La Kurŝa Terlango

terlango

La Kurŝa Terlango (Foto: Konstantin Jarkov)

Halina Gorecka intencis prelegi pri la Kurŝa Terlango kadre de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Klajpedo, kies programo enhavas ekskurson al la Litovia (norda) parto de la Kurŝa Terlango. Pro la problemoj, ligitaj kun la translimiĝo el Ruslando al Eŭropa Unio, ŝi ne povis veni al Klajpedo, kaj ŝi reverkis la tekston kiel artikolon, kiu aperis en la somera eldono de La Ondo de Esperanto kaj en la “Kongresa libro” de BET-56.

mapoLa Kurŝa Terlango estas longa (98 km) kaj mallarĝa (0,38–3,8 km) sabla duon­insulo, situanta en la sud-orienta parto de la Balta Maro. Ĝi etendiĝas kiel arko de sud-okcidento ĉe Zelenogradsk (Ruslando) al nord-oriento ĉe Klajpedo (Litovio), dividante la Kurŝan Lagunon de la Balta Maro. La interŝtata limo dividas ĝin preskaŭ en la mezo: la suda parto apartenas al Ruslando, la norda – al Litovio.

La Kurŝa Terlango havas unikan “mikroklimaton”. Sablaj dunoj etendiĝas laŭ la marbordo kaj ilia majesteco logas multajn turistojn.

Por vidi la origine grandan mapon, bonvolu malfermi la apudan mapeton en nova fenestro.

DE INSULARO AL TERLANGO

La Kurŝa Terlango (germane: Kurische Nehrung, litove: Kuršių nerija, ruse: Куршская коса) ricevis sian nomon de la kurŝoj – balta gento, kiu donis la nomon ankaŭ al Kurlando. Ĝi estis unuafoje dokumente menciita en la jaro 1258 kiel la insulo Nestland. En 1322 ĝi aperis kun la nomo Neria Curonensis.

La unuaj homoj venis ĉi tien antaŭ kvar mil jaroj, kiam la terlango estis ankoraŭ ĉeno da arbokovritaj insuloj. Sezonaj seltejoj, en kiuj oni loĝis ĉefe dum la somera periodo, estis uzataj de antikvuloj, kies ĉefa okupo estis fiŝkaptado. La setlejo sur la loko de la nuna Nida ekzistis sufiĉe longe, ĝiaj loĝantoj okupiĝis ne nur pri fiŝkaptado, sed ankaŭ pri terkulturado kaj bredado de bestoj. Sed poste la loĝantaro de la terlango malkreskis. Probable pro la homa agado la flaŭro reduktiĝis. La terlango senhomiĝis, kaj ĝis la 9a jc mankas indikoj pri la konstanta restado de homoj en la Kurŝa Terlango.

Meze de la 13a jc la Kurŝa Terlango estis konkerita de la Teŭtona Ordeno kaj servis kiel la plej mallonga vojo inter ĝiaj nordaj kaj sudaj teritorioj, kunligante la kruckavaliran ĉefurbon Marienburg (nun Malbork), la kastelon Kenigsbergo (Kaliningrado) kaj Memel (Klajpedo). Por rebati atakojn de litovoj kaj ĵemajtoj la orden­anoj konstruis kelkajn gardkastelojn kaj brikproduktejon.

BATALO KONTRAŬ LA SABLO

La forhakado de arbaroj kaj brutbredado kaŭzis ekologian katastrofon: la vojoj, restaĵoj de arbaroj, teŭtonaj kasteloj kaj konstruaĵoj en nemultaj fiŝkaptistaj vilaĝoj iom post iom estis superŝutataj per sablo de la moviĝantaj dunoj.

La unuaj laboroj por fiksi la moviĝantajn dunojn estis entreprenitaj en 1803, tiam oni komencis kunligi apartajn apudmarajn dunojn per barileto el sekaj branĉoj, konstruante etan remparon unue de Cranz (nun Zelenogradsk) ĝis la forsto Grenz (7 km), kiu detenis la sablon. La konstruado de la defenda duna linio je ĉ. 100 kilo­metroj estis kompletigita nur fine de la 19a jc. Apud la vilaĝo Rossitten (nun Rybaĉij) oni plantis pinojn je naŭkilometra longo, fortigante flankojn de dunoj per sabloviva herbaro.

Ĉi tiun metodon perfektigis Wilhelm Franz Epha, duna inspektisto, kiu fine venkis en la longa batalo kontraŭ la moviĝantaj dunoj. Li ekuzis pli efikan metodon, aranĝante nealtajn kvadratajn ĉelojn el branĉlignaĵo, en kiujn li enmetis pinajn plant­idojn.

En 1891 post la fino de la laboroj ĉe la duno Petsch, kiu minacis superŝuti la vilaĝon Pillkoppen (nun Morskoje), la dankemaj loĝantoj donis al la plej alta punkto (62 m) de la duno la nomon altaĵo Epha kaj metis memorŝtonon omaĝe al li ĉe la poŝta vojo.

FIŜKAPTADO

Fiŝkaptado estis tradicia okupo de la kurŝoj. Post la invado de la Teŭtona Ordeno la rajto fiŝkapti en la laguno kaj en la maro apartenis al la ŝtato, kaj ĝi estis donacata aŭ aĉetata kontraŭ la fiksita prezo. Eksterleĝa fiŝkaptado estis punata, same kiel blasfemado kaj interbatiĝo en la laguno, dimanĉa fiŝkaptado, fiŝkomercado dum diservo kaj multo alia.

La ŝiparo en la Kurŝa Laguno ĝis la mezo de la 20a jarcento estis vela. Karakteriza trajto de la kurŝaj boatoj (kuren) estis la plata fundo, ebliganta albordiĝon, ili havis zorge pripensitan sistemon de veloj kaj flankan kilon, kiu ebligis manovradon.

BIRDA PONTO

Tra la Kurŝa Terlango pasas birda migrovojo. La nomon Birda Ponto ĝi ricevis pro tio, ke la plumhavaj migrantoj haltis ĉi tie por ripozi kaj manĝi. Dum la tagoj de amasa migrado super la terlango flugas ĝis unu miliono da birdoj. Inter ili estas raraj specioj. La mallarĝa kaj longa sabla strio iĝis tre oportuna loko por observi birdojn.

Ĉi tie nun funkcias la plej malnova ornitologia observejo en Eŭropo. La observejon “Vogelwarte Rossitten” en 1901 fondis la germana teologo kaj birdŝatanto Johannes Thienemann. Ĝuste ĉi tie estis organizita la unua sistema amasa ringum­ado de birdoj, kiuj migras el la nordaj teritorioj al Suda Eŭropo kaj Afriko kaj reen. Ĝi famiĝis kiel studcentro de migrovojoj kaj de migra konduto de birdoj. Ĉi tie estis kreitaj metodoj por esplorado de fiziologia kontrolo de migrantaj birdoj, faritaj sciencaj esploroj pri ilia naviga orientiĝado kaj biologiaj ritmoj. En 1931 estis publikigita la unua atlaso de birdomigrado.

En oktobro 1944 la observejo estis evakuita al Germanio, sed post la milito la ornitologiajn esplorojn en la Kurŝa Terlango daŭrigis Sovetuniaj sciencistoj. Proksime de la vilaĝo Rybaĉij estis fondita biologia stacio, kies birdobservejo ricevis la nomon “Fringilla” (Esperante: Fringelo).

PARADIZO POR PENTRISTOJ KAJ VERKISTOJ

terlango

“Multaj fiŝkaptistaj vilaĝetoj, plaĝoj kun sukceno, blankneĝaj dunoj kaj antikvaj legendoj de kurŝoj kaj prusoj” kaj “Lando de sovaĝaj cignoj kaj kantantaj ventoj”, – ĉi tiel priskribis la regionon la poetoj Albrecht Goes kaj Agnes Miegel.

En la dua duono de la 19a jc en la terlango ekĝermis turismo, kaj Nidden (nun: Nida) iĝis alloga centro por pentristoj kaj literaturistoj, kiuj ĉi tie ĉerpis sian inspiron. Thomas Mann unuafoje venis al Nida en 1929. La Nobel-premiita verkisto ekŝatis la lokan naturon kaj konstruigis por si domon. Mann pasigis en Nidden la somerojn dum 1930-32, verkante sian romanon “Jozefo kaj liaj fratoj”. En 1996 la domo estis restaŭrita, kaj nun en ĝi funkcias muzeo kaj kulturcentro. El la fenestroj de la muzeo malfermiĝas majesta panoramo al la Kurŝa Laguno, kiun Mann tre ŝatis.

FUĜVOJAĜO DE REĜINO LUIZA EL KENIGSBERGO AL MEMEL

luiza

La sorto de Pruslanda reĝino Luiza estas ligita kun la batalo de Pruslando kontraŭ Napoleono. Kiam la armeo de Napoleono okupis plejparton de Pruslando, Memel restis la sola libera urbo en nord-oriento.

En januaro 1807 Luiza, kiu tiam estis malsana je tifo, kun siaj infanoj kaj servistoj forveturis el Kenigsbergo al Memel, savante sin de la Napoleona armeo. Ŝi pasigis unu nokton en Cranz kaj ekvojis norden laŭ la malfacile trairebla Kurŝa Terlango, atakate jen de neĝblovado, jen de pluvego. Post tri malfacilaj tagoj kaj malvarmaj noktoj la celo estis atingita. La persona kuracisto de la reĝino kun miro konstatis ioman pliboniĝon de ŝia sanstato.

LA SAMA VOJO NUN

Ni ripetu la vojaĝon de Luiza, sed jam el Kaliningrado en Ruslando al Klajpedo en Litovio. Laŭ la tuta terlango strias aŭtoŝoseo, kiun ni sekvu per regula buso “Kaliningrado-Klajpedo”. La unua halto estas en Zelenogradsk, la sekva ĉe la eniro al la nacia parko, kiu etendiĝas ĝis la limo de Ruslando kun Litovio. Turistoj, kiuj venas aŭte aŭ bicikle, ĉi tie pagas ekologian (t. e., naturprotektan) imposton, ricevas utilajn informojn en la informstando kaj flugfolioj.

Je la 6a kilometro de la terlango dekstraflanke (oriente) komenciĝas la trikolometra pieda itinero “Reĝa pinarb­aro”, kiu pasas tra konifera arbaro kaj kondukas al la Kurŝa Laguno.

Je la 14a km funkcias komplekso, kiu inkluzivas subĉielan muzeon – vikingan vilaĝon “Antikva Sambio”, parkon, porinfanan amuzejon, interesan kolek­ton de lignaj skulptaĵoj. Per promenvojeto oni povas veni al la laguno, ĉe kies bordo atendas promenŝipo, kaj mal­dekstre (okcidente) de la ŝoseo estas strando, kie oni povas naĝi kaj sunumi.

La ornitologia observ­ejo “Fringilla” troviĝas je la 23a km. Oni povas viziti ĝin nur organizite kun gvido de ĉiĉerono, kiu rakontas kaj montras, kiel oni ringumas birdojn, la turistoj vidas kiel aspektas grandegaj retkapt­iloj por birdoj.

La altaĵo Müller (31 km, maldekstre) estas la plej alta pinto de la duno Marĉa. La promenvojeto longas nur du kilometrojn, pasante ĉe la duna piedo, kie kreskas abioj kaj pinoj, kaj fine kondukas al la vidplaceto je la alteco 44 metroj super la marnivelo. De ĉi tie oni povas ĝui belegan vidon al la maro kaj laguno, al la lago Mevo kaj al la vilaĝo Rybaĉij.

La lago Mevo (32 km, dekstre) estas la plej granda trinkebla (nesala) lago sur la Kurŝa Terlango; ĝi longas ĉ. 1400 metrojn, kaj larĝas ĉ. 400 metrojn. Ĉi tie oni povas ripozi kaj pikniki en speciale aranĝitaj lokoj kun tabloj kaj benkoj.

La Dancanta Arbaro (37 km, dekstre) probable estas la plej populara vizitloko en la Ruslanda parto de la terlango. La itinero direktiĝas tra neordinara parto de pinarbaro, plantita komence de la 1960aj jaroj sur la duno Ronda. Arbotrunkoj en ĉi tiu loko havas bizare torditan formon. Oni rakontas diversajn versiojn de ĉi tiu fenomeno.

dancanta arbaro

La Dancanta Arbaro (Foto: Oljga Ŝipovalenko)

Ankaŭ la piedira itinero “Altaĵo Epha” (42 km, dekstre) estas tre populara. Ĝi pasas laŭ la sud-okcidenta flanko de la duno Oreĥovaja (Nuksa), unu el la plej altaj en Eŭropo. De sur vidplacetoj videblas belegaj pejzaĝoj: maro, laguno, arbarkobritaj terenoj, dunoj, kaj dometoj de la vilaĝo Morskoje.

Ĉe la 49a km estas la interŝtata limo, kaj post la pasporta kaj dogana kontroloj la vojo daŭras en la Litovia parto de la terlango.

Neringa estas administra municipo konsistanta el kvar loĝlokoj. Ĝi longas 50 kilometrojn. Nida situas je 4 kilometroj de la limo; la ĉefa enspezofonto de la lokanoj estas fiŝkaptado kaj turismo. En Nida vizitendas la muzeo, kiu prezentas fiŝkaptistan domon kun mebloj kaj objektoj de ĉiutaga vivo. Sur la duno Parnidžio estas aranĝita vidplaceto kun belega panorama rigardo al la maro, laguno kaj Nida. Ĉi tie troviĝas granda sunhorloĝo. En la sukcena muzeo estas eksponata neprilaborita sukceno kaj artaĵoj de juvelistoj.

terlango

La Monto de sorĉistinoj en Juodkrantė

Je 30 kilometroj norde de Nida estas la vilaĝo Juodkrantė (Nigra bordo) kun la Monto de sorĉistinoj, kie oni povas vidi lignajn skulptaĵojn de herooj de la litovaj fabeloj kaj legendoj. Laŭ la promenejo ĉe la laguna bordo estas aranĝita parko de skulptaĵoj “Tero kaj Akvo” faritaj el ŝtono kaj metalo.

Preila kaj Pervalka estas vilaĝetoj, kie oni luigas domojn por somera ripozo. Multas privataj produktejoj-vendejoj de fiŝoj. En Neringa bone konserviĝis fiŝkaptistaj domoj, kiuj estas gardataj kaj protektataj de la Litovia ŝtato.

Por veni de la terlango al Klaipėda oni devas uzi pramon de Smiltynė, kiu situas sur la norda fino de la terlango apud la mallarĝa markolo. Smiltynė estas Klajpeda kvartalo kun pluraj vidindaĵoj kaj vizitindaĵoj: Litovia mara muzeo (en iama Germania fortikaĵo), delfinejo, fiŝkaptista domo-muzeo, ekspozicio de malnovaj ŝipoj kaj muzeo pri naturo de la Kurŝa Terlango.

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №2 (312).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/07/gorecka-13

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi