Nitta Takamichi, laŭreato de Premio Maŭro La Torre 2022

Nitta TakamichiJe la fino de aprilo 2022 ILEI ricevis ĝustatempe du esplor-raportojn, kiuj plenumis ĉiujn kondiĉojn de Premio La Torre. Temas pri “Instrumetodo por Esperanto-kurso bazita sur metakognado kaj aktiva lernado” de Nitta Takamichi (Japanio) kaj “Takso de interreta instruado al franclingvaj lernantoj per la KER-sistemo” de Emmanuelle Richard kaj Axel Rousseau (Francio).

ILEI tuj formis internacian ĵurion por taksi la du laboraĵojn. Akceptis partopreni en ĝi, krom la prezidanto de ILEI Ahmad Mamduhi, Elisée Byelongo, Renato Corsetti, Dennis Keefe, Giridhar Rao, Gong Xiaofeng (Arko) kaj Alessandra Madella (vicprezidanto de ILEI).

La ĵurianoj tuj komencis korespondi retpoŝte pri la eseoj kaj la 12an de junio 2022 ili kunvenis Zoome por findecidi la gajninton. Ne sukcesis ĉeesti pro teknikaj malfacilaĵoj nur Elisée Byelongo, kiu tamen sendis longan raporton kun siaj konkludoj, kiuj iris en la saman direkton de la finaj konkludoj de la restantaj ĵurianoj.

La diskutado evidentigis, ke ambaŭ esplor-raportoj prezentas tre interesajn sugestojn kaj ideojn por instruistoj. La franca raporto estas ambicia esplorado pri interretaj kursoj kaj ties taksado, kiu povus esti tre utila por la komunumo de instruistoj de Esperanto. Tamen ĝi nun ŝajnas ankoraŭ komenca esplorado, kiu bezonas pli da tempo por vere atingi siajn konkludojn kaj konvinke subteni ilin. La japana raporto, male, malgraŭ la pli malgranda skalo de esplorado, ŝajnas pli bone fokusiĝi pri siaj atingoj, dank’ al pli klara strukturo, al la indiko de gravaj fontoj kaj al la bela uzo de bildoj kaj ekzemploj por ilustri sian instru-metodon. Ĵurianoj notis ankaŭ ĝian pli ĝustan uzon de la lingvo.

Fine de la diskuto, ĉiuj ĵurianoj (inkluzive de Elisée Byelongo en skriba formo) voĉdonis favore al la raporto de Nitta Takamichi, kiu estas, do, la gajnanto de la 2022a eldono de Premio Maŭro La Torre.

La ĵurio ankaŭ varme invitas la aŭtorojn de ambaŭ eseoj pensi pri publikigado de la raportoj aŭ parto de ili en Internacia Pedagogia Revuo de ILEI, ĉar ili estos tre gravaj kontribuoj al la diskutado pri la instruado de Esperanto kaj al ties praktiko.

La ceremonio por la premio okazos dum VEKI-3 (la 3a Virtuala Kongreso de ILEI), la 24an de julio 2022 je la 9:00 UTC, kun prelego de Renato Corsetti pri la karmemora profesoro Maŭro La Torre kaj kun la ĉeesto de la reprezentantoj de familio La Torre kaj de la internacia ĵurio. De la 10:00 UTC sekvos unu-hora prelego de Nitta Takamichi pri siaj esplorado kaj instrumetodo. Vi povas aliĝi ĉi tie: https://forms.gle/BcFUQPyxrF8Hpnr4A.

Fonto: https://www.ilei.info

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi