trairi la parolan parton. La plej nombran partoprenantaron havis la B2-nivelo, kie ekzameniĝis 37 kandidatoj, poste B1-nivelo kun 27 personoj kaj fine C1-nivelo kun 19 ekzameniĝantoj.

La kandidatoj estis kontrolataj dum la ekzameno pere de speciala programo Proctor, kiu vidigis la ekranon al la kontrolantoj dum la testoskribado; kaj la vizaĝon de la kandidatoj, kaj malebligis al ili la uzon de nepermesataj iloj kaj retpaĝoj. Antaŭ la ekzamensesio en majo kaj junio Katalin Kováts okazigis ses duhorajn trejnadojn pri la enhavo kaj teknikaj paŝoj de la ekzameno, kaj estis kreita ankaŭ iu test-ekzameno por ke la aliĝintoj povu sperti la Proctor-sistemon kaj la ekzamenpaĝon.

Danke al tiu temporaba, sed necesa preparo dum la ekzamenoj okazis nur kelkaj stumbloj, sed ankaŭ la koncernaj kandidatoj povis ekzameniĝi pere de la programo Zoom, kie oni havis la komunajn malfermojn kaj ankaŭ la antaŭkomisionajn individuajn ekzamenojn.

Danke al la bonega propra reta ekzamenprogramo, konstruita de Anthony Bodineau, parto de la testoj povis esti poentumita aŭtomate kaj necesis nur kontrolo de la rezultoj kaj korektado de la kreivaj kaj neprogrameblaj solvoj. Ni ŝparis tempon, skanadon, poŝtokostojn kaj ene de 10 minutoj post la fino de la testoj la korektantoj en Budapeŝto jam povis vidi kaj ekpoentumi la laboraĵojn.

Tio ebligis, ke ene de malpli ol du semajnoj la kandidatoj jam ricevis mesaĝe siajn rezultojn kaj baldaŭ povos elŝuti ankaŭ siajn PDF-atestilojn. Libroformajn, presitajn atestilojn ni produktigos jarfine, post ĉiuj sesioj de 2022 por tiuj, kiuj mendas ilin aparte kaj pretis pagi la kostojn.

La organizantoj post la ekzamenoj farigis enketadon kaj laŭ la spertoj analizos kaj eventuale plibonigos la sistemon. Laŭ la ricevitaj opinioj jam konstateblas, ke la ekzamenformo estis granda sukceso, ĝi jes ja bone funkciis, sekve la Ekzamencentro de UEA planas daŭre okazigi jare minimume unu tian sesion por ĉiu nivelo.

La sekvaj ekzamenebloj (nun ĉeestaj) estos dum la kongreso en Montrealo, kie debutos la nova nivelo C2. Tiuj, kiuj ne povos partopreni la kongreson povos ekzameniĝi ĉeeste en la tradicia maniero en sia urbo, kadre de la Tutmonda Ekzamentago fine de novembro. Jam eblas peti eblon organizi tiajn eventojn. Vidu sube la ligilon.

KER-EC gratulas al ĉiuj kuraĝuloj, kiuj trapasis la unuajn retajn ekzamenojn, kaj dankas la kolegojn kies senlaca laboro ebligis la ekzamenojn.

  • Dankon al Márta Kovács, Pálma Csiszár, Zsófia Kóródy, Paweł Fischer-Kotowski por testverkado, ekzamenado kaj korektado de la testoj,
  • al Anthony Bodineau por la programado de la testejo, al Martin Lelarge por la programado de la poentuma kaj administra sistemo,
  • al Sylvain Lelarge, Ruth Kevess-Cohen, al studentoj de Poznano: Margaret Zalekski-Zamenhof, Hoan Tran, Manuela Burghelea kaj Rafał Darasz por la deĵorado de la akceptejo, kaj
  • al Adjévi Adjé kaj Luis Obando pro la financaj laboroj de la ekzameno.
  • Dankon ankaŭ la geonkloj de Ekparolu! kiuj dum monatoj helpis al la kandidatoj pretiĝi al la ekzamenoj, kaj al ESF, pro la financa subtenado de la laboroj ene de edukado.net.

Katalin Kováts

Fonto: https://edukado.net

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi